La 21an de marto 2021 en Romo forpasis Antonio De Salvo (1942-2021)
Antonio De Salvo estis itala juristo, juĝisto de la itala kortumo pri kontoj kaj de la itala supera imposta tribunalo, ĵurnalisto kaj esperantisto. Lerninte Esperanton kiel lernejano en 1956, li ekaktivis en la romkatolika asocio IKUE kaj en ĝia tiama junulara asocio “La Alta Flugo”. Li estis prezidanto de IKUE (1995-2003), redaktoro de Espero Katolika (1978-92), redaktoro de la Esperantaj programoj de Itala Radio Internacia (1971-2007), vicprezidanto de LKK de la 91a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco (2006) kaj prizorgis kelkajn gravajn leksikografiajn kaj interretajn projektojn.
Ni kondolencas al la familianoj kaj samideanoj de Antonio De Salvo.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/nekrologo-60