Esperanto en universitataj medioj: nuntempo kaj estonteco

ILEILa simpozio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) “Esperanto en universitataj medioj: nuntempo kaj estonteco” okazos en la kadro de la ĉi-jara kongreso de ILEI virtuale la 12-13an de aŭgusto 2021, per Zoom, en kvar prelegblokoj:

1. Komunikado en multlingvaj edukmedioj – problemoj kaj solvoj/
Ĉefpreleganto: Charles Ligan, L’université d’Abomey-Calavi (UAC), Benino
Diskutanto: A Giridhar Rao, Azim Premji University, Barato

2. Esperanto en supera edukado – mitoj kaj faktoj
Ĉefpreleganto: Ilona Koutny, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu (AMU), Pollando
Diskutanto: Adel Rafii, University of Isfahan (UI), Irano

3. Utiloj kaj defioj de neĉeesta lernado kaj instruado
Ĉefpreleganto: Manuel Pancorbo, Universidad Nacional de Educación a Distancia (UNED), Hispanio
Diskutanto: ankoraŭ mankas

4. Survoje al virtuala Esperanto-universitato – inter revo kaj realo
Ĉefpreleganto: Vicente Manzano-Arrondo, Universidad de Sevilla (US), Hispanio
Diskutanto: Elisée Byelongo Isheloke, University of Cape Town, Sud-Afriko (aŭ Université Espoir du Congo (UEC) ? )

Mankas pliaj prelegantoj. Necesas nun turni nin al konkretaj homoj instigante ilin kontribui al simpoziaj prelegoj kaj diskutoj tiel, ke la simpozio fariĝu energikolekta kaj pluinspira haltejo survoje al Esperanto-universitato, koncentrita al konkretaj plupaŝoj sur tiu vojo pli ol al belsona akademia traktado de la proponitaj temoj.

Kion vi opinias? Kion vi povas fari? Mem kontribui al la programo (se ne jam anoncita)? Inviti kontribuonto(j)n? Organizi la interpretadon se vi invitos neesperantiston?

Kontribuontoj de la simpozia programo ne devas pagi la simpozian kotizon.

Se vi volas kontribui, skribu al Radojca Petroviĉ radojica.petrovic.rs@gmail.com.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/06/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi