La unua ĉi-jara Unesko-Kuriero pri la oceano

Unesko-Kuriero“Malpli ol 22% de la oceano estas ĝis nun esplorita. Tio estas malmulta, sed sufiĉa por scii, ke ĝi estas minacata de pli-varmiĝo, pli-acidiĝo, kaj poluado. La blankiĝo de koraloj estas unu ekzemplo inter aliaj, de la malbonfartiĝo de la maraj ekosistemoj. La konsekvencoj ne estas nur mediaj. Preskaŭ tri miliardoj da homoj rekte dependas de la mara kaj apudborda biodiverseco por vivteni sin. Antaŭ 2050 la ĉemaraj zonoj, en kiuj loĝas 300 milionoj da homoj, eble estos minacataj de la plialtiĝo de la oceano, ligita kun la klimata ŝanĝiĝo”, – skribas Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero, en sia ĉefartikolo de la unua ĉi-jara eldono (januaro-marto) de ĉi tiu gazeto. Ĉi-foje ĝi estas dediĉita al la temo “Oceano: Estas tempo por turni la tajdon”.

Unesko-Kuriero aperas en ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (50-paĝa) de la unua eldono por 2021 estas senpage elŝutebla (pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000375277_epo

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/04/unesko-21

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi