Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2021

marto10. Antaŭ 60 jaroj mortis Louis Bastien (1869-1902-1961), franca armeano, generalo kaj esperantisto; vicprezidanto de la franca landa asocio SFPE (1928-44), prezidanto de UEA (1934-36), post la skismo en 1936 prezidanto de Internacia Esperanto-Ligo (1936-47), ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, aŭtoro de Naŭlingva etimologia leksikono de la lingvo Esperanto (1907), Vocabulaire de poche français-Esperanto (1932) kaj Militista vortareto (1955). Membro de Lingva Komitato (1909-48) kaj Akademio de Esperanto (1934-57), honora prezidanto de UEA (1947-61).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 28-29.

11. Antaŭ 105 jaroj dum la batalo ĉe Verdun pro obusa trafo pereis Théophile Rousseau (pron.: rusó, 1876-1905-1916), franca profesoro de matematiko, disvastiganto de Esperanto, precipe en turismo, iniciatoro de Esperanto-oficejoj; kuniniciatoro, defondiĝa komitatano kaj vicprezidanto de UEA.

16. Antaŭ 35 jaroj mortis Veselin Damjanov (Дамянов, 1925-1974-1986), bulgara opera kaj opereta kantisto, profesoro en Bulgara Ŝtata Filharmonio, laŭreato de pluraj muzikaj premioj, Merita Artisto de Bulgario; li plurfoje koncertis en Esperantaj kongresoj kaj kantis en Esperanto dum siaj turneoj. Inter liaj diverslingvaj muzikaj registraĵoj estas ankaŭ kelkaj en Esperanto: Veselin Damjanov kantas en Esperanto ‎(disko, 1978), Serenado al fraŭlino Loli kaj kvar aliaj kantoj (disko, 1981), Papageno kaj du grandaj arioj (kun Agathe Soemer-Pascali, disko, 1982), Veselin Damjanov koncertas en Kanado (kasedo, 1985), Jubilea koncerto (disko, 1985), Emocioj (kun Joëlle Rabu, posteume eldonita KD, 2014).

21. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Gunnar Gällmo (1946-195?- ), sveda tradukisto, budhano kaj esperantisto, prezidanto de Budhana Ligo Esperantista; aŭtoro de Wolfgangerl (1990), Mokrokalvo la gigantegegego (1999), Kelkaj faktoj pri la budhismo (2002), Kantoj de la veraj homoj (2006); tradikinto de La Dharmo-pado (2002), Nemeza (A. Nobel, 2003), La korto (K. Lundberg, 2015), Malvarma bufedo (J. Wrangborg, 2017).

25. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Carlo Bourlet (pron.: burlé, 1866-1900-1913), franca matematikisto, akademiano kaj esperantisto (№6484); unu el la plej gravaj figuroj en la historio de Esperanto. Li interesigis pri Esperanto la amasan asocion Touring-Club kaj la prestiĝan eldonejon Hachette et Cie, prezidis la Parizan Esperanto-Grupon (la plej aktiva kaj amasa en la mondo), kunorganizis la unuajn UKojn, kunfondis kaj estis la unua sekretario de ISAE (1907); iniciatis kaj direktis La Revuon en kiu aperis ankaŭ liaj originalaj kaj tradukitaj verkoj; verkis librojn kaj broŝurojn en/pri Esperanto, inter kiuj elstaras Premier manuel de la langue auxiliaire Esperanto (1905), konata kiel “la ruĝa broŝuro”, kies francaj eldonoj aperis en la suma eldonkvanto 550 mil ekz., kaj kiu aperis ankaŭ en pluraj alilingvaj versioj.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 44-46.

25. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Károly Fajszi (pron.: fájsi, 1911-1964-2004), hungara poŝtoficisto kaj esperantisto; kunfondinto de Esperanto-Asocio pri Poŝto kaj Telekomunikado (IPTEA); aŭtoro de Esperanto-lernolibro por hungaroj (1966), elstara Esperanto-kolektanto, kies kolekto enhavis 17 mil librojn, ok mil binditajn jarkolektojn de gazetoj k. m. a.; honora membro de UEA (1991); en 2002 lian kolekton aĉetis la kultura ministerio de Hungario kaj transdonis ĝin al la landa fremdlingva biblioteko en Budapeŝto.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 88-89.

25. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Miĥail Konstantinoviĉ Ĉertilov (Чертилов, 1961-1986-2018), sovetunia kaj ruslanda inĝeniero kaj esperantisto, plurfoja estrarano kaj unumandata prezidanto (2009-10) de REU, tradukinto de Invado: Tero (2012) de H. Harrison, kuntradukinto (kun S. Smetanina) de La nokta patrolo (2006-07) kaj Kavaliroj de kvardek insuloj (2009) de S. Lukjanenko.

28. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Elna Matland (1921-1939-2011), norvega instruistino kaj esperantistino, prezidanto aŭ sekretario de la Esperanto-kluboj en Bergeno kaj Sauda, estrarano de la Norvega Esperantista Ligo kaj ĝia prezidanto (1985-1991), komitatano de UEA (1983-95), prezidanto de LKK de la 76a UK en Bergeno (1991), Honora Membro de UEA (1992).

28. Antaŭ 40 jaroj mortis Endre Tóth (1931-1960?-1981), hungara muzikisto, instruisto, redaktoro, verkisto kaj esperantisto, blindiĝinta en 1945 pro eksplodo de mino; aŭtoro de verkoj hungaraj, germanaj kaj Esperantaj, kiuj aperis unu jaron post lia morto en la novelaro Lappar, la antikristo (1982), alte taksita de la kritiko kaj legantaro.

30. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Juan Eduardo Bachrich (denaske: Johann Eduard Bachrich, 1921-1938-2005), aŭstria agrikulturisto kaj esperantisto, post la Dua Mondmilito migrinta al Venezuelo, kie li estis peranto (1974-2001) kaj komitatano (1992-98) de UEA; subvenciinto de la vidkursoj Mazi en Gondolando kaj Esperanto: Pasporto al la tuta mondo; honora membro de UEA (2000). Danke al la donaco de liaj gefiloj UEA starigis la fondaĵon “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kiu helpas pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/04/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi