Unesko ĝojas pro 5 686 respondoj en Esperanto

UneskoLa 3an de majo, demandite de la dua vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, s-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton:

Kara Trezo/ro Huang Yinbao,
Dankon pro via mesaĝo. La 1-minuta enketo Futuroj de Edukado restos uzebla ankoraŭ dum du monatoj. Ni estas tre ĝojaj informi vin, ke ĝis nun [je la 11-a horo matene la 3-an de majo] al la Esperanto-lingva versio de la enketo respondis 5 686 personoj.
Surbaze de tiuj respondoj, via komunumo konsideras, ke la ĉefaj tri defioj estas: 1) Klimata ŝanĝiĝo; 2) Ekonomiaj malegalecoj; 3) Armila konflikto/milito.
Rigarde al la tri celoj de edukado [klerigado], oni elektis: 1) Homajn rajtojn; 2) Pacon; 3) Daŭripovon.
En tiu ĉi momento 52% de la respondintoj estas viroj, 43% virinoj (certa kvanto el la enketitoj preferis ne informi pri la seksa aparteno). Aparte interesa estas la fakto, ke la junularo (inter la aĝo de 15-30 jaroj) provizis nin per 42% de la respondoj: estas bonege, ke danke al vi ni eksciis multe pli pri la junularaj vidpunktoj rilate tiujn gravajn demandojn. Ni ĝojus ricevi pliajn respondojn de via komunumo.
Dankon ankoraŭfoje por via granda subteno kadre de tiu ĉi iniciato.
S. Magalage

Per ĉi tiu Gazetara Komuniko la Estraro de UEA esprimas siajn dankojn al:
• ĉiuj individuaj partoprenintoj;
• landaj kaj lokaj Esperanto-asocioj kaj -kluboj;
• fakaj asocioj, precipe ILEI, TEJO, IKEF, UMEA kaj iliaj landaj sekcioj;
• lernejoj kaj kursoj pro iliaj instigoj al siaj lernantoj;
• kaj speciale al Esperanta Civito, Libera Folio, La Ondo de Esperanto kaj ĉiuj Esperanto-retejoj kaj Esperanto-radioj pro iliaj kunlaboremaj informadoj kaj alvokoj per siaj kanaloj.

La Estraro petas ĉies daŭrajn kontribuojn por varbi novajn partoprenantojn.

UEA refoje alvokas, ke ĉiu ankoraŭ nerespondinta esperantisto plenigu la facilan enketilon laŭ la indiko sur la retejo: http://bit.ly/enketounesko2021.

Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, grupoj kaj kluboj bonvenas denove dissendi en siajn novajn anoncojn por instigi aliajn esperantistojn partopreni. La enketado daŭros almenaŭ ĝis la mezo de junio.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №950.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi