Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de Internacia Virina Tago

UEAUniversala Esperanto-Asocio ĉiujare partoprenas kun entuziasmo la festadon de la Internacia Virina Tago. Tiu tago estas okazo por pritaksi la progreson faritan survoje al forigo de diskriminacio kontraŭ virinoj kaj knabinoj kaj insisti pri iliaj egalaj rajtoj. Ĝi estas ankaŭ okazo por konsideri la longan vojon al egaleco, kiu ankoraŭ irendas.

La sanitara krizo generita de Kovim-19 aparte influis virinojn, kiuj estis trafitaj je pluraj flankoj, interalie ekonomia, labora kaj familia. La pandemio plifortigis ekzistantajn malegalecojn kaj riskas subfosi, almenaŭ parte, la progresojn de la lastaj jardekoj rilate al seksa egaleco.

La kronvirusa krizo plividebligis la neproporciajn ŝarĝojn portatajn de virinoj kaj ilian vundeblecon al diversaj formoj de diskriminacio kaj perforto, sed ankaŭ montris ilian forton kaj neanstataŭigeblan rolon en la socio. Virinoj elstaris kiel iuj el la plej ekzemplaj kaj efikaj landaj gvidantoj kontraŭ la pandemio. Lokaj virinrajtaj organizoj, virinaj grupoj kaj transnaciaj feminismaj movadoj ne haltigis sian laboron, reagis forte al la krizo kaj eĉ atingis historiajn sukcesojn en kelkaj landoj.

Ankaŭ en la Esperanta komunumo sentiĝas pli kaj pli la bezono de egaleco, kio iĝis centra temo de retaj diskutoj, laborgrupoj, prelegoj, projektoj. Ĉefe inter la junularo, virinaj gvidantoj kaj aktivuloj elstariĝas pro sia kapablo teamlabori kaj esti motoroj de ŝanĝo.

En ĉi tiu Internacia Virina Tago ni rekonas ilian altvaloran kontribuon kaj samtempe la neceson pli forte labori por superi la daŭre malproporcian reprezentadon de la seksoj en nia movado, kreante pli inkluzivan kulturon. Jam ekde ĝia plej frua historio, la Esperanto-movado celas esti loko en kiu “homoj kun homoj” renkontiĝas, interkonatiĝas, lernas unu de la alia, preter la naciaj limoj kaj lingvaj baroj. En tiu strebo al diverseco la genra dimensio nepre ne estu forgesita.

La Internacia Lingvo Esperanto prezentas unikan okazon por vere tutmonda dialogo pri la vojo irenda – dialogo per unu tutmonda lingvo, kiu tuŝas ĉiujn landojn kaj kontinentojn kaj kiu rekte kontribuas al malferma kaj inkluziva debato engaĝanta la tuttergloban civilan socion – debato kerna al la celaro de Unuiĝintaj Nacioj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №935.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi