Julian Modest: La inundo

Julian ModestAndrej kaj Katja venis en la vilaon je la kvina posttagmeze. La junia suno ankoraŭ forte brilis, kaj la rivero malrapide kaj enue lulis sin kiel maljunulino, laca kaj elĉerpita de la somera varmo. Andrej parkis la aŭton ĉe la vojo, prenis la sakojn, kaj kun Katja trapasis la riveron tra la ligna ponteto.

La vilao estis sur negranda insulo, meze de la rivero kaj Andrej tre fieris pro tiu ĉi pitoreska loko. Lia patro, kiu konstruis ĉi tie la vilaon, en la korto plantis fragojn, frambojn, pomajn kaj pirajn arbojn.

Antaŭ jaroj Andrej kaj Katja ofte venis ĉi tien, sed dum la lastaj monatoj ili preskaŭ forgesis la vilaon. La laboro kaj oficaj problemoj estis multaj. Jam dum duona jaro Andrej kvazaŭ rampis sur la fundo de kota marĉo, el kiu li ne povis elnaĝi. Li estis esplorjuĝisto, kaj okaze de iu juĝproceso li kontraŭstaris al sia ĉefo. De tiam trankvilan tagon Andrej ne havis. La ĉefo komencis amasigi al li juĝprocesojn, esperante kaŝe, ke Andrej ne sukcesos solvi ilin kaj forlasos la oficon. Andrej tamen decidis ne rezigni. Frumatene li iris en la laborejon kaj eliris vespere la lasta. Li ŝatis sian laboron kaj ne deziris abdiki. Fojfoje laca kaj streĉita Andrej demandis sin: ĉu estas senco? Eble, meditis Andrej, antaŭ monato li devis eviti la intervjuon, kiun petis de li ĵurnalistino, sed tiam Andrej estis konvinkita, ke respondante al la demandoj, li helpos pri la justa solvo de unu el la plej grandaj kaj skandalaj procesoj. Tamen ĝuste tiu ĉi intervjuo kolerigis la ĉefon Vaklinov, kaj de tiam li kaj Andrej ne povis rigardi unu la alian. La malagrablaĵoj de la laborejo transiris al la familio kaj kiel serpentoj, varmigitaj de la printempa suno, ili elrampis el sub la ŝtonoj kaj venenis la familian vivon de Andrej kaj Katja.

Al Katja ne plaĉis, ke Andrej kontraŭstaris al sia ĉefo. Ŝi miris kaj ne komprenis kial Andrej konsentis esti intervjuita pri konfidencaj oficaj problemoj.

– Kion vi gajnis? – grumblis Katja. – Anstataŭ zorgi pri via trankvilo, vi sidiĝis sur erinacon. Nun vi plenumos la laboron de viaj kolegoj, kaj vi estos kulpa.

Andrej ne respondis. Li silentis. Almenaŭ Katja devis kompreni lin. Andrej iĝis silentema kaj animpremita. La bluaj okuloj de Katja, rigardante lin similis al glaciaj lagoj. Kiam Andrej kaj Katja estis kune, Andrej evitis interparoli kun ŝi, ĉar li bone sciis, kion ŝi diros. Katja denove ripetos, ke li ne devas opinii sin ĉiopova, ke li ne solvos la problemojn de la mondo, ke li devas pensi pri si mem, pri la familio, ĉar li vivas ne sola. Ja li havas infanojn kaj taskojn.

La atmosfero en la oficejo kaj hejme tiel lacigis Andrej-on, kvazaŭ nevidebla hirudo soife suĉis liajn fortojn. Andrej devis ripozi, haltigi tiun ĉi frenezan radon, kiu kruele turnis lin.

Vendrede estis varma kaj suna tago kaj Andrej proponis al Katja, ke ili iru en la vilaon. Surprize ŝi konsentis, kaj tuj post la fino de la labortago ili ekveturis. Kiam Andrej kaj Katja trapasis la riveron kaj ekpaŝis sur la insulo, Andrej kvazaŭ malfermis nevideblan pordon kaj eniris trankvilan mondon. Ĉi tie ĉio estis neordinara: la verdeco, la silento, la susuro de la rivero, la montara aero, forpelinta lian kapdoloron kaj liajn malhelajn pensojn, kiuj kiel vespoj rondflugis en lia kapo.

Andrej malŝlosis la malnovan kverkan pordon, eniris la vilaon kaj tuj frapis lin la malfreŝa, mucida odoro. Rapide li malfermis la fenestrojn. La rivera frisko eniris la ĉambron kiel petola bubo, kiu kurante enrigardis en ĉiujn angulojn, kaj tuj en la vilao ekestis lumo kaj freŝeco.

Dum Andrej kontrolis, ĉu ĉio ene estas tiel, kiel antaŭ jaro, Katja preparis la vespermanĝon. Ŝi lavis tomatojn, kukumojn, faris salaton kaj metis botelon da brando en la puton por malvarmiĝi. Andrej kaj Katja portis la tablon kaj seĝojn eksteren, sur la terason. Andrej plenigis la glasetojn per brando.

– Je via sano – li diris.

La tinto de la glasoj aŭdiĝis en la silenta antaŭvespero. Katja sidis surhavante dikan, hejmtrikitan puloveron. Ĉi tie en la intermonto, ĉe la rivero, la vesperoj estis humidaj kaj malvarmaj. Rigardante al la arbaro, Katja similis al eta birdo, kies kapo nur videblis de la flava plumaro. Ankaŭ nun ili ne konversaciis, kvazaŭ ambaŭ delonge ili diris ĉion unu al la alia, kaj jam ne estis pri kio paroli, aŭ eble ili ne deziris per la voĉoj rompi la profundan montaran silenton.

Andrej observis la verdajn montetojn, kiuj nun iom post iom malaperis en la krepusko, kvazaŭ sur ilin lante falis mola violkolora kurteno. Supre palpebrumis la steloj, similaj al scivolemaj infanaj okuloj. La arbaro kvazaŭ flustris kaj rakontis longan senfinan fabelon. Kaj nun, en la silenta somera nokto, Andrej eksentis la spiron de la arbaro, simila al virino, kiu dormas profunde kaj trnkvile.

Andrej kaj Katja longe sidis sur la teraso. Super iliaj kapoj kiel flava okulo lumis la lanterno. Ĉi tie ne estis kurento kaj nur la lanterno ĵetis malfortan citronkoloran lumon. Kiam iĝis tre mallume kaj malvarme, Katja kaj Andrej eniris la vilaon. Ili jam ne kutimis dormi kune. Andrej enlitiĝis en la unua ĉambro kaj Katja en la alia.

Post la noktomezo Andrej vekiĝis. Ekstere pluvis – forte kaj torente. Ekis tondroj. Fulmoj kiel drakaj langoj disŝiris la firmamenton. Andrej restis senmova en la lito. De kie venis tiu ĉi pluvo, ja estis varma kaj agrabla tago, – meditis li. La pluvo vipis la fenestrojn, la vento ekstere skuis kaj fleksis la arbojn kaj kvazaŭ proksime plorĝemis virino. Ĝis la mateno Andrej ne ekdormis. Li aŭ dormetis, aŭ subite vekiĝis pro la torenta pluva tamburo. Kiam mateniĝis, Andrej saltis de la lito kaj ekstaris ĉe la fenestro. Tio, kion li vidis ekstere, timigis lin. La rivero elbordiĝis kaj inundis la korton de la vilao. Andrej vestis sin kaj rapide eliris eksteren. Maltrankvile li ĉirkaŭrigardis. Nur je kvindek metroj de la domo la rivero fluis kiel furio, torenta, malhela, trenanta branĉojn kaj arbojn. Tion Andrej neniam vidis. Li eĉ ne supozis, ke tiu ĉi kvieta pigra rivero povas esti tiel terura. Dum li staris sur la teraso de la vilao, la furioza rivero forportis la lignan ponton kiel pajleron. Andrej mordis siajn lipojn. De la alia flanko, ĉe la vojo, estis lia aŭto, sed la rivero jam portis ankaŭ ĝin, kaj la aŭto eknaĝis kiel boato malproksimen. Andrej ne kredis al siaj okuloj. La pluvo malsekigis lin, kvazaŭ li staris sub la duŝilo. Li rigardis kvazaŭ stuporita kaj ne sciis kion fari. La rivero inundis la korton, kaj ĉio antaŭ liaj okuloj malaperis. La korto jam similis al lago, pli ĝuste al maro, kies bordo ne videblas. Andrej ne rimarkis, kiam el la domo eliris Katja kaj ekstaris apud li. Ŝi rigardis la inundon per siaj larĝe malfermitaj okuloj. Neniam Andrej vidis tian teruron en ŝia rigardo. Nun Katja certe diros, ke li estas kulpa, li venigis ŝin ĉi tien kaj se ili ne estus venintaj en la vilaon, ili ne travivus tiun ĉi koŝmaron, sed ŝi rigardis la inundon kaj eĉ unu sonon ne prononcis, kvazaŭ ŝi estus perdinta kaj la menson, kaj la parolkapablon.

Andrej ne sciis, dum kiom da minutoj ili staris sub la pluvo. Ili eniris en la domon kaj komencis kontroli, kiom da nutraĵo kaj akvo ili havas. Evidente tiu ĉi koŝmaro ne finiĝos rapide, kaj la inundo riglos ilin ĉi tie, verŝajne dum longa tempo.

La rivero iĝis pli kaj pli terura. La domo staris en la korto kiel soleca insulo. La nutraĵo kaj la akvo eble sufiĉos por du tagoj. Andrej kaj Katja ne alportis plu, sed nun ili devis tre ŝpareme manĝi kaj trinki, ĉar ili ne sciis, dum kiom da tagoj ili restos ĉi tie, en tiu ĉi kaptilo. Al neniu ili povis telefoni kaj certe neniu povus helpi ilin? Nur la gefiloj sciis, ke ili estas ĉi tie, sed eble ankaŭ en Sofio la pluvo torentis.

Posttagmeze la akvo inundis la ĉambrojn. Andrej kaj Katja sidiĝis sur la granda manĝotablo. Ĝi estis la plej alta kaj sola seka loko en la ĉambro.

“Ni sidas sur la manĝotablo – meditis Andrej – sur la tablo, ĉe kiu ni manĝas kaj ĝi estas unusola, kiu ligas nin”.

Vesperiĝis, kaj la mallumo iom post iom kovris ilin kiel peza, malseka tolo. Katja ekparolis:

– Andrej.

Li ne certis ĉu li aŭdis sian nomon, sed li respondis:

– Jes.

Ekstere la rivero muĝis kiel sangavida besto, kiu tuj saltos kaj disŝiros ilin.

– Mi deziras diri ion al vi – flustris Katja.

– Kion?

Ŝi proksimiĝis al li, kaj Andrej eksentis, ke ŝi tremas kiel malvarmumita hirundo.

– Andrej – ripetis Katja. – Ne koleru kontraŭ mi. Mi kredas vin. Mi ĉiam kredis vin.

Li ne komprenis bone, kion ŝi deziras diri.

– Vi ege kolerigis viajn kolegojn pro via intervjuo en la ĵurnalo. Ili deziris venĝi vin. Ili komencis telefoni al mi kaj diri, ke vi havas amatinon, ke vi pasigas multe da tempo kun ŝi. Mi ne kredis, sed nun mi deziras diri al vi: mi kredas vin, ĉiam mi kredis vin.

Katja eksilentis kaj enspiris profunde. Andrej etendis sian brakon, kaj en la mallumo li tuŝis ŝian etan malvarman manplaton.

Ĉi tiu novelo aperis en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/05/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi