Halina kaj Aleksander flugos al Kaŭkazo

Jessentuki

Ekde la 5a ĝis la 22a de majo 2021 Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov ĝuos restadon en sanatorio en Jessentuki (Norda Kaŭkazo). Pro manko de komputilo kaj retaliro tie ni ne povos akurate korespondi, kaj estas verŝajne, ke nia ĉiutaga aperigo de almenaŭ unu nova teksto en ĉi tiu novaĵretejo, kio senpaŭze daŭras jam 490 sinsekvajn tagojn, rompiĝos antaŭ la 14a de majo, kiam ĉi tiu senprecedenca infomrserio atingus la 500an tagon. Ni ja antaŭplanis kelkajn tekstojn por la nuna semajno, sed tio ne estos sufiĉa.

Prefere ne sendu urĝajn mesaĝojn kaj mendojn ĝis nia reveno.
Ni petas vian pardonon pro nia eventuala nerespondado kaj pro neevitebla paŭzo en la aktualigado de la novaĵretejo.

Halina
Aleksander

Legu ankaŭ:
Halina Gorecka: Jessentuki (artikolo el la serio “Urboj de Ruslando”, La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/05/foresto

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi