Simpozio kunorganizita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN kaj la Universitato Princeton

Princeton

Ĉiujare la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN, gvidita de Humphrey Tonkin, organizas lingvan simpozion ĉe UN. Pasintjare la studgrupo intencis organizi la simpozion sub la temo “Lingvo kaj Migrado: Sperto kaj Memoro”, kunlabore kun la Universitato Princeton, sed pro la pandemio oni decidis prokrasti la simpozion ĝis 2021 kaj fari ĝin virtuala.

La simpozio komenciĝis ĉi-lundon, la 19an de aprilo, kaj ankoraŭ okazos tra kvin tagoj inter hodiaŭ kaj la 1a de majo, sabato. Aliĝo estas senpaga. Detalojn pri la programo kaj pri kiel aliĝi troveblas ĉe: migration.princeton.edu/symposium (en la angla). Lingvo de la simpozio estas la angla, sed la uzata platformo ebligas aktivigi subtekstojn (kio povas helpi interesatojn, kiuj ne plene regas la anglan lingvon). Inter la apogantoj de la evento troviĝas Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj Centro por Esploro kaj Dokumentado (CED) de UEA.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №945.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi