Pola paska babao

Babao

Proksimiĝas Pasko, kaj kun ĝi diversaj manĝaĵoj, kiuj tradicie okupas la printempajn tablojn en Pollando. De la infanaĝo, antaŭ ĉiuj du aromoj akompanas mian penson pri tiu festo: temas pri tiuj de kreno kaj kruda gista pasto.

Post salaĵoj, super kiuj regas la odoro de kreno – ovoj, kolbasoj, żurek (supo el fermentinta faruno), gelatenaĵoj kaj pasteĉoj, venas la tempo por frandaĵoj dolĉaj. Du el ili meritas precipan atenton.

La unua estas mazurko (pole mazurek; la saman nomon havas danco kaj muzikaĵo el Mazovio): buteran krustan pastaĵon oni ŝmiras per lakta aŭ alia kremaĵo aŭ konfitita fruktaĵo kaj dekoras per kanditaj fruktoj kaj nuksoj, kreante el ili verajn pentraĵojn, kiuj plej kutime prezentas florajn motivojn aŭ amentojn de saliko.

La dua estas la reĝino de la tablo, granda gist-pasta babao (pole babababka), ofte bakata en muldilo kun mufo – la kukon oni ofte uzas kiel siaspecan florvazon, metante amentajn branĉojn en la kavon. Mi ŝatus kunhavigi kun vi recepton de ĉi tiu kuko, kiun de pluraj jaroj mi uzas – ĝi estas facila kaj mi garantias, ke via bakaĵo dum pluraj tagoj restos freŝa, plenigante la ĉambron per kontentiga odoro.

Ingrediencoj

(por 2 mezgrandaj babaoj kun la diametro de ĉ. 24 cm, eventuale 1 grandega babao)
• 60 g da freŝa aŭ 20 g da seka gisto
• 700 g da tritika faruno (plej fajna)
• 200 g da sukero
• 100 g da fandita butero
• 500 ml da lakto
• 6 ovoflavoj
• kulereto da salo
• manpleno da sekvinberoj (prefere antaŭe trempu ilin en varmega akvo) kaj/aŭ kandita ŝelo de oranĝo, citrono k.a.
• raspita ŝelo de du-tri citronoj
• eventuale glazuro el 250 g da pulvorigita sukero miksita kun 3 kuleroj da akvo aŭ citronsuko

Recepto

1. Varmigu lakton (ĝi ne estu tro varmega por ne mortigi giston), aldonu duonon de sukero kaj giston. Miksu kaj flankenlasu por 10–20 minutoj, por ke gisto komencu fermenti.

2. En grandan bovlon metu farunon (rekomendindas ĝin unue kribri), ovoflavojn, la ceteron de sukero, raspitan citron-ŝelon, salon kaj la gistan-laktan fermentaĵon. Komencu knedi la paston.

3. Aldonu varman, likvan buteron (denove – atentu pri ĝia temperaturo). Daŭrigu la knedadon dum almenaŭ 20 minutoj, por ke ĉiuj ingrediencoj kuniĝu kaj la pasto estu aerita. Ĝi pretas, kiam la pasto komencas degluiĝi de la manoj kaj estas elasta.

4. Aldonu sekvinberojn, miksu ilin bone kun la pasto. Kovru la bovlon, lasu en varma loko por unu horo.

5. Prenu du mezgrandajn (prefere; diametro de ĉ. 24 cm) babao-muldilojn aŭ unu grandan (ĉ. 30 cm). Ŝmiru ene per butero aŭ oleo. Enmetu paston – gravas, ke ĝi plenigu ne pli ol 2/3 de la muldilo, ĉar la kuko ŝvelos. La muldilojn plenigitajn per pasto lasu en varma loko por 30-60 minutoj, por ke la babaoj ankoraŭ iom kresku.

6. Baku la babaojn dum ĉirkaŭ unu horo en la temperaturo 200°C.

7. La bakitajn kaj iom malvarmiĝintajn babaojn vi povas kovri per glazuro.

Przemysław Wierzbowski

Noto * Laŭ PIV, babao estas “spongeca kuko, ofte kun sekvinberoj, sorbigita per rumo” (la difino rilatas al ruma babao, franca kuko). Mi iom vastigis la signifon; en la pola la kuko nomiĝas baba kaj iom similas la francan kuzon. Foje la bakaĵon en Esperanto oni nomas per la germandevena vorto kuglofo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/04/babao

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi