Tri jardekoj da libroproduktado

Enkonduko. Ne legu ĝin, se vi delonge abonas La Ondon

Ekde sia renaskiĝo en 1991 La Ondo de Esperanto ĉiujare publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik en la revuo Hungara Vivo. Por tiuj, kiuj unuafoje abonas La Ondon, ni ripetu kelkajn enkondukajn frazojn, kiujn prefere ne legu niaj konstantaj abonantoj. La bazo de nia statistiko estas la rubriko “Laste aperis” en la revuo Esperanto, en kiu estas registrataj ĉiuj surpapere aperintaj libroj, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro. La jartabelojn akompanas resumaj tabeloj por la 30-jara periodo de nia statistikado (1991-2020).

Tia statistiko ja estas kritikebla kaj kritikinda.

Unue, en “Laste Aperis” estas registrataj pluraj libroj, eldonitaj antaŭ kelkaj jaroj sed ekvenditaj de UEA en la koncerna jaro, ekzemple, ĉar la eldoninto ne tuj post la eldono sendis specimenon al Roterdamo. Tio povas doni misan bildon pri la revuata jaro, sed la resuma statistiko glatigas la fluktuadon kaj fidinde vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.

Due, la libroservo de UEA vendas ne ĉiujn novajn Esperanto-librojn, kaj en “Laste Aperis” kutime mankas, ekzemple, lerniloj eldonitaj por landaj bezonoj (ekzemple, lernolibroj por ĉinoj) kaj etkvante eldonitaj broŝuroj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonacas en siaj kluboj kaj renkontiĝoj. Same mankas en “Laste Aperis” kongreslibroj, programbroŝuroj kaj jarlibroj, kiuj abunde aperas ne por vendado en libroservoj, sed por disdono al la respektivaj kongresanoj kaj asocianoj.

Trie, ekster la statistiko restas la bitlibroj, kiujn la aŭtoroj (kutime, senpage) ofertas en la virtuala mondo sen zorgi pri papera eldono por ne pagi la eldonkostojn. Tio reduktas la rikolton de libroj paperaj.

Sed dume mankas pli granda statistika bazo ol la kritikebla “Laste Aperis”.

La plej malgrasa jaro. Ĉu nur pro la pandemio?

Jaro Libroj Paĝoj
1991 222 26.091
1992 205 25.789
1993 136 18.511
1994 188 22.078
1995 200 23.345
1996 232 28.637
1997 273 27.727
1998 208 28.769
1999 208 24.460
2000 235 25.869
2001 222 31.520
2002 174 26.451
2003 224 28.424
2004 183 27.295
2005 159 23.780
2006 204 30.078
2007 184 31.183
2008 158 25.381
2009 158 24.272
2010 204 28.232
2011 172 19.775
2012 153 23.144
2013 178 25.344
2014 107 14.024
2015 172 25.629
2016 189 32.323
2017 139 23.353
2018 127 19.483
2019 150 28.194
2020 78 16.906

Dum la lasta jardeko de la 20a jarcento averaĝe aperis 210 libroj jare, dum la unua jardeko de la 21a jarcento la averaĝo estis 191 libroj, kaj en la jardeko 2011-20 – nur 146 libroj jare.

Laŭ “Laste Aperis” en 2020 surmerkatiĝis nur 78 libroj kun 16.906 paĝoj, la plej malgranda volumokvanto dum la 30-jara periodo. Nature, la eldonado falis dum la pandemio, kiu komplikis la internacian komercon, sed ŝajnas, ke la butiko de UEA iĝis malpli aktiva ankaŭ pro la redukto de la labortempo de la baldaŭ pensiiĝonta libroservisto. Oni flustras, ke la libroservo baldaŭ forlasos Roterdamon.

La ĝenra distribuo montras, ke nun aperas proporcie malpli multaj lerniloj ol fine de la 20a jarcento, kaj ke danke al MAS ni disponas pri multaj politikaĵoj.

Tabelo

La Lutermana epoko daŭras

En 11 el la 13 lastaj jaroj la plej aktiva Esperanto-eldonejo estis MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kiu eldonas plejparte politikajn kaj sociajn verkojn de maldekstraj aŭtoroj, foje ankaŭ beletron. Post la faleto en 2019, MAS denove estas plej supre kun granda distanco de la sekva eldonejo.

2020. Libroj
MAS (Francio) 25
Ars Libri (Pollando) 7
Mondial (Usono) 7
FEL (Belgio) 5
BES (Pollando) 5
Libro-Mondo (Pollando) 5
Horizonto (Japanio) 4
Libera (Belgio) 4
KAVA-PECH (Ĉeĥio) 3
E. Macko (Hungario) 3

2020. Paĝoj
MAS 5305
FEL 1874
Ars Libri 1673
5 E. Macko 1447
Mondial 1384
SAT (Francio) 1334
BES 1062
Libro-Mondo 1062
Esprima.com.br (Brazilo) 962
Libera 554

Okaze de komuna eldono, estas konsiderataj ĉiuj kuneldonintaj eldonejoj/landoj; ĉi-jare pro tiaj eldonaĵoj en la listo estas tri eldonejoj el Pollando. Unuafoje en nia statistiko aperis Eugen Macko, kiu eldonis tri volumojn de la historio de Hungario de István Nemere, kiun tiu verkis hungare.
Antaŭ tri jaroj MAS rompis la unualokecon de UEA en la resuma librolisto kaj de FEL en la resuma paĝolisto. Ne estas verŝajne, ke laŭ la titolkvanto MAS estos superita en la proksimaj jaroj. UEA, Fonto kaj Sezonoj neniom eldonis en 2020.

1991-2020. Libroj
MAS 217
UEA (Nederlando) 167
Libro-Mondo 162
Mondial 141
Fonto (Brazilo) 140
FEL 139
Impeto (Ruslando) 124
Edition Iltis (Germanio) 116
KAVA-PECH 112
Sezonoj (Ruslando) 88

1991-2020. Paĝoj
MAS 32.181
Mondial 29.585
FEL 26.416
Fonto 23.468
Libro-Mondo 22.803
UEA 20.932
KAVA-PECH 19.440
Impeto 18.978
Sezonoj 14.586
AEP (Svislando) 12.789

Francio eldonas plej multe

La 12an fojon dum la lastaj 13 jaroj plej multajn librojn en/pri Esperanto oni eldonas en Francio.

2020. Libroj
Francio 28
Belgio 9
Pollando 8
Usono 7
Japanio 5
Hungario 4
Ĉeĥio 3
Brazilo 2
Bulgario 2
Kroatio, Litovio 2

2020. Paĝoj
Francio 6669
Belgio 2428
Pollando 1848
Hungario 1680
Usono 1384
Brazilo 962
Japanio 463
Ĉeĥio 383
Kroatio 332
Litovio 289

Francio nature plu avangardas en la resuma listo por 30 jaroj. En Germanio, kiu ĝis 2009 estis la unua, pasintjare la unuan fojon “laste aperis” neniu libro, sed ĝi ankoraŭ restas la dua.

1991-2020. Libroj
Francio 732
Germanio 463
Pollando 380
Nederlando 337
Brazilo 328
Ruslando 309
Japanio 308
Usono 292
Italio 207
Belgio 188

1991-2020. Paĝoj
Francio 84.439
Germanio 54.219
Brazilo 53.930
Japanio 52.137
Pollando 45.976
Ruslando 45.534
Usono 42.178
Nederlando 39.023
Belgio 32.426
Italio 31.015

Fontolingvoj

42 el la 78 libroj estas tradukoj – malofta okazo, kiam tradukoj super la originalojn. Danke al Lutermano, kiu ofte tradukas el la germana versio origine alilingvajn verkojn, el la germana lingvo estis faritaj plej multaj tradukoj – 11. Sekvas la angla kaj hungara kun kvar volumoj tradukitaj el ĉi tiuj lingvoj.

Germana 264
Franca 218
Angla 168
Rusa 112
Pola 86
Portugala 75
Japana 71
Hispana 69
Ĉina 66
Itala 63

Dum 1991-2020 aperis 175 libroj tradukitaj el Esperanto. Sed ne temas pri niaj literaturaj trezoroj, plej tradukatas la rektmetoda lernolibro de Stano Marček.

Kiuj verkis kaj tradukis?

Vilhelmo Lutermano post la pasitnjara paŭzo denove estas la plej aktiva inter la aŭtoroj kaj tradukistoj eldonataj en Esperanto – dek liaj tradukoj aperis. Inter ili estas kvin de la revoluciulo Leo Trocko (Lev Trockij), kiu do estas la plej populara aŭtoro en nia pasintjara libromerkato. Sekvas la bulgara prozisto Julian Modest kun kvar volumoj. Lin sekvas la originalaj aŭtoroj Trevor Steele kaj Hori Jasuo kaj la tradukitaj aŭtoroj Karlo Markso kaj István Nemere.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/04/korzhenkov-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi