La unua Ondo en 2021

La Ondo de EsperantoAntaŭ du semajnoj aperis la printempa (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (№307), legebla laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Per tio komenciĝis la sezona ciklo por 2021: printempo, somero, aŭtuno kaj vintro. Sur 122 paĝoj de la unua ĉi-jara Ondo estas publikigitaj pli ol kvindek tekstoj kaj multaj bildoj kaj fotoj, inkluzive de la frontpaĝa printempa foto de la Moskva esperantisto, turisma organizanto kaj fotisto Aleksej Salomatov.

La martan Ondon inaŭguras ampleksa intervjuo, en kiu la demandojn de la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski respondas Renato Corsetti, kiu 80-jariĝis fine de marto.
En jaro senpandemia la rubriko “Eventoj” estus ĉirkaŭ tridekpaĝa kun ilustritaj raportoj pri pluraj jar-ŝanĝaj kaj Zamenhof-tagaj renkontiĝoj. Sed en la unua ĉi-jara “Ondo”, la primovada rubriko estas nur dekpaĝa, kaj tri paĝojn en ĝi plenigas nekrologoj.

“La historio jam pruvis, ke Zamenhof estis naiva kaj eraris plurkampe. Esperanto ne povas interpacigi la homojn – post 130 jaroj esperantistoj malsukcesis fari tion eĉ ene de sia eta komunumo. Nun ni vidas ke ankaŭ espero pri interkompreniĝo fiaskis”, – konkludas la Siberia ĵurnalisto Stanislav Belov fine de sia artikolo “Nia mondo disfalas”, aperinta en la diskutsekcio “Tribuno”. Belov prezentas konkretajn ekzemplojn de tio, ke Esperanto povas esti same senefika kiel la ceteraj lingvoj por objektiva komunikado kontraŭ la nevideblaj muroj, disigintaj la homojn.

Okaze de la 130a naskiĝdatreveno de Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (1891-1953) la printempa sekcio “Arkivo” estas publikigita letero de Ĥoĥlov, kiun li antaŭ preskaŭ cent jaroj skribis al Julio Baghy. La sekcio “Arkivo” enhavas ankaŭ la tradician liston de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov.

Post la transformiĝo de La Ondo je ĉiusezona almanako, ĝia plej ampleksa sekcio estas “Kulturo”. En marto ĝi estas rekorde granda, pli ol 70-paĝa, kaj varia. Ankaŭ en 2021 la kultursekcio gastigas la ciklon pri la rusaj romanoj de la 20a jarcento, kies sepa ero estas Doktoro Ĵivago de Boris Pasternak. Konatiĝu kun ĉi tiu romano, furore publikigita en 1957, per kelkaj ĉapitroj el la 11a kaj 13a partoj, tradukitaj de Aleksander Korĵenkov. En “Kulturo” estas ankaŭ originalaj noveloj de Paulo Sérgio Viana kaj Julian Modest, tradicia revuo de Korĵenkov pri la statistiko de nia libroeldonado dum 2020 kaj dum la tridek lastaj jaroj, dekunupaĝa eseo de Miguel Fernández omaĝe al Federico García Lorca kaj Fernando de Diego, kelkaj recenzoj, informoj pri novaj libroj kaj diskoj kaj aliaj kulturnovaĵoj.

Post unujara paŭzo al la Ondo revenas István Ertl kun sia populara rubriko “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”; krome en la revuofina sekcio “Mozaiko” Przemysław Wierzbowski prezentas la polan paskan babaon kaj Stanislav Belov proponas kelkajn ŝercojn, kiujn (la babaon kaj la ŝercojn) espereble ŝatos la legantoj.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2021 la redakcio pretigos kvar 100-120-paĝajn eldonojn de la almanako kaj samampleksan literaturan suplementon,.

La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj).

La Ondo de Esperanto estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero), ĉe nia UEA-konto kaj per PayPal. Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№308) aperos fine de junio.

Enhavtabelo de la marta Ondo (2021, №307)

1 Kovropaĝa foto (Aleksej Salomatov)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Intervjuo
6 Paweł Fischer-Kotowski. Renato Corsetti: La movado elvenos el ĉi tiu periodo pli rezistokapabla ol antaŭe (Intervjuo kun Renato Corsetti)
12 Eventoj
13 Sukcesa agado de UEA ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
14 Nova kunordiganto de la Afrika komisiono de UEA
15 Hibride en Lietzensee
16 AlKo. Membrostatistiko de UEA
17 Donacoj al la Ĝenerala Kaso de UEA en 2020 fluis abunde
18 Guilherme Fians, Orlando Raola. Alvoko por la 43a Esperantologia Konferenco
18 IJK 2022 okazos en Nederlando
19 Retoso 2021: De junuloj kaj por junuloj
19 Pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj
20 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Vilmos Benczik forpasis
21 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Viktor Kloĉkov ne plu vivas
21 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Irena Alijošiūtė forpasis
22 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Funebraj notoj
23 Tribuno
24 Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Virina Tago
24 Internacia Tago de Virinoj 2021
25 Manuela Blanco. La Oka de Marto postulas interkulturan edukadon
26 Stanislav Belov. Nia mondo disfalas
31 Survoje al dua senkongresa jaro
31 Pandemia kurso de la Monda San-Organizaĵo
32 Arkivo
33 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2021
35 Letero de N. Ĥoĥlov al J. Baghy
39 Aleksander Korĵenkov. Notoj de la editoro
40 Kulturo
40 Kulturo
41 Boris Pasternak. Doktoro Ĵivago: Fragmentoj (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
69 Paulo Sérgio Viana. La domenisto
73 Hector Hodler: Pacisma sinteno ĉe la fondinto de UEA
74 Julian Modest. La inundo
77 Aleksander Korĵenkov. Tri jardekoj da libroeldonado
81 Miguel Fernández. Omaĝe al Federico García Lorca kaj Fernando de Diego
92 Probal Daŝgupto. Metioj kaj krestomatioj (Recenzo: Baza literatura krestomatio)
101 Belartaj konkursoj de UEA: Novaj adreso kaj limdato
102 Wolfgang Kirschstein. Eblas aplaŭdi dumane (Recenzo: Sten Johasson. Sesdek ok; Ne eblas aplaŭdi unumane)
104 Literatura konkurso Grabowski por gejunuloj
105 Carlo Minnaja. Io devas okazi (Recenzo: Miĥail Korotkov. Io devas okazi)
106 Valentin Melnikov. Post multaj jaroj… (Recenzo: Stevan Živanović. La sonorilo de Bled)
108 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2020, №39 (Oktobro)
108 Ekis la 52a jarkolekto de Literatura Foiro
109 AlKo. Unesko-Kuriero: Kontraŭ ŝakrado de kulturaĵoj
110 Biblioteka Apogo Bachrich: alvoko 2021
110 Ricevitaj gazetoj
111 Flo Martorell. Nova muzikvideo de BaRok-Projekto
111 Bjalistoka Literatura Konkurso 2020
112 Verda stelo kaj roza triangulo: Specifa antologio
113 José Antonio del Barrio. Nova bitlibro okaze de la jubileo de Antonio Marco Botella
113 Ni vivas malgraŭ ĉio
114 La Jaro de Dante: Kunlaboro kun la “Casa di Dante”
114 AlKo. La Komunista Manifesto: Ne senpaga oferto
115 Mozaiko
116 Przemysław Wierzbowski. Pola paska babao
118 Stanislav Belov. Ridu kune ni!
119 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

120 Perantoj de La Ondo de Esperanto
121 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/04/ondo-79

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi