Nova okazigo de Esperanto-kurso por hispanparolantoj

kursoEn 2020, kunlabore kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kaj TEJO, UEA inaŭguris retan Esperanto-kurson por hispanparolantoj. Al ĝi aliĝis 672 homoj el 26 landoj kaj 51 volontulaj instruistoj. La kurso estis plene senpaga por ĉiuj. Laŭ la uzita metodo lernantoj dividiĝis en etaj grupoj, kiuj interŝanĝis dum entute pli ol 320 sesioj. Fine de la kurso okazis ekzameno, kiu certigis ĉu partoprenintoj bone lernis kaj sukcesis atingi bazan nivelon de la lingvo post nur du monatoj. Kvankam la agado okazis kadre de la Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ homoj el Hispanio partoprenis. Kaj kvankam la agado okazis pere de la hispana, ankaŭ okazis reklamoj en la gvarania kaj partoprenis instruistoj el nehispanparolantaj landoj, kiel Brazilo kaj Usono.

La 30an de aŭgusto 2020 dum la Tago de Ameriko (youtu.be/IAeaTnP1tFM kelkaj el la lernintoj sukcesis prelegi tute flue, i.a. la junulino Diana Alondra pri la arto de la meksika pentristo Luis Vargas Santa Cruz (youtu.be/uRdrejSI3gw kaj instruistoj parolis pri sia sperto instrui al internacia lernantaro. Oni povas legi pli pri la kreado de la kurso ĉe la artikolo “Edukado: Neatendita latenta sukceso” de la septembra numero de la revuo Esperanto aŭ per la videa prezento de la kurso.

Danke al tiu granda sukceso UEA havis multajn novajn individuajn membrojn (ĉefe TEJO-aĝajn) el hispanparolantaj landoj, kiuj revigligis landajn asociojn kaj integriĝis en la nuna internacia Esperanto-komunumo, cetere partopreninte la Virtualan Kongreson de Esperanto. Nun en 2021 denove UEA kaj KEL, partnere kun TEJO kaj Hispana Esperanto-Asocio (HEF), okazigos la kurson. Publika alvoko al aliĝoj komenciĝis la 26an de marto. Komence oni planis akcepti aliĝojn ĝis la 28a de aprilo, fondo-tago de UEA, kiam la Asocio 113-jariĝas, sed la organizteamo decidis longigi la limdaton ĝis la 2a de majo. Aliĝi eblas per esperanto.co/cursos/c21 kaj UEA invitas ĉiujn diskonigi al hispanparolantoj. La kurso okazos laŭ du malsamaj horaroj, kiuj taŭgas laŭ la diversaj horaroj de hispanparolantaj landoj. Ankaŭ la ĉi-jara kurso dividos la lernantojn en etajn grupojn kontrolatajn de bone trejnitaj kaj kapablaj instruistoj. La kurso komenciĝos la 19an de majo kaj finiĝos la 10an de julio. Pri nombroj la organizantoj kalkulos je minimume 10 instruistoj kaj ĝis la 28a de aprilo 429 homoj aliĝis al la kurso.

Ĉi-jare UEA deziras simbole kompensi instruistojn kaj kurso-helpantojn pro tiu grava laborado, pagante simbolan valoron de po 5 eŭroj por instruhoro. Laŭ la celoj tio devos rezulti je investo de 2 400 eŭroj entute. Pro komuna klopodo de UEA, HEF kaj TEJO jam 1 300 eŭroj estis akiritaj. Se vi volas helpi, via amika donaco bonvenas al la Fondaĵo Ameriko de UEA (uea.org/alighoj/donacoj/ameriko). Pagmanieroj troviĝas ĉe uea.org/alighoj/pagmanieroj. Se eble, bonvolu informi al financoj@co.uea.org pri via donaco, indikante “E-kurso”.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №948.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi