Paulo Sérgio Viana: La domenisto

VianaMi bone memoras, kiam mi envenis tiun kafejon la unuan fojon, antaŭ kelkaj monatoj. Mi ĉirkaŭrigardis la ejon por serĉi tablon kaj mendi mian matenmanĝon, kaj mi vidis Fernandon sidanta ĉe fenestro, en la fundo de la ĉambro. Lia kalva, ronda kapo brilis sub la lumo de la mateno, kaj lia longa, pendanta nazo ŝajnis al mi iom komika. Li aspektis kiel iu, kiu atendas aliulon. Li havis antaŭ si etan tason da kafo kaj bluan plastan skatoleton. Li kun mieno de kontenteco rigardis al mi, kaj kvankam troviĝis pluraj tabloj liberaj, li laŭte invitis min:

– Amiko, bonvolu sidiĝi ĉe mi!

Dum momento, mi timis, ke mi ne memoras pri de longa tempo ne vidata konato, kaj mi rapide serĉis en mia memoro. Ne, mi ne konas tiun longnazan, pendorelan maljunulon, sed lia invito iel sonis al mi nerezistebla, kaj se eventuale li proponos interesan babiladon, eble estus oportune ne engluti mian mantenmanĝon maĉante miajn zorgoplenajn pensojn, tute sola. Mi decidis riski. Mi mendis mian manĝon de servisto kaj sidiĝis ĉe la nekonato.

– Bonan matenon. Bela vetero, ĉu?

– Bonan. Mia nomo estas Fernando. Mi ne volas perdigi al vi tempon. Mi ne ĝenos vin per teda interparolo kun stulta maljunululo. Mi estas okdekunujara, kaj almenaŭ tion mi ankoraŭ ne forgesis, ke maljunuloj estas preskaŭ ĉiam enuigaj homoj. Mi vokis vin por eta peto. Ĉu vi bonvolus ludi ununuran partion de domeno kun mi? Tio kostos al vi nur kelkajn minutojn, dum kiuj vi povos senĝene manĝi vian matenmanĝon.

– Interesa propono. Ĉu vi kutimas inviti nekonatajn homojn por tio?

– Jes, sed malmultaj akceptas la inviton. Ĉiuj hastas. Mi dankas, ke vi konsentas.

– Jes, ni ludu unu partion.

Fernando malfermis sian bluan skatoleton kaj elprenis la domenajn briketojn, kaj dismetis ilin surtablen. Dum li preparis la ludon, alvenis mia matenmanĝo, kaj mi insistis dividi ĝin kun Fernando. Li fiere rifuzis.

– Domeno estas mia lasta ĝojo en ĉi tiu longa vivo. Sufiĉe simpla, preskaŭ infana ludo, dum kiu oni simple vicigas briketojn laŭ la kvanto de iliaj nigraj punktoj. Naŭdek procentoj el la ludado dependas de hazardo, nur dek procentoj dependas de la lerteco, ruzeco kaj atentemo de la ludanto. Same kiel en la vivo. La destino indiferente decidas, kiujn pecojn vi havas por viaj ĉiutagaj paŝoj, kaj la fina rezulto preskaŭ ne dependas de vi. Sed se vi malatentas, eble vi preterlasos okazon konkeri vivpoenton.

Mi miris pri la filozofio de la maljunulo. Fakte, mi neniam havis paciencon por tiaj surtablaj ludoj, des malpli por domeno, kiu efektive ĉiam ŝajnis al mi stulteta, monotona ludo. Sed la naiva filozofio de Fernando allogis min. Kaj mi ekludis sufiĉe vigle. Preskaŭ silente. Li atentis pri siaj brikoj, mi apenaŭ. Mi preferis atenti pri la mieno de tiu strangulo, kiu eluzas sian lastan plezuron. Mi timis demandi, sed mi sentis, ke io kaŝiĝas sub tiu masko, kiu atente movas linion da domenaj briketoj.

– Ĉu vi loĝas ĉi-proksime?

– Jes.

Paŭzo.

– Ĉu kun familio?

– Ne, sola. Ĉiuj jam foriris. Servistino venas purigi unu tagon en ĉiu semajno. Sed ŝi ne ŝatas domenon.

Repaŭzo.

– Ĉu la vivo donis al vi bonajn domenbrikojn, ĝenerale?

– Ne ĉiam. Kiel al ĉiu homo. Sed mi ne rajtas plendi. Mi havis sufiĉe interesan vivon. Nek pli, nek malpli da stumbloj ol plej multaj homoj.

Tria paŭzo. Fernando atente sekvis la ludon, kiu jam alproksimiĝis al la fino, same kiel mia manĝo.

– Kiu estis via plej granda feliĉo? Kaj kiu estis via plej granda elreviĝo?

– La plej granda feliĉo estas la domeno. Pri la plej granda elreviĝo, mi dubas, ĉu vi vere volus sciiĝi. Ĝia titolo estas “Maria kaj Marta”.

– Mi ankoraŭ havas kelkajn liberajn minutojn antaŭ ol iri al mia laborejo. Ĉu vi emas rakonti tion al mi?

La partio venis al la fino, Fernando venkis. Li ruze ridetis, malrapide kunigis la domenerojn en la skatoleton, solene stariĝis kaj amuze diris:

– Jes, certe. Morgaŭ. Se vi emas aŭskulti mian etan vivrakonton, venu la proksiman semajnon, en la sama semajntago matene, ĉe ĉi tiun saman tablon. Tio kostos al vi unu plian partion. Vi havos la ŝancon venki min je unu plia domenpartio. Bonan matenon!

Li foriris per malrapidaj, iom solenaj paŝoj.

Al mi plaĉis la ruza strategio de Fernando. Kurioza maljunulo. Tiun semajnon mi laboris iom distre, mi misdormis, de tempo al tempo alvenis al mi en la kapon tiu biblia citaĵo: Maria kaj Marta. Mi konjektadis: kiu estis la misa peco en la vivoludo de la ekstravaganca Fernando? Ĉu Maria? Ĉu Marta? Plurfoje mi venis al tiu kafejo matene, sed mi ne trovis la strangulon. La servisto informis, ke li kutimas veni unufoje en ĉiu semajno, ĉiam je la sama semajntago, je la sama matena horo. Nu, mi devis atendi.

 

Je la ĝustaj tago kaj horo mi revenis al la kafejo. Fernando jam sidis ĉe sia kutima loko, kaj li reveme rigardis eksteren, tra la fenestro. Mi alvenis, salutis, li respondis kaj komencis prepari siajn domenluderojn. Li ne ŝajnis surprizita de mia alveno, kvazaŭ li estus certa pri ĝi. Mi silente sidiĝis, mendis manĝon kaj ordigis miajn ludilojn. Kiam li ordonis la komencon, mi rigardis lin kaj diris:

– Kio pri Maria kaj Marta?

– Do vi ne forgesis. Se vi emas, mi rakontos. Mi estis dudekkvarjara, kiam mi konis Martan. Ŝi ne estis aparte bela, ne pli bela ol ĉiuj siatempaj dudek-jaraj junulinoj. Mi havis taksion, mi komencis labori per aŭtomobilo, kiun mi aĉetis per la heredaĵo de mia patro. La destino kondukis Martan al mia taksio, kaj mi devis veturigi ŝin al ŝia hejmo en pluva tago. Mi neniam forgesos, ke mi enamiĝis dum tiu veturo, kaŭze de ŝia voĉo, ŝia velura voĉo. Mi helpis ŝin eniri sian hejmon per pluvombrelo, kaj ŝi tre dankis min. Kiam malfermiĝis la pordo de la domo, mi vidis, ke maljunulino akre, suspekteme rigardis min, kaj tuj frapfermis la pordon. De tiu tago mi ne plu forgesis Martan, ĝis hodiaŭ. Mi komencis serĉi ŝin en tiu kvartalo, fine mi alproksimiĝis, mi alparolis ŝin, kaj ŝajne ŝi reciprokis per simpatia sinteno. Dum semajnfinaj tagoj mi akompanis ŝin en promenetoj en placoj kaj aliaj lokoj en la urbo. Ni vizitis malmultekostajn restoraciojn, kinejojn, parkojn. Mi malkovris, ke Marta amas librojn, poezion, romanojn, romantikajn rakontojn. Miaflanke, mi estis sensciulo, kaj mi rapidis al la biblioteko por legi kelkajn el tiuj menciitaj aŭtoroj. Mi ne rajtas diri, ke mi enamiĝis al libroj, sed jes, ke ili pensigis min pri multaj aferoj en la vivo. Sed plej agrable estis aŭskulti la veluran voĉon de Marta, kiam ŝi komentis pri siaj legaĵoj. Post kelkaj semajnoj ni jam estis sufiĉe proksimaj kaj alkutimiĝintaj unu al la alia, ke mi kuraĝis peti, ke ŝi estu mia amatino. Ŝi ne surpriziĝis, kaj tute simple jesis. Kun unu kondiĉo: ŝi devas peti permeson de sia patrino. Mi devis atendi kelkajn tagojn, tute senpacience.

Fernando paŭzis.

– Kaj?… – mi demandis.

– Finiĝis nia hodiaŭa partio. Vi denove malvenkis. Vi ne atentis la ludon.

– Sed pri la patrino de Marta?

Fernando kunigis la ludopecojn kun la sama rideto de la pasinta semajno, kaj same ruze anoncis:

– Se vi scivolas, ni daŭrigos en la proksima semajno, samhore, samtage.

Kaj li foriris. Kiam mi petis la kalkulon por pagi mian matenmanĝon, mi rimarkis, ke ankaŭ la servisto havas mienon de kaŝita amuziĝo.

 

Post unu semajno mi revenis, interalie pro tio, ke la matenmanĝo en tiu kafejo estis sufiĉe bongusta. Ĉi-foje mi alvenis pli frue ol Fernando. Mi restis kun la rideto de la kelnero en mia memoro, tiu amuza rideto, preskaŭ rikano. Mi decidis pridemandi la kelneron:

– Ĉu tiu sinjoro Fernando estas malnova kliento, ĉi tie?

– Ho jes, tre malnova.

– Ĉu vi do bone konas lin?

– Jes, certe, mi bone konas lin. Ĉiuj ĉi tie bone konas lin.

Kaj la kelnero foriris por servi alian klienton. Eble por eviti pli da demandoj.

Post kelkaj minutoj alvenis Fernando kun sia blua skatoleto domena. Sen pliaj vortoj krom nelonga saluto, mi demandis:

– Kion decidis la patrino de Marta?

– Hmmm… Vi bone sekvas la rakontan fadenon, gratulon. La patrinaĉo severe malpermesis, ke Marta denove renkontu min. Ŝi ne planis por sia filino interrilaton kun proleta taksiisto. Ŝi devis studi, fariĝi doktorino, aŭ instruistino, aŭ io simila. Mi ne plu povis paroli al ŝi. Tio estis por mi kvazaŭ oni hakus arbeton, kiu apenaŭ ekkreskas.

Silento. Fernando atente rigardis la domenan desegnon sur la tablo.

– Kio pri Maria?

– Post kelkaj monatoj mi veturigis Marian per mia taksio. Ŝi ne estis bela kiel Marta, ankaŭ ne belvoĉa. Ŝi preskaŭ ne ridis, ŝi estis objektiva, celkonscia, diligenta virineto. Ŝi laboris kiel kudristino. Malgraŭ sia nelonga aĝo, ŝi jam portis okulvitrojn, pro laciga daŭra streĉado de okuloj, en sia laboro. Tre diligenta virineto. Tia, ke oni povus lasi al ŝi la tutan administradon de hejmo, senzorge. Ŝi ĉion akurate kaj perfekte prizorgis. Taŭga virino por geedziĝo. Mi rekte demandis ŝin, okaze de nia dua renkontiĝo: “Ĉu vi emas edziniĝi?” “Jes, se mi trovos bonan viron, ne stultan kiel la plej multaj.” “Ĉu mi aspektas al vi stulta?” “Ne, vi ne aspektas, kvankam mi ankoraŭ ne certas pri tio.” Post du monatoj ni geedziĝis, en preĝejo kaj en notario.

– Ĉu vi estis feliĉa kun ŝi?

– Nek feliĉa, nek malfeliĉa. Homoj estas obseditaj pri feliĉo, sed tio ne gravas. Mi okupiĝis pri mia taksio, ŝi pri siaj tolaĵoj kaj fadenoj. Ŝi naskis tri knabojn, kiuj disiris en la mondon. Ŝi mortis antaŭ du jaroj. Post kelkaj monatoj mi eksciis, ke Marta ankoraŭ vivas kaj loĝas en najbara urbo. Mi taksiis tien kaj serĉis ŝin. En malgrandaj internlandaj urboj estas facile trovi homon. Mi trovis ŝian adreson, mi frapis sur la pordon. Mi konfesas, ke mia koro batis iom pli forte. Mezklasa domo, bele ornamita per ĝardeno. Alvenis flegistino. Mi prezentis min kiel malnova amiko de Marta. La flegistino permesis, ke mi vizitu ŝin dum momento. Marta rigardis min per malplenaj okuloj. Ŝi ne rekonis min. Tute demenca. Ŝi balbutis kelkajn sensencajn vortojn kaj mi vane provis reaŭdi la iaman veluran voĉon. Mia vizito ne daŭris pli ol kelkajn minutojn. Mi revenis, mi vendis mian taksion kaj aĉetis ĉi tiun bluan skatoleton kun domenaj briketoj.

Finiĝis la hodiaŭa ludo. Fernando venkis, denove. Li triumfe stariĝis, seke adiaŭis, kaj foriris. La kelnero alvenis por forpreni la manĝilaron. Mi demandis:

– Ĉu tiu rakonto temas pri vera okazaĵo?

Li denove cinike ridetis.

– Tute ne. Fernando neniam edziĝis. Li neniam estis taksiisto. Li estas emerita profesoro. Li instruis filozofion en la fakultato, en la ĉefurbo. De tempo al tempo li venas ĉi tien, invitas klienton al sia tablo kaj rakontas historiojn. La homoj amuziĝas, por ni li allogas klientojn.

Mi enpensiĝis. La sekvan semajnon mi revenis, samtage, samhore. Fernando alvenis akurate, malrapide, elegante. Mi invitis lin por ludo. Dum li dismetis la domenerojn sur la tablon, mi demandis:

– Kio okazis al viaj tri filoj?

– Ho, se vi paciencas, mi rakontos pri miaj tri filoj. La rakonto povus titoliĝi: “Jozefo kaj liaj fratoj”. La unuenaskito nomiĝas Petro…

Ĉi tiu novelo de Paulo Sérgio Viana aperis en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/05/viana-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi