2a Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas aliĝi

VK-2Malfermiĝis la aliĝilo al la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.esperanto.net. La 2a VK okazos dum la tagoj antaŭviditaj por la nuligita 106a Universala Kongreso, nome de la 17a ĝis la 24a de julio. Ĝi havas la saman kongresan temon: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj” (uea.org/gk/920). Provizora programo baldaŭ aperos.

La aliĝo al la VK estas senpaga por Individuaj Membroj (IM) de UEA (kaj TEJO), kiuj aliĝas ĝis la 4a de julio 2021. Frua aliĝo gravas, por ke la organizantoj povu proponi la plej bonajn rimedojn kaj servojn. Post tiu dato, estas antaŭvidata simbola kotizo pro kostoj de traktado de malfruaj aliĝoj.

Por aliĝi al la VK IM-oj de UEA devos unue indiki sian UEA-kodon. Se la sistemo ne rekonas la kodon, vi povas kontroli ĝin ĉe uea.org/via/persone. Se vi aliĝis lastatempe, povas esti ke la sistemo de VK ankoraŭ ne havas la plej ĝisdatan informon de la datumbazo de UEA pri via membreco en 2021. Tiuokaze, bv. sciigi tion al la indikota retadreso dum la aliĝprocezo.

Se vi ankoraŭ ne membras en UEA por 2021, eblas – plej simple – samtempe aliĝi al UEA kaj la VK per la VK-aliĝilo. Tio ebligos al la sistemo tujan sciigon pri via individua membreco en UEA. Aliĝi al la VK sen membriĝi en UEA ankaŭ eblas, kontraŭ aliĝkotizo de 50 EUR ĝis la 4-a de julio kaj 75 EUR post tiu dato.

Subtenaj donacoj por realigo de la VK bonvenas. Ĝi estas ampleksa projekto, kiu implicas diversspecajn kostojn, kaj ĉiuj donacoj gravas. Ĉiuj, kiuj donacos ekde 50 EUR, fariĝos oficialaj “Subtenantoj de la Virtuala Kongreso”. Eblas facile donaci per la kreditkarta formularo ĉe la VK-aliĝilo – aŭ per via UEA-konto al la fonduso por la Virtuala Kongreso (uea.org/alighoj/donacoj/virtuala_kongreso) kun sciigo al la Financa Fako (financoj@co.uea.org). La nomoj de la donacintoj aperos (laŭkonsente) en danklisto ĉe la listo de aliĝintoj (senpere, se la donaco okazas per la VK-aliĝilo, aŭ post konfirmo de la Financa Fako, se ĝi okazas pere de UEA-konto). UEA antaŭdankas ĉiujn subtenantojn.

Simile al la pasintjara VK (mondafest.net/programo/), la 2-a VK havos riĉan kaj viglan programon dum ok tagoj. Ĝi prezentos ne nur popularajn programerojn de la tradicia Universala Kongreso, kiel Internacia Kongresa Universitato (IKU), Scienca Kafejo, Tago de Lernado, Aŭtoraj Momentoj, Libroj de la Jaro, Akademio de Esperanto kaj Aŭkcio, sed ankaŭ multajn aliajn novajn programerojn. La programo antaŭvidas plurajn artajn kaj kulturajn momentojn, kaj sukcesajn programerojn de la pasintjara VK, kiel la virtualajn ekskursojn kaj la specialan programeron pri kuirarto tutmonde.

Ne maltrafu la 2-an Virtualan Kongreson! Aliĝu plej frue: vk.esperanto.net.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №949.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi