Dennis Keefe jubileas!

Keefe

Antaŭ 70 jaroj, la 17an de junio 1951 en Bloomington (Ilinojso, Usono) naskiĝis Dennis Edward Keefe [Prononcu: kif], usona merkatikisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto (ekde 1980), loĝanta en Francio, Ĉinio, Hispanio kaj Usono; internacie konata instruisto de Esperanto, iniciatinto de la unua (1995, Francio) kaj organizinto de pluraj Lingvaj Festivaloj; inventinto de la kurso BEK (Baza EKzercaro, aŭ Baza Esperanto-Kurso), kreinto de la Valencia Metodo de lingvoinstruado; iniciatinto kaj kunorganizinto (kun ĉinaj esperantistoj) de la lernejo “Esperanto-Insulo” (2010, 2012, 2013, 2014) en la insulo Hajnano, kunfondinto de “Universitato de Esperanto” (http://www.universitato.info); aŭtoro de pluraj artikoloj, interalie, de la artikolserio (13 artikoloj) pri Esperanto kaj merkatiko en La Ondo de Esperanto (2012-17). Dennis Keefe estas laŭreato de la titolo La Esperantisto de la Jaro 2011.

Ni sendas al nia amiko kaj kunlaboranto Dennis gratulojn kaj deziras al li longan, sukcesplenan kaj serenan vivon!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Legu pli pri Dennis Keefe en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 155-156.

Legu intervjuon kun Dennis Keefe en La Ondo de Esperanto: https://sezonoj.ru/2012/01/208keefe/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/06/keefe-9

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi