Esperanto Subgrunde 2: Antaŭmenda kampanjo

Subgrunde

Nova punkkompilo Esperanto Subgrunde vol. 2 kun kantoj en Esperanto aperos ĉi-jare. Ĝi estos eldonita de esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. La albumon partoprenas dudek bandoj el dek landoj.

“Esperantokoro” estas neoficiala termino por ajna subgrunda rokmuziko kun kantotekstoj en la verda lingvo; temas pri roko kontraŭ lingva diskriminacio kaj malegaleco, kontraŭ rasismo kaj faŝismo, kontraŭ imperiismo kaj kulturŝovinismo, kontraŭ socia maljusteco kaj baroj inter homoj. Ni elektas liberecon, mondpacon kaj interpopolan komunikadon sen baroj! En 2000, Vinilkosmo kaj la brazila eldonejo La Blua Papilio kuneldonis la unuan volumon de internacia esperantokora kompilo “Esperanto Subgrunde”.

Inter la bandoj partoprenantaj en la 2a kompilo estas, interalie, JoMo kaj Liberecanoj (Francio, kanzonpunko), Piĉismo (Ukrainio/Litovio, hardkorpunko), Krio de Morto (Pollando, industripunko), René Binamé (Belgio, kanzonpunko), Stomachal Corrosion (Brazilo, grinckoro), Brassens Not Dead (Francio, kanzonpunko), Corbata (Japanio, grinckoro), Pixamandúrries (Katalunio, punko), Frakasu (Ruslando, hardkorpunko) kaj multaj aliaj.

La kompilo subtenas la alternativan kaj solidaran edukan projekton “La Escuelita” (la lernejeto).

La antaŭmendoj kovras parton de la kostoj de la produktado de KD, vinildisko kaj kasedo (300 KD, 100 LD vinildoskoj, 50 kasedoj), de la diversaj impostoj kaj de la profesia grafika verkado de la 12-paĝa KD-libreto. Sume la kosto estas ĉirkaŭ 2250 eurojn.

Pliajn detalajn kaj kompletajn informojn pri la antaŭmenda kampanjo vi trovos ĉe:
https://fr.ulule.com/-esperanto-subgrunde-2-compilation-du-punk-en-esperanto/

Floréal Martorell

Ĝi estas teksto el la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/06/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi