Malferma alvoko: Teamanoj por organizi retan IJK-n

ijk

Pro la nuligo de la ĉi-jara fizika Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK), ni nun volas okazigi duan retan IJK-n. Sed ĝi ne realiĝos magie. Ni bezonas teamon, ni bezonas VIN! Ne gravas ĉu vi estas spertulo aŭ ĉu vi komencos lerni el tiu ĉi oportuno. Helpo estas bezonata kaj estas diversaj tipoj de taskoj por la homoj kiuj povas multe aŭ ne tiom multe dediĉi sin al la organizado de la evento. Se vi interesiĝas, skribu al karlos.peskera.alonso@tejo.org por informi la estraranon pri kongresoj aŭ trovu Karlos’ en Telegramo ĉe @Fydus.

Hastu, ĉar la junaj Esperantistoj atendas vin por okazigi la plej mojosan eventon de la jaro!

Fonto: https://www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi