Premio de OSIEK

NDKOrganiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) ekde 1990 ĝis 2019 ĉiujare atribuis sian premion al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo precipe nefikcia en Esperanto, publikigita per ia ajn perilo (libro, kasedo, bendo, mikrofilmo, kompaktdisko…). Kaze de traduko, la premio rekompencas la esperantigon, sendepende de la naturo de la originalo.

1990. Nomura Rihej pro Zamenhofa ekzemplaro
1991. Evaldo Pauli pro Mil jaroj de kristana filozofio
1992. Ebbe Vilborg pro Etimologia vortaro de Esperanto
1993. Ulrich Lins pro La danĝera lingvo
1994. Rüdiger Eichholz pro Esperanta bildvortaro
1995. Donald Broadribb pro traduko de La Respubliko de Platono
1996. Paul Gubbins pro Kunvojaĝu
1997. Fernando de Diego pro traduko de Cent jaroj da soleco de Gabriel García ­Márquez
1998. Claude Piron pro La bona lingvo
1999. Xie Yuming pro traduko de Ruĝdoma Sonĝo de Cao Xueqin
2000. Trevor Steele pro Falantaj muroj
2001. Eli Urbanová pro Hetajro dancas
2002. Kreŝimir Barković pro traduko de 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner
2003. Gerrit Berveling pro Antologio Latina
2004. Ed Borsboom pro Vivo de Andreo Cseh
2005. Christian Declerck pro Tarokoj kaj epokoj
2006. André Cherpillod pro Konciza Etimologia Vortaro
2007. Ĵak le Puil kaj Armela Lequint pro traduko de Vojaĝo ĝis noktofino de Celine
2008. Sergio Pokrovskij pro Komputika leksikono
2009. Spomenka Štimec pro Kroata milita noktlibro
2010. Baldur Ragnarsson pro traduko de Sagao de Njal
2011. Laŭlum pro traduko de Ĉe akvorando
2012. István Ertl pro traduko de Sensorteco de Imre Kertész
2013. Mikaelo Bronŝtejn pro Dek tagoj de kapitano Postnikov
2014. Peter Baláž pro Esperanto Elektronike
2015. neatribuita
2016. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer pro Historio de la esperanta literaturo
2017. Josip Pleadin pro Ordeno de verda plumo
2018: Frédéric Lauriol pro Teknika vortaro de Greziljono
2019: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov pro Nia diligenta kolegaro

Kompilis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo, prenita el la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK), aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/05/premio-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi