TEJO lanĉas datuman partnerecon kun Google

Google

Hodiaŭ la estraro de TEJO fieras anonci novan iniciaton por fortigi la asocion kaj starigi novan reciproke avantaĝan kunlaboron kun la usona firmao Google. Kadre de la kunlaboro la datumtrakta firmao kolektos, stokos, administros kaj havigos ĉiujn datumojn de TEJO, ĝiaj sekcioj kaj membroj, kaj povos liveri pli taŭgajn personigitajn ofertojn al ili. Google ankaŭ iĝos ĉefsponsoro de la tuj okazonta renkontiĝo Retoso.

La interkonsento grave kontribuos al la financoj de TEJO. Havi ekvilibran buĝeton ĉiam estas defio por junulara organizo kiel TEJO, kaj tiu ĉi kunlaboro multe plifaciligas la laboron por nia kasisto. Kaj Google ankaŭ ĝojos havi aliron al personaj datumoj, vojaĝdatumoj kaj retpaĝuzaj datumoj de niaj junaj, viglaj membroj. Ni certas, ke ili taŭge traktos ilin, la devizo de Google ja estas ‘Ne faru malice’.

TEJO-prezidanto Charlotte Sherping Larsson deklaras: “Hodiaŭ ni atingas grandan sukceson.” Ankaŭ la vicprezidanto Carlos Pesquera Alsono indikis ke “Ni havis ion kion Guglo volis. Kion ni perdas vendante niajn datumojn? Ni nur gajnas monon! Nur estas teoria risko pri la membroj en landoj kun nedemokrataj registraroj, sed ni ne havas tiom multe da ili. Do, tio ne tiom gravas.”

Ĉi tiu artikolo aperis la 1an de aprilo 2021 en la retejo de TEJO

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi