Flanka evento de UEA kaj TEJO dum la 10a EKOSOK-Junulara Forumo

ECOSOKUEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas “Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj” kaj okazos rete la 6an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo, kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.

La evento temos pri lingvaj rajtoj: la fundamenta rajto, ke ĉiu individuo elektu sia(j)n lingvo(j)n por privata kaj publika komunikado. Esploroj indikas, ke efektive unu jaro da KOVIM-19-a pandemio ebligis al internaciaj instancoj kaj organizoj konstati kaj raporti pri misrespektoj kaj atencoj al fundamentaj homaj rajtoj – kaj lingvaj rajtoj ne estas esceptoj. La rapida interretigo de plejparto da profesiaj, edukadaj, personaj kaj sociaj agadoj malpozitive efikis sur tiaj rajtoj. Dum la KOVIM-19-a krizo, esploristoj substrekis, ke respondeculoj pri publiksano klopodu por diskonigi informojn diverslingve precipe por indiĝenaj komunumoj en la tuta mondo. Tiele, lingvaj minoritatoj estas malinkluzivitaj rilate al informoj altkvalitaj kaj ĝustatempaj. La celoj de la evento estas:

  • Konsciigi pri la graveco de lingvaj rajtoj, precipe kiel ili estis tuŝitaj de la KOVIM-19-a pandemio;
  • Substreki la rilatojn inter lingvaj rajtoj kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE), precipe la CDE-oj 3, 4, 10, 16 kaj 17;
  • Konsciigi pri lingva diskriminacio: kiel parolantoj de minoritataj lingvoj estas malinkluzivitaj kaj kiel decidfarantoj povas senintence tion kaŭzi;
  • Ebligi al junuloj diversfonan interŝanĝon de opinioj kaj spertoj;
  • Interrilatigi lingvajn minoritatojn kaj uzi la flankan eventon kiel interkonatiĝan okazon.

Programo (laŭ UTC):

  • 16:00-16:05 Bonvenigo kaj enkonduko: La kungastigantoj bonvenigas la partoprenantojn kaj klarigas la organizadon de la sesio.
  • 16:05-16:20 Enkonduka prelego pri lingva diskriminacio: Fakulo (Michele Gazzola) enkondukas la temon de lingva diskriminacio, kiel lingvaj rajtoj rilatas al la CDE kaj la nuntempa pandemia situacio, kun fokusiĝo pri junularaj spertoj. Lingvo de tiu prezento estos la angla por ebligi partoprenon de neesperantista publiko, sed demandoj povos okazi en Esperanto al la fakulo.
  • 16:20-16:50 Diskutado en subĉambroj: La partoprenantoj estas dividitaj en diversajn subĉambrojn por faciligi diskutadon pri la temo. Ĉiu subĉambro havas apartan lingvon pro ebligi al la partoprenantoj esprimi sin laŭeble en sia plej komforta lingvo. La diskutojn gvidos moderigantoj en diversaj lingvoj, laŭ la ĉambro.
  • 16:50-17:30 Tutgrupa diskutado: Ĉiu grupo prezentas la rezulton de sia propra diskuto. Sekvas konkluda diskuto.

Necesas registriĝi ĉe: us02web.zoom.us/meeting/register/tZEkdOuhpzIsGdS6HvKpmTkR3XVND3qzFAb0.

La evento okazos per Zoom, ĉar ĝi ebligas disdividon de partoprenantoj en subĉambrojn kaj tradukadon. Aldone oni konsideras uzi aliajn interagilojn kiel enketilojn, Mentimeter ktp. Post registriĝo oni ricevos konfirman retpoŝton kun partoprenaj informoj.

Se oni volas helpi dum la evento kiel “moderiganto” por la diskutaj sub-ĉambroj, gvidonte la diskutojn en unu el la diversaj lingvoj, bonvolu skribi al Spyros Papadatos, oficisto de UEA kaj TEJO pri Eksteraj Rilatoj, per eksterla retadreso spyros@tejo.org. Kunsido inter la organizteamo kaj moderigantoj devos okazi la 5an aŭ la 6an de aprilo matene (antaŭ la evento).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №942.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi