Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio kaj Transfobio

Homofobio

La Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio, Interseksfobio kaj Transfobio (angle, International Day Against Homophobia, Biphobia, Intersexphobia and Transphobia) estas tago por substreki la rajtojn de la GLAT-komunumo kaj por pliigi la konscion de ĉiuj pri la luktoj, kiujn la komunumo alfrontas por havi aliron al tiuj rajtoj. Hodiaŭ estas tago por emfazi la diversecon de la homaro kaj memori ke la beleco de la mondo troviĝas en niaj diferencoj.

Bedaŭrinde multaj malegalecoj kontraŭ GLAT-uloj ankoraŭ okazas ĉiutage tra la mondo. Ekzemple, laŭ la organizoj Human Dignity Trusty kaj ILGA, samseksaj rilatoj estas leĝe malpermesitaj en ĉirkaŭ 70-71 landoj, kaj transgenreco kaj transvestismo estas malpermesita leĝe en 14 landoj, kio minacas la vivon de GLAT-uloj kaj kreas limigojn por iliaj ŝancoj sinesprimi, partopreni en la socio, konstrui siajn proprajn familiojn, havi bonan mensan sanon, kaj ĝui la samajn fundamentajn rajtojn kiel ĉiu alia civitano.

Aldone, multaj landoj aŭ ne donas la eblon al homo leĝe ŝanĝi sian genron aŭ postulas hormonumon aŭ kirurgion de ili por efektivigi la ŝanĝon6. Ankaŭ estas forta postulo de genraj roloj por aliri sanservon en multaj lokoj. 74% da landoj de UNoj kie eblas leĝe ŝanĝi genron havas tre malfacilan kaj multekostan proceson. Ofte leĝoj kontraŭ samseksa seksumo estas uzataj kontraŭ transuloj pro konfuzo inter genro kaj seksuma orientiĝo.  Krome, neduumulaj rajtoj apenaŭ ekzistas en la mondo ankoraŭ kaj multaj landoj ne havas leĝojn por protekti kaj helpi GLAT-ulojn kontraŭ murdoj kaj kontraŭ malegaleco kaj diskriminacio ne nur socie sed ankaŭ ekonomie.

Gravas substreki ankaŭ ke, kvankam la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj en sia unua artikolo diras ke «ĉiuj homoj naskiĝas liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj» kaj en sia dua artikolo diras ke «Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ kia ajn diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaracion, kaj kontraŭ kia ajn instigo al tia diskriminacio», bedaŭrinde GLAT-uloj renkontas plurajn antaŭjuĝojn por trovi laboron aŭ eniri edukajn sistemojn, loĝi en komunumo, aliri kuracadon, kaj pli.

Aliflanke, pro la lukto de la GLAT-uloj, multaj komunumoj pli konscias pri diverseco kaj la beleco de diferenco. Iusence, la defioj de GLAT-uloj fariĝis katalizilo por progresigo de Homaj Rajtoj tra la mondo.

Konsiderinte ĉion ĉi-supre, TEJO aliĝas al la Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio, Interseksfobio kaj Transfobio kun nia voĉo por kontraŭi ian antaŭjuĝon kaj por festi diversecon. Kiel inkluziva asocio, kiu havas la mision disvastigi la lingvon kaj movadon de Esperanto, nia kerna celo estas krei pontojn inter kulturoj, diversaj fonoj aŭ aliaj diferencoj kaj finfine disvolvi sekuran kaj inkluzivan tutmondan socion, kie ĉiu persono povas trovi amon kaj akcepton. Ni kune vokas vin kaj la tutan Esperanto-komunumon akompani nin en ĉi tiu vojo kontraŭ iu ajn malegaleco tra la mondo.

Fonto: retejo de TEJO

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi