Nikolao Hohlov: La tajdo

La tajdoHodiaŭ, la 21an de marto la literaturŝantoj en la tuta mondo festas la Mondan Poezian Tagon. Okaze de ĉi tiu festa tago ni publikigas la poemon La tajdo de Nikolao Hohlov (Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov), kies 130-jariĝon ni celebras ĉi-jare. Ĉi tiu poemo donis la titolon al la sola poemaro de Hohlov, eldonita en 1928.

LA TAJDO

Alterne ĉiam venas kaj defluas
La ondoj de la vivo en la kor’,
Simile al la maro ili bruas
Kaj, rokojn atakinte, rampas for.

Post paŭza tago de l’ serena glato
Jam rulas sin la akvo por batal’,
Kaj des pli furiozas en la bato,
Ju pli la rokoj spitas en fatal’.

Lanugan ŝaŭmon ridetante vestas
La vera ĝojo sub la suna bril’,
Sed la angoro muĝas kaj tempestas
En sia gala, nuba maltrankvil’.

Kaj ŝanĝas sin en ĉiu kora tremo
La kanto de l’ batalo kaj kviet’,
Kaj tajdas en la sango la poemo
De l’ krea kaj eterna Prapoet’.

Pro tiu tajdo vibras mia roko
Kaj vibros ĝis la falo sen reven’,
Sub karmanjola fajfo de l’ siroko
Kaj demoneca rido de l’ siren’.

Por en la drono naski ŝaŭman neĝon
Al ies nova, ies juna ĝoj’.
Por, rompiĝante, diri dankan preĝon
Al la angor’ je la unua foj’…

Legu ankaŭ:

Zinaida Gippius. Kaj kio poste? (Traduko de N. Hohlov)
La dua letero de N. Ĥoĥlov al J. Baghy
Nikolao Hohlov. Emigrantoj
Aleksander Korĵenkov. Nikolaj Ĥoĥlov – 130-jara
Aleksander Korĵenkov. Ĥoĥlov: Muzikon antaŭ ĉio
Aleksander Korĵenkov. Dimanĉa poezio: Nikolao Ĥoĥlov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/hohlov-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi