La dua letero de N. Ĥoĥlov al J. Baghy

Hohlov

Zagrebo, la 11an de Jan. 1923.

Mia kara, belanima amiko,

La hieraŭa tago estis por mi efektive feliĉa, ĝuoplena tago – mi ne trograndigas la fakton, ĉar mi ricevis vian longan, koran leteron. Kiel ĉio en la mondo, ĝi enhavis en si ankaŭ malluman parton, nome ĝi rakontis al mi pri via longa, bedaŭrinda malsano. Sed jam en tio estas por mi la feliĉo, ke miaj kondolencoj, kiujn mi nun sendas al vi pro via malsano, estas postfaktaj kaj ke vi denove, mi esperas, sentas vin bonege.

Mi estas infane feliĉa sciante, ke mia artikolo, dediĉita al vi, same kiel ĝia surpriza apero antaŭ viaj okuloj, – plezurigis vin. Miaflanke mi estas ne malpli feliĉa vidinte ĝin presita en la amata kaj bonvena “L.M.”[1].

Mi jam ekamis kaj nun pasie amas vian komunan infanon kaj kiel donacojn al tiu novenaskito mi ĉiam volus doni la plej bonajn, noblajn kaj sincerajn fruktojn de mia cerbo kaj koro.

Ne malpli ol ĝia aspekto efikas min la grava seriozeco kaj certeco de ĝia redaktantaro. Dum preskaŭ en ĉiu numero de “Esp Tr.” la ambicia T. J.[2] piedfrapas la ombron de via ĵurnalo – vi dece kaj senresponde faras vian noblan agadon. Tio pruvas pli argumente ol la polemiko kaj la enhavo de “LM” estas tiel nerefutebla por la atakantoj.

Kara Baghy! Kiel talente estis skribita via “Sonĝo de l’ morto”[3]… Mi ĝuis, mi forgesis en kia lingvo estis skribita la enhavo… Ĝi penetris tre profunde en mian koron per sia artiste pentrita temo. Mi hontas paroli ion ajn pri miaj propraj laboroj apude de la viaj. Ili estu nur malgrandaj satelitoj, lumigitaj de la unuaranga astro! Mi vidas ke vi ne nur estas bona poeto, bona esperantisto, bona stilisto Esperanta, sed ke, ĉefe, vi estas la esteto kaj belamanto. Kaj kiel grandan benon vi ricevis por ĉio la forton aktivan, kreantan. Mian vorton de honoro – eĉ unu vorteton mi ne diras flatante. Akceptu ilin kiel amikan veran aprobon. Nur pri unu sola afero mi nun revas – mi revas, kiam aperos viaj poemoj en la anoncita eldonota libro. Mi revas, la homo kelkafoje perdinta la fadenon de artista sento, kiel antaŭe en la gimnazio, ŝtelante de mi mem la tempon necesan por plenumi la taskojn, super la libro de amata poeto – tiel nun mi ankaŭ revas inter la frapoj de mordanta kaj senindulga aktualeco. Tre postulema al belarto kaj poezio, kun rido leganta la multajn kreaĵojn de niaj hejmaj poetoj, mi demetas la ĉapelon antaŭ vi, de Kalocsay kaj nia rusa samideano Deŝkin. Multajn aliajn mi volus nomi, sed ne kuraĝas. La samideana sento povus fari min indulgema. Al tiuj kiel vi apartenas la honoro de kreo de la animo, reganta nian lingvon. Vi kreas tiun spiriton, kiu kvazaŭ kronas jam per si mem perfektan edifaĵon. Mi permesos al mi eble poste publike aperi kiel deca kritikonto kaj komentarionto de via poezio en Esperanto – mi revas pri tio kiel pri tre granda ĝuo – sed eĉ unu paŝon mi ne entreprenos sen tio ke vi pri ĝi ne sciu. Mi permesas al mi konservi la necesan por la kritikisto liberecon de penso – alie ni ambaŭ enfalos en la falsan pensostaton – kaj eble mi ludos iomete la rolon de spektriga prismo.

Vidu, kien kondukas min la revoj – mi volus esti por vi kiel “ĝardenisto” de Tagore por sia reĝino[4]!…

Kio ajn okazu kun tiuj revoj, mi tamen kun granda ĝojo akceptas vian inviton servi al vi kiel konstanta kunlaboranto de “L.M.”. Bedaŭrinde nun mi ne povas sendi al vi tiel bezonatan artikolon por la “Mondliteratura Observo”[5] unue, ke estas jam la 11-a (vi datumis vian leteron 4-an, la stampilo de Bpest portas la daton: 8-an kaj nia Zagreba: 9-an de Januaro!) kaj la artikoleto jam malfruiĝis por komposto, due ke pro mia troa okupiteco dum la lastaj tagoj mi kun granda peno povus elekti tiun aktualan temon pri kiu vi petis.

2.

Sed mi promesas sendi kelkfoje similajn observojn. Mi ankaŭ kuraĝas nun vin peti ke vi permesu al mi daŭrigi en “L.M” studojn de rusa arto, per kiuj studoj la esperantistoj de multaj ne tro kulturaj ankoraŭ landoj lernas studi kaj kompreni nian propran Esperantan arton, ĝian literaturon, ĝian poezion. Mi senpacience volus scii, ĉu mi iafoje povus disponi por la spaco egala al miaj “plumvestitaj amikoj” en № 2-a[6], kompostita per “petitaj” literoj?

Certe mi preferus skribi nur pri la rusa, plejofte moderna rusa arto, sed mi ne rifuzus doni kelkajn notetojn pri la aktualaj faktoj de jugoslavia arta movado.

Mi tre dankas Vin por la novjaraj bondeziroj kaj sendas la samajn de mi kaj de mia edzino.

Vi amike deziras la efektiviĝon de miaj sekretaj deziroj, kondiĉe se ili ne malhelpos la mondan kunfratiĝon… Kiel delikate vi diris, kara Baghy! Alie oni ne povus diri al homo, metita de sorto kaj politika situacio en mian staton. Malfacile ja estas konjekti kio reĝas en la sekretaj pensoj de homo, pasiginta kelkajn jarojn en la civila milito, inter la vicoj de la reakcia armeo…

Nur kelkajn vortojn mi diros, kara amiko:

Kristo semis la amon, Torquemada[7] per sango deziris fortigi lian instruon kaj la instruo de Kristo tiel kiel ĝin volis fortigi Torquemada sentiĝas por ni, eĉ en niaj tagoj, abomena. Multaj centoj da noblaj homoj elkreskigis la senton de internacia frateco, libereco, egaleco. La semo komencis venki per sia nerefutebla vivkapableco, sia influo por la liberigo de premitoj – sed venis la novaj Torquemada’j kaj artefarite volis kreskigi la floron de tiu ĉi semo. Ĉiuj mortaj pekoj estis vokitaj en la mondon por fortigi la triumfon de venĝo kaj degenero. La belo kaj amo estis nomitaj infanaĵoj, la sciencoj – burĝaj bagateloj, homa individualeco – maltaŭgaĵo.

Mi ne scias, ĉu estis granda mia peko, ke la armilo ekbrilis tiam en mia mano. Sed eĉ unu momenton mi ne pensis, ke ĝi estas kontraŭ la malfeliĉaj ribelintaj premitoj. Ĝi estis por la defendo de mia koro kaj mia simpla por mi mem senmezure granda konscienco.

Mi ne estas nobelo, nek estis iam homo riĉa, altranga. Sed mi vidis la mortojn de viroj, pafitaj nur por tio ke ili kuraĝis venigi la panon al siaj infanoj, mi vidis la novajn regantojn rabantajn kaj senhontajn. Mi elektis tiun vojon, eĉ se ĝi estus ŝajninta al la sama de Don Quixote!

Mi libere min donas al la juĝo de ĉiuj homoj – mi ne tremas de honto, mi ne sentas la riproĉojn de konscienco… Sed mia animo estas ankaŭ delikata kaj mi neniam perdis la kapablecon senti profundan amon al ĉiuj homoj, eĉ al miaj teruraj malamikoj. Nur unu minuson mi havas – mia sango bolas de la nedeservita[8] ofendo kaj mia mano ion serĉas por la respondo.

Mia origino en antikvaj jaroj sin komencas de generacioj de ukrajnaj kozakoj…[9]

Miaj do sekretaj deziroj estas, ke oni komencu fine estimi la individualecon en mia malfeliĉa patrujo, ke oni havas tie fortajn, defendantajn leĝojn kaj ke ĉiuj homoj tie estu egalaj, ke morta puno estu forigita. Ĉu mi iam revenos al Rusujo, aŭ ĉu ĝin regos caro, aŭ gvidos prezidanto, tio estas la detalaĵo sensignifa ankaŭ por mi. Mi estas nenio por mia patrujo, tro sensignifa homo, por ke mi kuraĝu pensi, ke la vivo de patrujo fluu tiel kiel mi volas… Ĉefe venu la paco kaj ordo, bazita sur la homa digno kaj justeco, pruvita per konscienco de la plimulto de enloĝantoj. Ke estu laboro por tiuj kiuj ĝin amas kaj fari ĝin kapablas, ke oni estimu ankaŭ la vojon, elektitan de Evangelia Mario, same kiel utilan vojon de laborema Marto, ke homa animo ricevu la eblecon evolui kaj ke entute homo ne hontu esti kaj nomi sin homo – kiel okazas tie nun sur ĉiu paŝo, kun ĉiu homo kiu ne vendas sin blinde al la aro de senkoraj, babilemaj, batalantaj per la manoj de aliaj, homoj.

Pri tio, kiujn idealojn mi havas rilate la estontecon de mia lando, juĝu laŭ la enmetita mia originalo – skizeto el la vivo de rusaj elmigrintoj[10]. Ĝi pli bone ol iu ajn montras miajn “novjarajn” dezirojn.

3.

Via kritiko de mia traduko estis por mi tre valora. Jes, la saman kritikon mi faras por mi mem. Estas nur tre malfacile por mi trovi la mezurilon, ĉu la traduko estas tro “rusisma” kaj en kia grado, sen preciza helpo de la aliaj. Sed “Krucumo”[11] tre malriĉa je temo, en la originalo estas plej riĉa je sia lingvo. Drozdov, ĝia aŭtoro, posedas la lingvon, kvazaŭ plektitan el kampaj floroj – belan kaj simplan, kiel naturo. Li tamen scias uzi ĝin kiel kordojn de la simpla, sed delikata violono kaj ofte li faras kun ĝi tiajn miraklojn, ke mi po kelkfoje relegas la saman lokon de la libro ne havante la forton sin deturni de ĝi. Tio instigis min traduki “Krucumon”. Mi ne kuraĝus ĝin iam publikigi se je tio ne insistus mia bona amiko, konata kroata samideano, Dro Maruzzi[12], kiu fakte entreprenis la eldonon de la libro trovinte ĝin bona kaj plaĉa.

Por ke vi sciu, kiajn temojn mi preferus elekti por miaj estontaj artikoloj, mi komunikas al vi ke mi preferus skribi pri la literaturo.

En unua vico mi volus fari detalan skizon pri la verkoj de Blok[13], kies personecon kaj verkojn mi apenaŭ tuŝis en mia estinta artikolo, ĉar prezentante lian personecon mi samtempe prezentos al la legantoj kelkajn niajn poetojn, en paralelaj okazoj kaj analogiaĵoj. La mondo multon povus lerni el la poezio kaj “celadoj” de Blok kaj mi intencas sendi al vi plej detalajn skizojn pri la plej konataj liaj verkoj donante iliajn plej precizajn tradukojn kaj komentariojn por ke vi povu adapti ilin al Esperanto kaj aperigi kiel novajn perlojn jam de nia Esperanta literaturo. Kion vi pensas pri tiu mia propono? Mi sincere preferus vidi Blok interpretatan de vi ol de iu ajn “hejmindustriema” poeto rusa esperanta!

Duan mian artikolon mi dediĉos al nova literatura kaj pensa fluo inter la rusa intelegentularo, tiel nomita “Eŭrazianismo[14]”. Per tiu vorto oni nomas la fluon, kiu volas dedukti la novan tezon por la konstruo de la penso de ĉiu ruso. Nome ke Rusujo estas nek Eŭropo, nek Azio, sed ĝi formas apartan etnologian kontinenton “Eŭrazion”. Sin ĵetinte al Okcidento, Rusujo perdis la destinon veran kaj nun devas turni sian vizaĝon al oriento, k.t.p.

En la vico de artikoloj la “eŭrazianoj” volas doni la pruvigon de iliaj tezoj kaj ĉio enhavas grandan interesan ideon. Oni pruvas per religio, lingvistiko, antropologio k.t.p. la nepran defendon de la tezoj kaj ĉiel volas montri la novajn vojojn laŭ kiuj devus iri la nova Rusujo. Precipe por la eŭropaj nacioj la nova “eŭrazia” skolo de verkistoj prezentas nun grandan intereson.

Sciante kiel vi estas okupita ĉiam, mi ne insistas pri la detala respondo. Sed mi tre volus scii vian opinion pri la livero de tiuj du artikoloj, pri kiuj mi ĵus parolis. De tempo al tempo mi permesos sendi ankaŭ la purajn literaturaĵojn – epikajn, rakontajn – vi ilin uzu laŭ la plaĉo kaj laŭ la libera loko.

Do sendu almenaŭ poŝtkarteton pri la tuŝitaj de mi temoj kaj demandoj.

Mi propagandas kaj rekomendas “L M” al ĉiu samideano konata. Ni esperu ke ĝi multe disvastiĝos en Jugoslavio.

Mi forte premas vian manon kaj amike, de la tuta koro, vin salutas. Estu certa ke nur la plej noblaj sentoj al vi kaj mia granda simpatio instigis min skribi al vi tiun ĉi intiman kaj amikan leteron.

Al ĉiuj viaj karaj kunlaborantaj samideanoj mi sendas la plej korajn novjarajn bondezirojn.

Tutkore kaj fidele
N. Hohlov
Zagreb
Banque Adriatique

Notoj de la editoro

Ĉi tiu letero, origine 12-paĝa, estas la dua laŭvice letero el la dek, skribitaj de Ĥoĥlov al Baghy. La leteroj estas konservataj en la kolektaĵo Fajszi. Ĉi tiujn leterojn unue esploris Márton Fejes, kies artikolo La “malnova samovaro”: legendo kaj demento aperis en Literatura Foiro (2008, №232). Ĉar post la forpaso de Fejes la kopioj de la leteroj, kujn li faris, ne estis retroveblaj, Vilmos Benczik denove kopiis kaj sendis al ni kelkajn el la leteroj, kaj Halina Gorecka retajpis ilin. Bedaŭrinde, Vilmos ne ĝisvivis la publikigon. Ni dediĉas ĉi tiun materialon al li.

1. “L.M.”. Temas pri Literatura Mondo, kies unua numero aperis en oktobro 1922.

2. … preskaŭ en ĉiu numero de “Esp Tr.” la ambicia T. J. Esperanto Triumfonta, lanĉita de Teo Jung en aprilo 1920, en januaro 1925 ricevis la titolon Heroldo de Esperanto.

3. “Sonĝo de l’ morto”. Ĉi tiu novelo de J. Baghy aperis en Literatura Mondo, 1922, №3 (decembro), p. 55-60.

4. … kiel “ĝardenisto” de Tagore por sia reĝino! Tagore R. La ĝardenisto kaj la reĝino / Tradukis K. de Kalocsay // Literatura Mondo, 1922, №2 (novembro), p. 22.

5. Bedaŭrinde nun mi ne povas sendi al vi tiel bezonatan artikolon por la “Mondliteratura Observo”. Ĉi tiu artikolo de Ĥoĥlov pri la poemaro Peza liro de Vladislav Ĥodaseviĉ aperis en februaro (Literatura Mondo, 1923, №2, p. 39-40.

6. Hohlov N. Ĉe miaj plumvestitaj amikoj // Literatura Mondo, 1922, №2 (novembro), p. 29-31.

7. Torquemada. “Torkemad/o. Ĝenerala inkvizitoro de Hispanio, (T. de Torquemada, 1420−1498), simb. de fanatikeco k krueleco”. (PIV)

8. nedeservita. Supozeble temas pri nemeritita ofendo (ruse: незаслуженная обида).

9. Mia origino en antikvaj jaroj sin komencas de generacioj de ukrajnaj kozakoj. “Laŭ familia legendo, la familion Ĥoĥlov fondis Mark, ukraina kozako, kiu en la 18a jarcento forlasis Malgrandrusujon kaj ekloĝis en Moskvo. Pro lia deveno li ricevis la rusan familion Ĥoĥlov (la rusa vorto “хохол” estas kromnomo por ukraino)”. (Korĵenkov A. Nikolao Ĥoĥlov – 130-jara https://sezonoj.ru/2021/02/hohlov).

10. Hohlov N. Emigrantoj // Literatura Mondo, 1923, №5, p. 93-95, rete: https://sezonoj.ru/2021/02/hohlov-3

11. Drozdov A. Krucumo / Tradukis el la rusa N. Hohlov. Zagreb: Sudslava Esperanto-Servo, 1922. 55 p.

12. Maruzzi, Dušan (1883-1956). Ĉefo de statistika oficejo en Zagrebo kaj esperantisto (1919), multjara prezidanto de la Zagreba Esperanto-Klubo, la unua prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo; fondinto de Sudslava Esperanto-Servo (1922), eldoninto de la gazeto La Provo (1921-28, ekde 1922 Konkordo).

13. Blok, Aleksandr (1880-1921). Rusa simbolisma poeto, kiu mortis la 7an de aŭgusto 1921, kvin monatojn antaŭ la dato de ĉi tiu letero.

14. Eŭrazianismo. Ruse: “евразийство”. Filozofia-politika doktrino, aperinta post la Unua Mondmilito inter la elmigrintoj el Ruslando; ĝiaj ĉefaj ideologoj estis Nikolaj Trubeckoj, Georgij Florovskij, Roman Jakobson, Pjotr Savickij, Georgij Vernadskij k. a. La lasta grava eŭroazianisto estis Lev Gumiljov — legu la artikolon de Grigorij Arosev Sciencisto, filo de la poetoj en La Ondo de Esperanto (2012, №10), rete: https://sezonoj.ru/2012/10/216arosev/.

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:

Nikolao Hohlov. Emigrantoj
Aleksander Korĵenkov. Nikolaj Ĥoĥlov – 130-jara
Aleksander Korĵenkov. Ĥoĥlov: Muzikon antaŭ ĉio
Aleksander Korĵenkov. Dimanĉa poezio: Nikolao Ĥoĥlov

Ĝi estas teksto en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/hohlov-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi