Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj

ueaUniversala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 metis familiojn kaj familiajn strukturojn en centran lokon dum periodo kiam en multaj landoj persona fizika kontakto estas malhelpata, la klerigado de infanoj estas interrompita, laborkondiĉoj estas renversitaj kaj tro multaj familioj suferas pro malsaniĝo aŭ eĉ perdo de familianoj.

Ni etendas niajn sentojn de solidareco al ĉiuj familioj kiuj perdis familianojn aŭ kies familia vivo suferas pro la nunaj eksterordinaraj cirkonstancoj.

La pandemio montris la gravecon de ciferecaj teknologioj por laboro, edukado kaj komunikado. La pandemio rapidigis teknologiajn ŝanĝojn, ekzemple ampleksan uzadon de enretaj platformoj, nuban komputadon, amasiĝon de datumoj kaj algoritmoj. Tio ebligis grandan flekseblecon rilate al laboro kaj lernado, sed ankaŭ aperigis malbonaĵojn kiel ekrano-laceco kaj virtuala trompado.

Kaj, dume, la tiel nomata cifereca fendo forŝlosas grandan parton de la homaro el la avantaĝoj kiujn teknologio proponas en tiu ĉi malfacila periodo.

Aldone, la hejma laboro kaj lernado, kune kun la fermado de lernejoj, pligrandigis la maltrankvilon pri gepatra elĉerpiĝo, kio povas malbone efiki sur infanan bonfarton. Oni povas kompreni la gepatran elĉerpiĝon kiel streson rilatan al infana edukado pro la malkongruo inter necesoj kaj rimedoj. Novaj teknologioj povus helpi gepatrojn plenumi siajn gepatrajn taskojn.

Gepatra klerigado fariĝis aparte grava. Temas pri la servoj kiuj celas plibonigi la interagojn, kondutojn, sciojn, kredojn kaj sintenojn rilatajn al infana edukado. La gepatra klerigado estas grava ŝlosilo, por ke infanoj kaj familioj bonfartu. Tamen, laŭ la Departemento pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj de UN, la ideo pri gepatra klerigado ankoraŭ estas malvaste rekonata de registaroj.

Novaj teknologioj povas helpi gepatrojn aliri informojn pri infana edukado, diskonigi travivaĵojn kaj trovi subtenon. Aldone, tie kie gepatroj uzas teknologiojn por vastigi la komunikadon de siaj infanoj, helpi infanojn pri novaj defioj, lerni kune kun infanoj kaj ludi kun infanoj, la gepatra klerigado povas helpi kompreni kiel bone uzi tiujn teknologiojn.

Tion jam spertis la parolantoj de Esperanto, kiuj vaste uzas komunikan teknologion por kunligiĝi defore, anstataŭigi la normalajn ĉeestajn kunsidojn kaj renkontiĝojn kaj ligi infanojn en diversaj landoj. Per Esperanto, gepatroj povas interŝanĝi informojn, travivaĵojn kaj sciojn pri infana edukado. Bona ekzemplo estas la aktivaĵoj de la Kulturdomo de Esperanto – Kastelo Greziljono, kiu inter aliaj aferoj invitas familiojn por komuna lernado kaj amuzado. Elstaras ankaŭ la agado de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI kaj de edukado.net.

Ni rekomendas, ke ni ĉiuj uzu la novajn teknologiojn por pli bone eduki infanojn kaj pli bone familie kunvivi. Ni utiligu la Internacian Lingvon Esperanton por teni solidarecon ne nur ene de familioj sed tra la tuta homa familio, kiu, ne nur pro la pandemio, hodiaŭ sentas eksterordinarajn streĉitecojn. La Internacia Tago de Familioj aparte memorigu nin pri tiuj familioj kiuj suferas pro militoj, pro malsano, pro malsato kaj pro malfacilaĵoj komunikiĝi kun siaj fratinoj kaj fratoj tra la mondo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №951.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi