UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos la Virtuala Kongreso

UK-106Konsiderante la plej lastatempajn evoluojn kaj prognozojn, la Estraro de UEA decidis kun bedaŭro nuligi la ĉeestan 106an Universalan Kongreson (UK) en Belfasto. Anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) dum la tagoj antaŭviditaj por la UK, nome de la 17a ĝis la 24a de julio, kaj sub la sama temo: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”.

La decidon motivigis la daŭraj problemoj pri la pandemio, kies evoluo estas pli negativa ol atendite. Aldoniĝas la necertecoj pri la tiamaj vojaĝkondiĉoj kaj pri la postulotaj pagendaj testoj aŭ kvaranteno kaj la nesufiĉa progreso de la vakcinado en Eŭropo kaj internacie. Sed ankaŭ kondukis al tio, ke la nord-irlandaj instancoj, pro la pandemio, bezonis okupi la planitan kongresejon. Dum nedifinita periodo la kongresejo estos uzata por vakcini homojn en Belfasto, sen la eblo uzi ĝin por aliaj celoj. La tuta situacio riskas malebligi la partoprenon en la UK por homoj el multaj landoj. Cetere oni deziras protekti la sanon de la partoprenantoj kaj ne endanĝerigi niajn gastigantojn. Tiuj motivoj postulis la nuligon.

Kiel indikite, ĉiuj aliĝkotizoj por Belfasto estos repagitaj minus 15 EUR pro administraj kostoj; alternative aliĝintoj povos plene konservi sian aliĝkotizon por unu el la du venontaj UK-oj. Ĉiuj kongresaj mendoj (kiel hoteloj kaj ekskursoj) faritaj pere de UEA aŭtomate nuliĝos; la pagitaj sumoj restos en la UEA-konto de la koncernaj kongresanoj je ilia dispono. Ĉiu aliĝinto estos rekte informita de la Kongresa Fako de UEA. Pro tio, ke la nuligo povus forte negative influi la financojn de la Asocio, aliĝintoj ankaŭ povas konsideri rezigni pri siaj aliĝkotizoj kiel donaco al UEA, informante al la Kongresa Fako.

Kvankam oni devis alveni al tiu decido, la Estraro de UEA esperas, ke la 2a VK iugrade kompensos la nuligon de la 106a UK. La Estraro agnoskas la laboron de la Loka Kongresa Komitato, nome Tim Owen (prezidanto), Lorna Flanagan (sekretario), Michele Gazzola (rektoro de Internacia Kongresa Universitato), Gordon Flanagan, Frank Dobbs, James McMurray kaj Movado Junulara Skota (junulara programo). Kiel en 2020 la Virtuala Kongreso klopodos honori la laboron de la ĉi-jara LKK per multaj programeroj rilataj al la 106a UK. La formularo por aliĝi al la VK baldaŭ disponeblos; aliĝo estos senpaga por individuaj membroj de UEA, kiuj frue aliĝos. Ĉiuj bonvenas aliĝi al UEA per la reta aliĝilo: uea.org/alighoj/alighilo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №947.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi