Eblas aplaŭdi dumane

Johansson, Sten. Sesdek ok: Originala romano. – Novjorko: Mondial, 2020. – 185 p.
Johansson, Sten. Ne eblas aplaŭdi unumane: Originala romano. – Novjorko: Mondial, 2019. – 161 p.

Jam tro longe mi ne tro atentis la literaturon en Esperanto. Iel mi havis nek tempon nek pacon por sidi kviete “en angulo kun libro” kiel iam Thomas à Kempis. Nun tamen iu pandemio kaj aliaj cirkonstancoj donis al mi pli ol sufiĉe da tempo por denove ekĝui nian beletron, ja du romanoj de Sten Johansson aperis en mia poŝtkesto, unu historia kaj unu samtempa. Do bela okazo por gustumi la literaturon en Esperanto.

Sten Johansson, ricevinto de Premio Grabowski, apenaŭ bezonas apartan laŭdon. Certe ĉiu parolanto de Esperanto, kiu kapablas legi, iam dum sia lingva kariero plezure legis almenaŭ fragmentojn de liaj verkoj, ĉu facillingvaj, ĉu normallingvaj.

Sesdek ok

Libro, kiu priskribas eventojn de la 1968-a jaro estas por multaj legantoj jam historia romano. Por ili kaj ankaŭ por tiuj, kiuj havas memoron de tiu tempo, Sten rekreas la etoson de tiuj jaroj. Li rakontas el perspektivo de okcidentulo. Björn. La mi-rakontanto de Sesdek ok havas intereson pri lingvoj kaj kulturoj. Dum kongreso de SAT en la sudsveda urbo Malmö il amikiĝas kun Dani, ĉarma, senzorga, sed ankaŭ iomete naiva franca knabino. Kiam Björn ricevas la okazon daŭrigi siajn studojn en Parizo, li denove konatiĝas kun Dani. Dume lia sveda amikino plu studas en alia sveda urbo, kie ŝi politike radikaliĝas en maŭista politika sekto kaj klopodas komplete distanciĝu de la socio.

La plej granda parto de la romano temas pri la travivaĵoj de Björn en Parizo, lia sperto pri la urbo kaj pri la homoj tie. La instrumetodoj de la profesoroj apenaŭ tuŝas la bezonojn de tiamaj studentoj – la intelektuloj postulas drastajn ŝanĝojn en la socio. Nur foje Björn vizitas Esperanto-klubon, kies gvidanto ŝajne estas iom fremda en la mondo. La plej proksiman kontakton al francoj li havas per la renovigita amikeco kun Dani. La plej grava evento estas la ribelo de la studentoj en Parizo, la majo de 1968, kaj la longa striko poste. Ni konatiĝas kun malsamaj politikaj orientiĝoj. Sed ĉiam Björn restas observanto, ne tro malsimpatia, sed neniam aktiva. La plej granda parto de la libro tamen estas priskribo de ĉiutaga vivo.

Sten Johansson kapablas kun malmulte da vortoj krei simpatiajn personojn, aŭ pli bone: la personoj kreas sin mem per siaj vortoj. Plej ofte ilia vivo estas malplena je eventoj, sed Sten fidas, ke liaj personoj estas sufiĉe fortaj, ke ili havas ion interesan por diri al ni. Samtempe li aldonas sufiĉe da spico por daŭre teni la atenton de la leganto. (Ĉu ni iam malkovros la sekreton de Dani?) Björn skribas sian rakonton kiel leteron al sia sveda amikino. Jen kiel li finas:

Mi klopodos skribi ĉion, kion mi memoras, se ne pro alia kialo, do almenaŭ por povi mem ĉion tralegi kaj rekonsideri.
Eble verkante tiun historion aŭ poste legante ĝin, mi komprenos ion plian pri tio, kiel mi agis, kion mi travivis, kaj kion rakontis vi.
Mi kredas ke mi bezonas verki ĉi tiun rakonton.
Se vi volos legi ĝin, do tre bone. Se ne, mi povos nenion plian fari.
Aliajn homojn ĝi certe ne interesos.

Jen li tamen eraras. Almenaŭ mi sekvis lian historion kun granda intereso. Sendube vi ankaŭ.

Sten JohanssonNe eblas aplaŭdi unumane

En ĉi tiu verko Sten Johansson donas parolon al “enmigranto de la dua generacio”, do al iu, kies gepatroj naskiĝis en alia lando, sed kiu mem kreskis en la dua lando. Mehdi estas irandevena studento. Li aspektas “fremde” por multaj svedoj, sed li mem sentas sin svedo.

Laŭ la plej nova ideo de iuj maldekstremaj universitatanaj loĝantoj de ebenturoj, estas grava peko de kultura alpropriiĝo, se iu parolas kun alia voĉo ol sia propra. Laŭ ili Sten nur havus la rajton paroli propravoĉe, do kiel blanka, maljuna, aliseksema viro. Tiu teorio estas kompleta idiotaĵo. Kompreneble kompetenta verkisto rajtas doni sian voĉon al kiu ajn, kaj Sten faras tion konvinke. Mehdi, do la protagonisto de tiu romano, priskribas siajn spertojn en la sveda socio, kiel skaniano kun sia tipa akĉento en la sveda ĉefurbo. Per liaj okuloj alilanda leganto kvazaŭ ricevas enkondukon al variaj aspektoj de la sveda socio. Okazas tio, ke oftas en romanoj: Mehdi enamiĝas en Frida. Ŝi estas knabino de la nordo de Svedio. Tiu “nordlando” estas por svedoj “de la sudo” iu fora pejzaĝo. Frida kaj Mehdi translokiĝas norden, kaj tie Mehdi esploras novan kulturan terenon, ekzemple, la fifamajn svedajn haringojn:

“Kio do?” diris Anita surprizite. “Ĉu vi kunportis propran lakton? Tio ja ne necesus. Ni havas lakton, kompreneble, se iu preferas tion.”
“Estas acidlakto, ŝajne”, konstatis Niklas, flarante super la kruĉo.
Mi ne komprenis, kiel li povis identigi alian odoron ol tiun de la fermentintaj haringoj, kiu peze ŝvebis super ni ĉiuj.
“Estas dugh”, mi klarigis. “Bonvolu preni, se vi ŝatus gustumi. Kirlita jogurto kaj glacia akvo kun iom da salo kaj pistitaj folioj de mento.”
Ĉiuj resaltis dorsen kvazaŭ de veneno, krom Anita, kiu efektive verŝis al si iomete kaj gustumis ĝin.
“Freŝe”, ŝi poste diris. “Mi pensas ke mi gustumis ion similan antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi feriis en Turkio kun amikino.”
Sed nun ja temis pri la haringoj. Heidi montris al mi kiel filei haringojn kaj meti ilin sur pecon da hordea folio-pano kun tranĉaĵoj da terpomo kaj cepo.
“Depende de persona gusto eblas aldoni ankaŭ maturan fromaĝon aŭ ion alian”, ŝi aldonis. “Poste metu duan panfolion supre kaj ekmanĝu ĉion kiel sandviĉegon.”
Dume la viroj verŝis brandon kaj bieron kaj komencis tosti. Mi mordis pecon de la sandviĉo, maĉis kaj glutis. Iom sala, iom acida, sufiĉe fiŝa, sed ne malagrabla.
“Tute en ordo”, mi konstatis, prenis ankoraŭ maĉaĵon kaj poste trinkis mian jogurtakvon.

Sten priskribas ankaŭ en ĉi tiu romano ĉiutagajn okazintaĵojn. Per eksteraj eventoj ni sciiĝas, ke la jaroj pasas. Iam estas olimpiaj ludoj, kaj ni komprenas, ke jam pasis ses jaroj ekde la komenco de la romano (kiam Merkel instaliĝis kiel kancelierino). Post la naskiĝo de la unua bebo ili havas siajn proprajn memortagojn. Ilia vivo estas plena de etaj eventoj, jen kvereleto, jen urĝas iu riparo de la domo, kaj foje okazas miskomprenoj, kaj iam Mehdi faras iun stultan mispaŝon. Legi pri ilia vivo estis neniam enue.

Mi ĝue sekvis la ĉiutagan vivon de Mehdi kaj liaj familianoj, kaj la renkonton kun aŭtentikaj personoj. Estas plezura legaĵo en ĉiutaga Esperanto, taŭga por oftaj kaj maloftaj legantoj.

Wolfgang Kirschstein

Ĉi tiu recenzo aperis en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/04/recenzo-117

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi