La 15an de aprilo 2021 en sia 79a vivojaro pro COVID-19 forpasis
Venelin Mitev (Венелин Иванов Митев, 1942-2021)
konata bulgara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto kaj tradukisto, kunlaboranto de Bulgara Informa Agentejo (BTA, 1967-84), redaktoro de la popularaj bulgaraj gazetoj Паралели (Paraleloj, 1984-93), Жълт вестник (La Flava Heroldo, 2000-05) kaj За жената (Por la Virino, 2005-12), aŭtoro kaj tradukinto de verkoj en la lingvoj bulgara, rusa, franca kaj Esperanto. Pro sia ĵurnalista laboro en 1979 li ricevis la ŝtatan ordenon “Kirilo kaj Mitodio” (1a grado).
Mitev lernis Esperanton en 1958, verkis centojn da artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj en Esperanto, estis vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio (1990-96), redaktoro de la bulgarlingvaj gazetoj pri Esperanto Mondo (1990) kaj Panorama Esperanto (1993-95), kaj de Bulgara Esperantisto (1999-2002); aŭtoro de la libroj Tradukarto (1991), Somero Cigana (1993), Vaganto inter la steloj (2016); kuntradukinto de De bordo al bordo (1988) de Elisaveta Bagjana kaj de la antologio de la bulgara ampoezio Mi ĉiam tia rememoru vin (1992). Inter liaj bulgarlingvaj libroj estas lia poemaro Взривени сънища (Eksplodigitaj sonĝoj, 2002) kun bulgaraj tradukoj de poemoj de William Auld, Marjorie Boulton, Kalman Kalocsay, Tibor Sekelj, Giorgio Silfer, Eli Urbanová kaj Edwin de Kock.
Ni funebras kaj kondolencas al la parencoj, amikoj kaj samideanoj de la forpasinto.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/04/nekrologo-61