La juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj kun la temo “La dudekaj jaroj, alia mondo?”. Povas partopreni ĉiu homo, kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1a de januaro 2021. Konkursaĵoj povas esti literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k. a.) kaj longo, neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo. La komisiono povas aljuĝi unuan premion de 250 eŭroj, duan premion de 150 eŭroj kaj ĝis tri honorajn menciojn.
Ĉiu konkursanto povas partopreni per ĝis tri kontribuoj. La konkursaĵoj estu senditaj podofo-formate al la sekretario de la komisiono komisiono.grabowski@co.uea.org antaŭ la 30a de septembro 2021.
-
Abonu “La Ondon”
Aŭskultu nin
Demonstraj versioj de “La Ondo”
La Ondo de Esperanto.
2020, №4. 120 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2020, №3. 123 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2020, №2. 110 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2020, №1. 122 paĝoj.
Konciza demo-versio
Elŝutu: pdf
El niaj libroj
Musklaku la kovrilon por legi pliajn informojn.