Viktor Kloĉkov forpasis

La 14an de marto 2021, ses tagojn antaŭ sia 70-jariĝo, en Jekaterinburgo forpasis Viktor Anatoljeviĉ Kloĉkov (1951-2021).

Kloĉkov
Viktor Kloĉkov estis konata urala ĵurnalisto kaj eldonisto, redaktoro de la populara ĉiumonata revuo Uraljskij Sledopyt, direktoro de la plej granda Urala eldonejo Sredne-uraljskoje kniĵnoje izdateljstvo kaj de la privata eldonejo Ural-Sovety, aŭtoro de centoj da artikoloj, interalie, en la Jekaterinburga tagĵurnalo Uraljskij raboĉij).

Lerninte Esperanton en 1979, Viktor partoprenis la agadon de la loka klubo, publikigis artikolojn pri Esperanto kaj pri interlingvistika temaro. En 1988 li prizorgis en Sverdlovsk la oficialigon de Urala Esperantista Societo (UES) kaj estis ĝia prezidanto ĝis februaro 1992, kiam surbaze de UES fondiĝis Ruslanda Esperanto-Asocio (REA), kies vicprezidanto li restis ĝis novembro 1994, kiam REA kaj REU unuiĝis.

En 1991 Viktor Kloĉkov kune kun Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov fondis la gazeton La Ondo de Esperanto kaj la eldonejon Sezonoj, kies unua libro (Sveda alumeto de Ĉeĥov) kaj la unua numero de La Ondo estis prezentita fine de majo en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Por la gazeto kaj la eldonejo li dum kelkaj jaroj disponigis la aparataron de sia eldonejo kaj gastigis en la redakcia palaceto de Uraljskij Sledopyt la Uralan Esperanto-Centron (kun la biblioteko KEB).

Post la migro de Sezonoj kaj La Ondo, kies redakciano li estis dum ĝia unua periodo (1991-97) el Uralo al Kaliningrado, Viktoro malaktiviĝis kaj nur malofte partoprenis Esperanto-eventojn, interalie, en junio 2012 kiel honora observanto en la KER-ekzameno en Jekaterinburgo.

Ni funebras pro la forpaso de nia kolego kaj amiko, sen kies helpemo ni apenaŭ povus fariĝi profesiaj esperantistoj, kaj kondolencas al lia edzino Natalja, al liaj filinoj Varvara kaj Jekaterina, kaj al ĉiuj liaj familianoj kaj amikoj.

Halina Gorecka,
Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas teksto en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/nekrologo-58

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi