La civita biblioteko de insulo Olerono en Francio ricevis ses skatolojn da libroj, diskoj kaj kasedoj, herede de iu s-ro Angot. La biblioteko tamen rifuzis ilin, oficiale pro spacomanko, kaj bonŝance kontaktis la prezidantinon de Esperanto-Charento antaŭ ol detrui ilin. Sen. Marie-France Conde Rey persone veturis al la Atlantiko kaj savis la trezoreton.
Pri eta trezoro temas, ĉar la forpasinto testamentis sufiĉe valorajn, bone selektitajn titolojn. La paktinta establo Esperanto-Charento donacas tiun trezoreton al la paktinta establo Afrika Esperanto-Instituto. La transnacia solidareco kadre de la Esperanta Civito bone funkcias.
La libraro kaj cetero atingos Buĵumburon ankoraŭ ĉi-jare: AEI jam alvokis por lokaj helpontoj en la katalogado. Samtempe AEI estis informita ke la Civila Esperanta Servo mobilizis pliajn deĵorontojn el Eŭropo, post la nuna misio de sen. Tihomir Lovriĉ, baldaŭ revenonta al Kroatio.
Fonto: HeKo 763 7-B, 15 maj 2021