Nia mondo disfalas

BelovNia mondo disfalas. Ĉu vi rimarkis tion? Temas ne pri disfalo fizika, sed pri la kultura, politika kaj komunika. Ĝi ne aspektas kiel mondofino, tamen ĝiaj sekvoj estas vere katastrofaj. Ŝajnas ke eĉ la Lingvo Internacia ne kapablas mildigi ilin.

FIASKO DE LA ESPEROJ

Ĉu vi memoras la entuziasmon de la 1980aj jaroj? La fera kurteno falis, la aŭtoritataj reĝimoj en Orienta Eŭropo foriris senreziste, merkata ekonomio kaj demokratiaj registaroj ekregis ĉie, kaj la fascinita Francis Fukuyama proklamas “Finon de historio” – ja la venko de liberalismo ŝajne markis la finon de la politika kaj socia evoluo.

Kio restis de tiu epoko? Preskaŭ nenio. Ni vivas sur ruinoj de tiamaj esperoj kaj vanaj revoj. La Varsovia pakto malaperis, sed NATO restis kaj kreskis – malgraŭ promesoj al la naiva Miĥail Gorbaĉjov. Eŭropa Unio kreskis duoble, sed fendiĝis interne. La araba printempo transformiĝis je araba vintro, alportinte anstataŭ demokration kaj prosperon novajn diktaturojn kaj militojn. La plej potenca ŝtato de la mondo plonĝis je la militon kontraŭ teroro – la unua en la mondo milito direktita ne kontraŭ lando aŭ ideologio, sed kontraŭ batalmetodo – kaj detruinte plurajn landojn atingis nenion.

Oni multe babilis pri tutmondiĝo, sed fine la mondo disfalis je tri ĉefaj potencoj – Usono, Ĉinio kaj Ruslando – ĉirkaŭ kiuj grupiĝas satelitoj kaj navedas klientoj. Rilatoj inter tiuj ĉi mondpotencoj atingis sian malpinton, kaj iliaj militistoj ĉiam pli ofte provokas unu la aliajn, evitante grandan konfrontiĝon nur lastmomente. Feliĉe, ĉiam haveblas mortigeblaj anstataŭantoj de la vera malamiko – nun por tio servas loĝantoj de Sirio kaj Libio – sed jen kaj jen kugloj trafas malamikon rekte kaj obusoj eksplodas tro proksime al trupoj de la grandaj armeoj.

La internacia politiko degeneris kompare ne nur al la fajnaj diplomatiaj ludoj de la 18a jarcento kaj “reala politiko” de la jarcento 19a, sed eĉ superis la obstinan stuporecon de la Malvarma Milito. Anstataŭ intertraktoj aŭdiĝas nur laŭtaj deklaroj, anstataŭ kunlaboraj programoj naskiĝas koleraj tvitaĵoj kaj lokon de internaciaj koalicioj okupis primitiva klabo de sankcioj – senfinaj kaj senrezultaj.

Ŝajnas, ke neniu speciale indignis, kiam Donald Trump rakontis, ke li nur lastmomente nuligis ordonon murdi prezidenton de Sirio. Lia posteulo promesis tute kontraŭan politikon, sed komencis sian oficperiodon, bombardante la saman Sirion kaj dirinte ke la prezidanto de Ruslando estas murdisto. Ne estas mirinde, ke tiu lasta respondis per infana ŝerco – jam ne eblas trakti tiaĵojn serioze.

Cetere ankaŭ la interna politiko ne elvokas iaman entuziasmon. “Tio estas ne demokratio, tio estas moko. Homaj rajtoj, libereco, demokratio – ĉio ĉi transformiĝis je parodio”, – amare konstatis la franca filozofo Jean Baudrillard nelonge antaŭ sia morto en 2007. Apenaŭ li imagis kiom multe ni sukcesis malprogresi ĝis 2021.

MANIPULADO ANSTATAŬ INFORMADO

Ĉu ni povas kontraŭi tion? Apenaŭ. La historia procezo evoluas sub influo de la fortoj oble pli povaj ol iu ajn individuo aŭ grupo. La ondo devas atingi sian pinton antaŭ ĝi falos por malaperi kaj cedi lokon al sekva ondo. Ni povas nur pene deteni tiun ĉi ondegon de disfalo je kompleta ĥaoso, zorgi, ke maturiĝanta frukto ne pereu pro subita frostiĝo, nek putru surarbe post maturiĝi. Por tio ni devas fari du aferojn – pensi kaj interŝanĝi niajn pensojn. Ĉu simpla tasko?

Sed nome tio ĉi iĝas ĉiam pli komplika afero. Ideo pri gazetara libereco kiel nepra trajto de ĉiu demokratia socio jam meritas en vortaroj rimarkon “arkaika”. Aro da korporacioj regas la tutmondajn gazetaron kaj televidon, laŭplaĉe manipulante je amasa konscio. Produktado kaj konsumado de novaĵoj iĝis same industriskala afero kiel fabrikado de aŭtoj aŭ maĉgumo. Du mondoj definitive interplektiĝis – la potenco, kiu helpas gajni monon, kaj la mono, kiu helpas gajni potencon.

Dum kelkaj jaroj ĉiutage amaskomunikiloj histeriis pri la “senduba” enmiksiĝo de Ruslando je la prezidanta baloto en Usono (“la usonanoj mem neniam elektus Trumpon!”). La fina raporto de la prokuroro Robert Mueller agnoskis mankon de ajnaj pruvoj – jaroj da enketado rezultiĝis je nenio krom supozoj kaj konjektoj. Sed kiu zorgas? La nova prezidento jam ripetis la samajn akuzojn kaj deklaris ke li “pagigos” Ruslandon pro tio.

Eŭropanoj ofte mokas la usonanojn pro ties malklereco, sed efektive ili estas same subiĝintaj al la amaskomunikila manipulado. Demandu iun ajn eŭropanon kio okazis en Sud-Osetio en 2008, kaj tiu diros ke la granda Ruslando atakis la etan Kartvelion kaj aneksis parton de ĝi. Mi rememoras, kiel mi diris al pola amiko, ke komisiono de Eŭropa Unio, esplorinta la aferon, konkludis, ke la militon komencis Kartvelio, rompinta la internacian juron kaj Ruslando defendis siajn pactrupojn, lokitajn en Sud-Osetio surbaze de internacia kontrakto. “Ĉu tio estas publikigita ie?” miris la eŭropano. Tiutempe la raporto jam dek jarojn polviĝis en la arkivoj de Eŭropa Unio dum en la amasa konscio firme enradikiĝis fabelo, plantita de amaskomunikiloj.

Oni esperis, ke sociaj retoj kaj Interreto ĝenerale solvos tiun problemon, ebligante al la homoj rektan kaj liberan aliron al informoj kaj interŝanĝon de opinioj. Sed ankaŭ tiuj esperoj montriĝis vanaj. En Interreto efektive eblas trovi preskaŭ iujn ajn informojn, sed 90% de la uzantoj kontentiĝas je kelkaj plej popularaj informfontoj, kiuj estas same regeblaj kaj manipuleblaj kiel la gazetaro kaj la televido. Oni ofte plendas pri blokado de Guglo kaj eksterlandaj sociaj retoj en Ĉinio. Tamen la esploroj montris, ke plejparto de la ĉinoj tute ne suferas pro tio kaj eĉ eksterlande plu uzas nur ĉinajn retejojn kaj retservojn – ili simple ne interesiĝas pri la aliaj.

Same okazas en Ruslando, kie funkcias abundo da sendependaj retejoj, kaj homoj povas esprimi sian opinion libere, sed plejparto simple ripetas la enhavon de la novaĵoj, ĉerpitaj el siaj kutimaj fontoj – porregistaraj aŭ opoziciaj. La sociaj retoj anstataŭ kontribui al diverseco de la opinioj kreas por ĉiu lian propran mondon, en kiu alternativaj opinioj ne ekzistas. Kaj Esperanto montriĝis same senefika kiel ĉiuj aliaj lingvoj kontraŭ tiuj nevideblaj muroj, disigintaj la homojn.

KOMFORTA BOBELO

Vi certe rimarkis ke Fejsbuko montras al vi ĉefe homojn, kies afiŝojn vi ŝatis kaj novaĵojn de retejoj, kiujn vi aktive komentas. Tio kreas por ĉiu uzanto medion komfortan kaj samtempe trompan. Kun ĉiu ŝatoklako li foriĝas de la alternativaj opinioj, ĉirkaŭinte sin per informa bobelo, el kiu videblas la aliuloj, sed ne aŭdeblas iliaj voĉoj. Cetere, eĉ se foje uzanto renkontas opiniojn, malkonformajn al liaj propraj, li simple ignoras ilin anstataŭ pripensi kaj priparoli – ja por tio sufiĉas nur svingi la fingron kaj la bendo ruliĝos malsupren, dronigante oponanton en forgeso de Fejsbukaj unutagaĵoj. Kaj esperantistoj kondutas same blinde, preferante komforton de pretaj respondoj ol ilian memstaran serĉadon. Mi spertis tion plurfoje.

Antaŭ jaroj mi komentis afiŝon de pola esperantisto, klariginte, ke rilatoj inter la ŝtato kaj eklezio en Sovetunio ne estis tiel simplaj, kiel li prezentas ilin, sed ili variis de arda konfrontiĝo en la 1920aj jaroj ĝis aktiva kunlaboro en la 1940aj kaj ĝenerala indiferento en la 1980aj, do preĝejoj estis jen fermataj, jen malfermataj.

“Mensogo denove!” – eksplodis la polo, entuziasme batalanta kontraŭ kaŝitaj komunistoj (ĉefe per bildoj en sociaj retoj). “Oni ne povis remalfermi tiujn preĝejojn, ĉar ĉiuj preĝejoj en Sovetunio estis detruitaj! Mi vidis tion en Jutubo!” Kaj li aldonis ligilon al iu pola filmeto. Mi respondis per foto de la romkatolika preĝejo Sankta Jozefo, konstruita de poloj en mia urbo Tjumeno en 1903-1906 kaj klarigis, ke mi loĝas cent metrojn de ĝi, do mi povas atesti ke ĝi plu ekzistas kaj funkcias. Cetere, tion povus konfirmi (iam) ankaŭ la papo Johano Paŭlo la 2a, sanktiginta la preĝejan sonorilon antaŭ ĝia sendo el Pollando en 1999, kaj pola pastro servanta tie. Sed ĉu tio efikus? Ĉu mia oponanto agnoskis sian eraron aŭ almenaŭ faris pliajn demandojn? Li simple silentiĝis kaj forigis min en sia amiklisto. Lia informa bobelo restis netuŝita.

Tjumeno

Tjumeno. Romkatolika preĝejo S-ta Jozefo. (Foto: Stanislav Belov)

Tiaĵoj ripetiĝis plurfoje. Mi ofte sentas min kiel homo, kiu penas klarigi, ke mamutoj formortis, sed mi aŭdas responde indignan neadon: “Ne mensogu! Mi ĵus vidis en televido mamuton vagantan tra Afiko! Ĝi aspektas tute viva, ĝi nur perdis la harojn, evidente pro varmego”. Li kredas ke li pravas, do li ne bezonas la faktojn.

La plej mirinda afero estas, ke tio okazas ne nur al sencerbuloj, kies menso frostiĝis en la tempo de la Malvarma milito, sed ankaŭ al homoj oble pli inteligentaj kaj informitaj.

En 2017 mi recenzis la romanon Amo inter ruinoj de Trevor Steele, dediĉitan al la lastaj jaroj de Sovetunio kaj bazitan sur liaj propraj spertoj kaj rememoroj. Laŭdinte la bone transdonitan etoson de tiu tempo, mi tamen devis listigi abundon da eraroj koncerne la faktojn, nomojn, vortojn kaj kutimojn, kiuj transformis la priskribitan lokon je iu fabela lando, apenaŭ rekonebla. Kiel reagis la aŭtoro?

En sia komento ĉe Monato li nur riproĉis min pro la tro longa recenzo (kvazaŭ nombro da listigitaj eraroj dependis de mi) kaj aldonis: «Do mi ne asertas neeraripovon, sed mi preferas kredi la vortojn de miaj multaj konversacipartneroj de 1990-91 ol la “faktoj” de s-ro Belov. Ekzemple li asertas, ke “nur du judoj” estis murditaj en Estonio de la stalinaj agentoj, kaj tio okazis en 1949, ne 1939. Do, kiu pravas: s-ro Belov, aŭ la estonaj esperantistoj, kiuj rakontis al mi pri la murdo de siaj familianoj en 1939».

Mi estis ŝokita. Kvin minutoj da serĉado en Vikipedio sufiĉus por kompreni, ke li konfuzis du malsamajn eventojn – reprezaliojn okazintajn en Estonio en 1939 kaj kampanjon kontraŭ “kosmopolitoj”, lanĉitan en 1949 en la tuta Sovetunio. Sed por kio serĉi la faktojn, se vi jam havas kredon?

Ĉio ĉi memorigis al mi scenon el la filmo Sinjorino malaperas (The Lady Vanishes) de Alfred Hitchcock. Tie psikologo multe babilaĉas pri eventualaj kialoj de “falsa rememoro” de la ĉefa heroino perdinta sian amikinon en trajno kaj post aŭdi, ke tiu tamen ekzistas kaj estis ŝtelita, li ne perdas sian aplombon eĉ por unu sekundo. “Via teorio fiaskis!” – atakas la junulino. “La teorio estis bona. La faktoj estas fuŝaj”, – trankvile respondas la “fakulo”.

FABELOJ VENKAS LA FAKTOJN

Ĉu vi konas Avon Froston? Tiu estas la rusa versio de Sankta Nikolao. Barbulo en ruĝaj vestoj, li venas en Novjaro al infanoj por gratuli ilin kaj disdoni donacojn. Foje ĉe tio ĉeestas la nigra sorĉistino Baba Jaga, kiu komplotas kontraŭ lin kaj la tutan mondon, sed Avo Frosto ĉiam venkas ŝin, batas per sia bastono kaj forpelas. Ĉiuj aplaŭdas. Kial mi rememoris tion?

Antaŭ nelonge mi komentis afiŝon de eŭropa esperantisto, dediĉitan al malliberigo de fama opoziciulo en Ruslando. Mi atentigis lin pri pluraj signoj indikantaj, ke efektive la aŭtoritatoj traktas lin milde kaj planas (plu) uzi iucele. Ĉio ĉi estas tute evidenta por iu ajn homo, pli-malpli scianta, kiel vere funkcias la politika, sekureca, juĝeja kaj malliberiga sistemoj en Ruslando. Ĉu responde aŭdiĝis argumentoj?

“Viaj komentoj estas interesaj kiel fenestreto al la mondo de konspir-teorioj, sed bedaŭrinde mi tute ne povas konsideri ilin serioze, ĉar vi komplete neglektas faktojn”, – reagis mia oponanto. Mi rimarkigis ankaŭ pri pluraj malkongruaĵoj en la populara en la okcidentaj amaskomunikiloj rakonto pri venenado kaj mirinda saviĝo de tiu politikisto kaj alvokis ne esti naiva, sed esplori la aferojn pli profunde, sed responde aperis nur: “Evidente neniu el ni konvinkos la alian pri ties naiveco, do ni restu ĉe niaj respektivaj komprenoj pri la mondo”. La diskuto finiĝis.

Mi sentis min kvazaŭ homo, kiu klarigis al infano, ke efektive Avo Frosto kaj la sorĉistino, kontraŭ kiun li batalas, estas nuraj aktoroj, kiuj laboras en la sama firmao kaj ofte estas bonaj amikoj. Tamen responde aŭdiĝis obstina neado: “Tio estas nuraj konspir-teorioj! Mi mem vidis kiel ili batalis”. Se la homo inteligenta, perfekte parolanta la rusan kaj dum jardekoj verkinta pri Ruslando preferas kredi al belaj fabeloj pri batalo inter la Bono kaj Malbono, do kio okazas en la kapoj de ordinaraj homoj?

RIMEDO, SED NE SAVILO

La historio jam pruvis, ke Zamenhof estis naiva kaj eraris plurkampe. Esperanto ne povas interpacigi la homojn – post 130 jaroj esperantistoj malsukcesis fari tion eĉ ene de sia eta komunumo. Nun ni vidas ke ankaŭ espero pri interkompreniĝo fiaskis.

Evidente ne sufiĉas kompreni la vortojn de aliulo, necesas kompreni ankaŭ la sencon de lia parolo, esti kapabla ekrigardi la aferon per liaj okuloj, liberiĝi je fabeloj trudataj de la amaskomunikiloj kaj kliŝoj proponataj de la medio. La rolo de Esperanto tiukampe estas ne pli grava ol tiu de iu ajn lingvo. Usonanoj, buĉintaj unu la alian dum kvar jaroj de la enlanda milito, parolis la saman lingvon. Germanoj kaj jidlingvaj judoj bone komprenis unu la alian, kio ne malhelpis al la unuaj masakri la duajn kiel fiinsektojn ekstermendajn. Ni simple plian fojon konvinkiĝis ke Esperanto estas normala lingvo, kapabla faciligi la konversacion, sed ne garantianta interkompreniĝon de ties partoprenantoj.

“Ĝis homo ne akiris kapablon pensi originale, tio estas memstare, ne havas sencon postuli, ke neniu malhelpu esprimon de liaj pensoj”, – skribis Erich Fromm en 1941. Evidente tio validas ankaŭ al la Lingvo Internacia, kiu faciligas la paroladon, sed apenaŭ influas la pensadon.

Stanislav Belov

Ĉi tiu teksto aperis en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/05/belov-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi