Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) anoncas la 11an literaturan konkurson “Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo “Kio estis, kio estos?” La celo de la konkurso estas popularigi la ideon de Esperanto, lingvo inciatita de la bjalistokano Zamenhof kiel universala, supernacia rimedo de interhoma komunikado, kaj inspirado de ĉiuj por legi literaturon kaj doni la ŝancon malkovri kaj disvolvi la literaturan talenton per verkado kaj taksigo de literatura teksto. La celo de la konkurso estas la provo taksi la mondon, kiu nin ĉirkaŭas, en la kunteksto de la komuna lingvo.
La konkurso okazas sub honora protektado de la Urbestro de Bjalistoko.
Verku rakonton, sendu ĝin ĝis la 30a de septembro kaj gajnu premion — interalie unu el tri bitlibro-legiloj.
Legu la regularon en la retejo de BES https://espero.bialystok.pl/eo/literatura-konkurso-2021/