Partoprenu en video pri adoleskuloj

adoleskuloj

Ĉu vi aĝas malpli ol 19 jarojn kaj parolas Esperanton? Ni volas aŭdi vin! TEJO volas krei filmeton kun adoleskuloj parolantaj Esperanton en la tuta mondo, kaj ni invitas vin partopreni!

Faru videon kaj rakontu pri vi, viaj interesoj kaj hobioj, via lando, kaj pri kio ajn vi volas! Via video estu horizontala kaj daŭru maksimume unu minuton. Bonvolu atenti ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj via vizaĝo bone videbla!

Kiel kontribui?

1. Registru vian filmeton.
2. Alŝutu la filmeton al Google Drive, aŭ al Wetransfer, aŭ al alia reta servo.
3. Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se vi preferas, vi povas ankaŭ sendi vian filmeton en privata mesaĝo al nia konto en Instagram @tejoesperanto aŭ pere de Telegram al @arielpalmer. Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al ariel.palmer@tejo.org kaj ni klopodos helpi.

Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

La limdato por sendi viajn videojn estas la 14a de marto.

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj ke via vizaĝo bone videblu. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze!

Fonto: https://www.tejo.org/ru/adoleskuloj/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi