Nova bitlibro okaze de la 100a datreveno de la naskiĝo de Antonio Marco

MarcoLa 23an de marto 2021 oni kunmemoras la centan datrevenon de la naskiĝo de la hispana esperantisto Antonio Marco Botella (1921-2020), forpasinta antaŭ kvar monatoj en la 99-jara aĝo (Vidu: https://sezonoj.ru/2020/11/nekrologo-53). Li estis unu el la plej aktivaj esperantistoj en Hispanio dum pli ol okdek jaroj da esperantisteco, kiel organizanto, kursgvidanto, historiisto, gazetredaktisto, verkisto aŭ tradukisto.

Dum la lastaj jaroj de sia vivo li aktivis kiel prezidanto de Fondaĵo Esperanto, de la urbo Zaragozo. Tiu asocio kaj la klubo de la urbo, “Frateco”, omaĝas lin hodiaŭ per la reta publikigo de lia lasta verko “Hispana Lirika Antologio”, antologio de hispana poezio de ĉiuj tempoj tradukita al Esperanto. Oni povas aliri al ĝi senpage, en formatoj epub kaj pdf, en la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio, ĉe la adreso: https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/6300.

* Atentu ke Marco estas lia ĉefa familinomo, ne la persona, laŭ la hispana kaj hispanamerika kutimo en kiu herediĝas la du gepatraj familinomoj. Vidu https://esperanto-ondo.ru/Ondo/144-lode.htm#144-22.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/hispanujo-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi