Jubileoj kaj memordatoj en marto 2021

Lemaire2. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis René Lemaire (1876-1892-1954), franca komercisto, pioniro de Esperanto (Esperantisto №2026) kaj Ido, ĉefa helpanto de L. de Beaufront en la disvastigo de Esperanto; sekretario (1898-1902) de la plej granda tiutempa Esperanto-asocio SPPE kaj administranto de la plej grava tiutempa Esperanto-gazeto L’Espérantiste en kiu aperis multaj liaj artikoloj; en 1908 forlasis Esperanton kaj iĝis idisto; aŭtoro de la unua filatela Esperanto vortaro Vocabulaire français-Espéranto contenant les mots spéciaux à la philatélie et des modèles de lettres (1903) kaj de la kompara studo Pour la langue internationale. Ido ou Esperanto (1910).

9. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Viktor Semjonoviĉ Aroloviĉ (Аролович, 1946-1966- ), sovetunia kaj ruslanda matematikisto, redaktoro kaj esperantisto; prezidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado, 1974-76), estrarano de ASE (1979-89), prezidanto de SEU (1990-92), prezidanto de REU (1992-93), komitatano de UEA (1991-93); redaktoro de la SEJMa informilo Aktuale (1975-79), redakciano de la Informa Bulteno de ASE (1982-89); tradukinto de politikaj broŝuroj de L. Breĵnev, Ju. Andropov, K. Ĉernenko, M. Gorbaĉov k. a., redaktoro de pluraj sovetuniaj kaj ruslandaj Esperanto-eldonaĵoj.

11. Antaŭ 50 jaroj mortis Jevgenij Aleksejevic Bokarjov (Бокарёв, 1904-1918-1971), rusa lingvisto kaj esperantisto, la unua prezidanto (1962-71) de Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetuniaj esperantistoj ĉe Unio de Societoj de Amikeco kun Eksterlando, membro de Internacia Komitato de MEM (1966-71), aŭtoro de la rusa-Esperanta (1966) kaj Esperanto-rusa (posteume, 1974) vortaroj.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 40-41.

12. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Petr Chrdle (1946-1976- ), ĉeĥa inĝeniero pri elektrotekniko, instruisto kaj esperantisto; posedanto de la agentejo KAVA-PECH, kiu okazigas turismajn kaj klerigajn aranĝojn kaj eldonas librojn, ĉefe en Esperanto (pli ol 100); prezidanto (1987-93) kaj vicprezidanto (1993-2011) de ĈEA, komitatano (1987-92, 1998-2010) kaj estrarano (1998-2001) de UEA, senata sekretario de AIS (1990-94); aŭtoro de Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj (1995) kaj de du lernolibroj de Esperanto por ĉeĥoj, kiujn li verkis kun sia edzino Stanislava Chrdlová (1954-2000); honora membro de UEA (2016).

21. Antaŭ 90 jaroj mortis Théophile Cart (pron: kar, 1855-1901-1931), franca filologo, instruisto, poligloto kaj esperantisto; vicprezidanto (1902-08) kaj prezidanto (1908-11) de la internacia/Francia asocio SPPE/SFPE, post ties reorganizo ĝia vicprezidanto (1911-23) kaj honora prezidanto (1923); kunfondinto kaj direktoro de Presa Esperantista Societo (1905); kunaŭtoro de la lernolibro L’Espéranto en dix leçons (kun M. Pagnier, 1902) kun pli ol 100 mil venditaj ekz-oj en pli ol dudek francaj eldonoj kaj kun dekoj da eldonoj en pluraj lingvoj; aŭtoro de dekoj da libroj kaj broŝuroj en/pri Esperanto; redaktoro de Lingvo Internacia (1907-14); fondinto kaj redaktoro de la brajla gazeto Esperanta Ligilo (1904-14); defonda membro de la Lingva Komitato (1905) kaj Akademio de Esperanto (1908), direktoro de la Sekcio por Komuna Vortaro (1908-12, poste ĝenerala direktoro por la Vortaro), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1920-31).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 55-57.

26. Antaŭ 5 jaroj mortis Michel Duc Goninaz (1933-1946-2016), franca filologo, Esperanto-instruisto kaj vortaristo, reviziinto de la novaj eldonoj de PIV (2002, 2005), membro de la Akademio de Esperanto (1976-2016) kaj direktoro de la Akademia sekcio Gramatiko (1983-92), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj verkoj (La fremdulo de Camus, 1993; Sonĝonovelo de Schnitzler, 1997; Kun diablo en la korpo de Radiguet, 2006), laŭreato de la titolo “La Esperantisto de la Jaro 2002”.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 79-80.

29. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Renato Corsetti (1941-1960- ), itala ekonomikisto (bankdirektoro en Romo, 1966-89), lingvisto kaj esperantisto; unu el la plej aktivaj movadorganizantoj dum la lastaj jardekoj; diverstempa estrarano, vicprezidanto kaj prezidanto (laste en 2007-11) de IEF, prezidanto de TEJO (1971-73), estrarano (1980-86, 1998-2007), vicprezidanto (1983-86, 1998-2001) kaj prezidanto (2001-07) de UEA, membro (1998- ) kaj sekretario (1999-2019) de la Akademio de Esperanto; aŭtoro de pluraj verkoj, i.a: Ĉu vi parolas tendare? (kun H. Bakker kaj M. La Torre, 1969), Pri Esperanto, Lingvo Internacia (1975), La lingvo kaj la rajto je komunikado (kun H. Tonkin kaj P. Dasgupta, 1978), Esperanto Corso di base (kun M. La Torre kaj N. Vessella, 1984), Knedu min sinjorino! Tabuaj kaj insultaj esprimoj en Esperanto (1987), Mamma mia: Pri italoj por ne­italoj (1993), Vocabolario di base Italiano-Esperanto Esperanto-Italiano (1995), Corso di Esperanto a distanza (1996), Vocabolario Esperanto-Italiano Italiano-Esperanto (kun M. La Torre kaj N. Vessella, 1997), Cours de langue internationale espéranto par le Saint Coran (kun F. Toubale, 2010) k. a.; honora membro de UEA (2011), laŭreato de la premio Deguĉi (2008).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 60-62.

Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas teksto el la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/marto-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi