Kvin Jarcentoj: Nova albumeto de BaRok-Projekto

BaRokBaRok-Projekto denove surprizas vin per pasiigaj kantoj. Ĝia muziko estas mikso inter folkmetalo kaj potenca metalroko kun karakterizaĵoj de la baroka, klasika, kaj folklora muzikoj, kun tekstoj pri la brazila tupia mitologio, indiĝena kulturo kaj politika vidpunkto rilate al la unuaj loĝantoj de Brazilo.

En sia nova albumeto Kvin Jarcentoj, ili prezentas diversigitajn muzikaĵojn kiuj kondukas nian animon al foraj lokoj; dum ĉi tiu vojaĝo ni eliris la koron de la amazona arbaro kaj invadis la landan parlamenton. Kvin Jarcentoj estas la plej freŝa muziklaboro de la brazila metalbando. Ĝi markas novan fazon pli pezan kaj folkmetalan kun la voĉoj de Muniz kaj Milhomem. La tekstoj ankoraŭ traktas pri indiĝena kulturo; sed nun, ne pri tupia mitologio, sed pri nunaj temoj rilate al la unuaj loĝantoj de Brazilo, la politiko kaj la sociaj rilatoj de la indiĝenoj en la nuna tempo. Por tiu ĉi nova albumeto, la bando kalkulis je la specialaj partoprenoj de Kimera, Fred Mika, Linda Le Nepveu kaj Zdravka Bojĉeva.

Ekde la 26a de majo 2021 malkovru ĝin ĉi tie: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto.html.

Fulm-varbvideo de Kvin Jarcentoj:
https://youtu.be/QPmpEHWzAX0

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi