Nova studgrupo pri interlingvistiko startos en septembro

UAMLa Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Věra Barandovská-Frank, Tomasz Chmielik, Nicolau Dols, István Ertl, Ida Stria, Michael Farris, Sabine Fiedler, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Aleksander Melnikov kaj Humphrey Tonkin.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI – la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj poste kun Edukado.net.

La semestroj startos per kvartagaj intensaj sesioj kun kvar studobjektoj (al ili aldoniĝos poste la ekzamenoj). Dum la semestro okazos ankoraŭ po du semajnfinaj sesioj. Laŭ la planoj nur la septembraj sesioj estos surloke, la aliaj sesioj estos virtualaj. La unua sesio en septembro 2021 dependos de la virusa situacio. La dua semestro komenciĝos en februaro. La gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la prelegantoj (kontrolado de ekzercoj, eseoj kaj pliaj kurso-taskoj) kaj parte per reta platformo. Post pretigo de finlaboraĵo kaj fina ekzameno ili ricevos atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj kiu valoras 120 ECTS.

Partoprenontoj el la tuta mondo povas aliĝi ĝis la 1a de aŭgusto 2021 por la studjaro 2021/2022. La unua sesio okazos la 21-25an de septembro 2021. La sekvaj semajnfinaj sesioj fine de oktobro kaj komence de decembro.

Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto (min. B2). Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston komence de la unua sesio.
Kotizo por unu semestro: 1800 PLN (ĉ. 400 EUR por ĉiuj), en motivita kazo eblos peti redukton. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj danke al ESF (Esperantic Studies Foundation).
Pluaj informoj kaj aliĝilo: interlin@amu.edu.pl

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi