Zamenhof-ekspozicio jam en 28 urboj de Litovio

ekspozicioPost la kvarantena paŭzo plu migras tra Litovio la ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof en Litovio. Intertempe ĝi okazis en la kulturcentro de Marijampolė, publika biblioteko de Vilkaviškis, publika biblioteko de Kalvarija. Ekde julio ĝi estos eksponata en la publika biblioteko de Kazlų Rūda.

Okaze de la ekspozicio en lokaj paperaj gazetoj kaj novaĵretejoj ĉiam aperas ampleksaj artikoloj pri Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto. Do, la informado estas sistema kaj ĉiuflanka.

Ekde aŭgusto 2017 la ekspozicio estis eksponita jam en 28 lokoj de Litovio. Estas planite, ke ĝi estos ekspoziciata en ĉiuj 66 distriktaj urboj de Litovio kaj en kelkaj plej grandaj urboj.

Povilas Jegorovas

Legu ankaŭ:
Povilas Jegorovas: Zamenhof-ekspozicio en Vilno
Povilas Jegorovas: Zamenhof-ekspozicio: Post Vilno ankaŭ en Kaŭno

Ĝi estas teksto el la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/06/litovio-45

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi