Renato Corsetti: La movado elvenos el ĉi tiu periodo pli rezistokapabla ol antaŭe

Corsetti

La 29an de marto 1941 naskiĝis Renato Corsetti, eble la plej aktiva esperantisto en la du lastaj jardekoj. Okaze de ĉi tiu datreveno Paweł Fischer-Kotowski, vicredaktoro de La Ondo de Esperanto, intervjuis la jubileanton.

Vi aktivas por la Esperanto-movado jam pli ol duonjarcenton. Kiam vi eklernis la lingvon, la mondo estis tute alia: la unua homo sendita en la kosmon, flugo al la luno, seksa revolucio kaj amasaj protestoj kontraŭ la usona-vjetnama milito. Ankaŭ en Esperantujo: UEA kun pli ol 30 mil membroj (el kiuj pli ol sep mil individuaj membroj) estis gvidata de Ivo Lapenna, al la unua azia UK (50a UK, Tokio, 1965) aliĝis pli ol 1700 personoj. Jen mondo de espero, kie ĉio eblas, ankaŭ la fina venko.
Vi pravas. Esperanto ne vivas en vakuo, sed ĝi estas firme ligita kun la ĉirkaŭa socio. Ĉu ĝi ne naskiĝis pro la pogromoj en la Ruslanda imperio? Ĉu ĝi ne disvast­iĝis en la kadro de la esperoj pri pli bona mondo de duono de la tiama socio, dum la alia duono pluportis la naciismon de tiu jarcento al la kulmino de la Unua Mondmilito? Ĉu ĝi ne organiziĝis samtempe kun la pac-movado kaj prosperis sur la ondoj de fido al la scienco, kiu savos la mondon?
Kiam mi estis juna, Eŭropo travivis periodon de grandaj esperoj pri la estonteco kaj de grandaj sociaj ŝanĝiĝoj. Ekzemple, mi apartenas al la unua generacio de filoj de laboristoj, kiuj vizitis la superan mez-lernejon. Ne forgesu, ke tiam Eŭropo travivis periodon de rekonstruado materia kaj spirita post la Dua Mondmilito.
En tiu kadro, en la kvindekaj jaroj oni trovis la energion en la esperantistoj, kiuj estis parto de la ĉirkaŭa sampensa socio, por rekonstrui la Esperanto-movadon. Ĉio ŝajnis ebla, kaj post la agnosko de Esperanto fare de Unesko en Montevideo komence de la 1950aj jaroj, multaj pensis, ke la fina venko jam venis. Lapenna estis granda gvidanto, sed ankaŭ la gvidatoj estis grandaj kaj pensis, ke ili povas vere influi la mondon. Neniu vere komprenis tiam en Okcidenta Eŭropo tion, kio estis ekokazanta, alivorte, ke la sinnomanta libera mondo eniras la usonan imperion, kio estas la fino de neŭtrala lingvo antaŭ la lingvo de la imperio, la angla. Sed tio fakte okazis. La agnosko de Unesko restis unu el tiuj belaj ideoj, pri kiu la libera mondo ridetis dum ĝi okupiĝis vere pri la lernado de la angla kaj la milionoj da subskriboj prezentitaj al UN estis trankvile ignorataj. Mi ekaktivis en la 1960aj jaroj, kaj mi kaptis la emociojn de tiu periodo. Mi mem vidis la maljunulinojn en la unua vico plori dum festparoladoj de Lapenna. Mi mem spertis la tiamajn esperojn, la senton pri progreso de la movado. Kiam UEA aĉetis la unuan kopi-maŝinon por fari fotokopiojn, tio fariĝis la ĉefa novaĵo en la dissendo de la tiama itala radio en Esperanto. Tian modernan movadon neniu antaŭe pensis ebla.

Corsetti

Ĉu vi vidis tian Renaton Corsetti en la epoko, kiam li estis komencanto en Esperanto?


Mi travivis tuj poste la junularajn ribelojn kaj la renoviĝintajn esperojn de la tiamaj gejunuloj pri plia libereco en la socio kaj en la mondo. La tiama TEJO estis parto de la pli ĝenerala junulara movado kaj kun entuziasmo transprenis UEA-n de Lapenna, kaj pensis, ke per la novaj ideoj kaj la nova pli libera socia ordo ĝi povas porti la movadon antaŭen. Cetere, tiam la malkoloniiĝa procedo progresis, kaj en TEJO naskiĝis la ideoj pri Esperanto en Afriko, kaj intertempe la venko de Vjetnamujo kontraŭ Usono ŝajnis la fino de imperiismo.
Ho ve! Ni ne komprenis tiam, ke la sociaj reformoj, la seksa libereco kaj similaj gajnoj de la junularaj ribeloj estis fakte nur supraĵaj aferoj, kaj ke la imperio intertempe firmigas sian regon kaj sian lingvon kaj kompatas idealistojn kiel nin.
La fina bato por UEA kaj la movado estis la kolapso de la Sovetunia sistemo. Post la morto de Stalin Esperanto prosperis en Orienta Eŭropo kaj en Soveta Unio, kaj la tiea movado ricevis ŝtatan helpon, kiun ĝi parte misuzis. Cetere, idee Esper­anto kongruis kun la tiamaj kaj tieaj teoriaj pensoj pri internaciismo. Neniu en la esper­antista mondo komprenis, kian grandan baton por Esperanto portas la fino de la socialisma “tendaro”. Kelkaj kaj en la Okcidento kaj en la Oriento eĉ pensis, ke en la ­novaj kondiĉoj de libereco Esperanto povos multe disvolviĝi. Ili estis viktimoj de la retoriko pri libereco per kiu la imperio kaŝis siajn celojn vastiĝi al alia mondoparto. La rezultoj estas antaŭ la okuloj de ĉiuj: ne plu lernu la lingvon de la antaŭa imperio sed tiun de la nova, kaj Esperanto estas stultaĵo de mal-realistoj.
Mi komprenas, ke mi estas rakontanta mian tutan vivon. Mi provu resumi la aferon per unu frazo: la generacio de Lapenna konstruis fortan movadon, mia generacio malkonstruis ĝin aŭ almenaŭ ne komprenis, ke la malkonstruado estas okazanta, kaj ke ni povas fari nenion kontraŭ ĝi.
Mi aldonu ankoraŭ, tamen, unu aferon: en la 1960aj jaroj la esperoj pri granda kaj forta Eŭropo, kun apartaj trajtoj kaj kuntenanta socialismon kaj liberecon, estis grandaj kaj ŝajnis, ke Esperanto povos esti parto de tiu nova Paradizo. Vi ĉiuj povas konstati tion, kio okazis: Eŭropo estas periferia parto de la imperio kaj rezignus pri la lingvo de la imperio favore al Esperanto, nur se Usono ne ordonus tion al ĝi.

Ĉu la fervoro kaj esperoj de tiu periodo estas hodiaŭ ankoraŭ vivigeblaj? Se jes, kiel?
Pri Eŭropo kaj ĝenerale la Okcidento mi ne scias. Dum regos la nokto de ekstrema libermerkatismo, la homoj estas gvidataj for de ĉio, kio demandosignas la sistemon, eĉ de la problemoj pri pluekzisto de la mondo: ĉu ni pluproduktu senutil­aĵojn kaj detruu nian planedon? Jes, respondas la sistemo kaj pagas ĵurnalistojn kaj reklamistojn, kiuj konvinkas la popolon, ke tio estas la ĝusta respondo.
Kaj Esperanto demandosignas la sistemon de potencorilatoj en la mondo. Aliflanke mi vidas grandajn esperojn pri pliboniĝo de la viv-situacio en Afriko kaj Azio, aparte Ĉinujo, inter la homoj ĝenerale kaj sekve ankaŭ inter la esperantistoj. Se la ĉinaj esperantistoj decidus uzi la influon de la ĉina registaro favore al Esperanto, tio eble povus porti progreson. Mi ne vidas, kiu alia regiono de la mondo povas trans­preni la torĉon de Eŭropo. Sed, atentu, tio postulas, ke ĉinaj esperantistoj forlasu sian pozicion de nur utiligado de Esperanto.

Vi insistas pri la informado. Se mi bone komprenas, laŭ vi la Esperanto-mov­ado devus plene sin dediĉi al la informa agado, eĉ je la prezo de aliaj aktiv­adoj. Bonvolu klarigi en kelkaj frazoj kiel organizi tiun agadon, kiel devus aspekti perfekta Esperanto-informado?
Ni estas portantoj de revolucia ideo pri egaleco inter la popoloj, ideo, kiu ne kongruas kun la homa naturo, ĉar homoj emas sekvi sian avantaĝon kaj en nia kampo, lerni la lingvon de la plej fortaj. Kiel vi klarigas la ekeston, verdire ankoraŭ minimuman, de infanvartejoj en la ĉina en anglalingvaj landoj?
Do, estas klare al mi, ke, por ke Esperanto estu konsiderata akceptebla alternativa ideo inter la alternativaj ideoj de la malgranda alternativa parto de la homaro, oni devas multe informi pri ĝi la homojn, ĉar la socia sistemo mem informas kontraŭ ĝi. Ni konsideru la ekzemplon de lando, kiun vi bone konas, ekzemple Pollando. De la mateno ĝis la vespero la televido kaj la aliaj informkanaloj kaj la faktaj labor-eblecoj sugestas al la homoj lerni la anglan. Por ke almenaŭ parto de ili turnu sian atenton al Esperanto oni devas fari kolosan klopodon. Ni ne havas la fortojn por tia kolosa klopodo. Ni estas formiko, kiu volas konvinki elefanton respekti malgrandajn best­etojn. Sed almenaŭ ni provu informi partojn de la socio, kiuj povas esti pli malfermaj al novaj aferoj.
Pri la praktika organizado de la movado mi diros nenion, ĉar la unua paŝo estas, ke esperantistoj konvinkiĝu, ke ili estas la postsekvantoj de Zamenhof, kiu lasis al ili la pezan heredaĵon konvinki la mondon pri la ideoj de egaleco inter la lingvoj, la kulturoj kaj la homoj. Do, la ĉefa problemo estas, ke ni konvinkiĝu, ke ni devas daŭrigi la agadon de Zamenhof kaj transdoni al la mondo liajn ideojn. Por citi nur unu konkretan ideon, Ludoviko kaj Klara, kiuj uzis ŝian doton por aperigo de la Unua Libro, certe dormus pli trankvile en siaj tomboj, se UEA dediĉus duonon de siaj enspezoj al informado pri Esperanto kaj la ideoj de Zamenhof kaj nur la alian duonon al liverado de servoj al la parolantoj. Kaj tio validas por ĉiuj landaj asocioj kaj ĉiuj lokaj grupoj kaj ĉiuj unuopaj esperantistoj.

Kiujn mezurilojn vi difinus por kontroli la efikecon de la informado? Kaj kiujn – realismajn! – celojn ni starigu por la proksimaj jaroj?
La nombro de homoj, kiuj lernas la lingvon, laŭ mi estas la plej bona mezurilo. El tiu vidpunkto Chuck Smith, kiu traktis kun Duolingo pri la kurso de Esperanto, devus ricevi statuon en la centra placo de Bjalistoko.
Realisma celo: UEA havu estraron, kiu komprenas la gravecon daŭrigi la taskon de Zamenhof.

Kiam vi esperantistiĝis meze de la 1960aj jaroj, la Centra Oficejo de UEA jam nestis ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo. Jam de jaroj vi insistas, ke ĝi devus ŝanĝi sian adreson kaj transloĝiĝi al “malpli kosta” lando. Mi ­havas imp­reson ke via propono havas pli da ŝancoj nun, kiam la asocio estas mallerte gvidata. Sed ĉu tiu paŝo vere povus savi la asocion aŭ ĝi definitive sink­igus la nun drive flosantan asocion?
La sidejo en Roterdamo havis sencon en la 1950aj jaroj, sed jam en la 1960aj jaroj la kostoj komencis iĝi tro altaj. Tiam entuziasmaj esperantistoj volis transporti la sid­ejon al Bruselo, la nova eŭropa ĉefurbo. En la lastaj jardekoj mi ĉiam insistis ke ĝi devus esti en pli malmultekosta lando kaj mi daŭre estas konvinkita pri tio, sed la loko de la sidejo estas, laŭ mi malgrava ol la ideoj pri agado, pri kiuj ni abunde diskutis. Movo al Slovakujo, pri kiu oni parolas nun, ne estas laŭ mi malbona, sed movo al Afriko aŭ rekte al Pekino estus ankoraŭ pli bona. Eblus ankaŭ kombini sidejojn en Slovakujo, Afriko kaj Pekino por malsamaj celoj, sed tion ni lasu al pli junaj homoj.

Kiel la kronviruso influas la Esperanto-movadon? Kompreneble, homoj mortas aŭ perdas siajn enspezojn, ekhavas aliajn problemojn – tio tuŝas ankaŭ esperantistojn kiel inividuojn. Sed kio pri la movado?
Ŝajne ni superis ĝin same bone kiel la cetera mondo kaj eĉ pli bone.
Ni ankoraŭ devas plene adaptiĝi al la nova situacio, kaj kiel ĉiuj aliaj ni esperas ke post la pandemio ĉio refunkcios kiel antaŭe. Tio espereble ne estos vera pri la mondo ĝenerale, kiu devus kompreni, ke oni ne povas riĉiĝi senfine kaj detrui la planedon, ke simple estas trompo promesi al ĉiuj, ke ili povas iĝi milionuloj nur se ili zorgas pri siaj egoismaj interesoj kaj malatentas pri la malriĉuloj, tiuj malfavoratoj de Dio, kiel pensis la protestantoj.

Sen vojaĝoj, sen kongresoj, sen vivaj kontaktoj – ĉu tio endanĝerigas nin aŭ vi vidas novajn ŝancojn en la interretaj – ne apudaj, sed anstataŭaj – instru­ado kaj kongresado?
La Esperanto-movado same devos lerni vivi alimaniere, sen aviadilaj vojaĝoj al la alia flanko de la mondo. La teĥnologio montris al ni, ke ni povas. Ekzemple la Londona klubo, kiu elspezis multegon por permesi al 15 homoj kunveni ĉiun duan semajnon, eble devos lerni vivi kun malpli multaj personaj renkontiĝoj kaj kun pli da retaj kunvenoj. Neniam kiel dum la pandemio ni havis tiom da lernantoj kaj la retaj kursoj montriĝis efikaj.
Do, mi fidas, ke la movado elvenos el ĉi tiu periodo pli rezistokapabla ol antaŭe. Ni ne forgesu, ke niaj patroj aranĝis kursojn pri Esperanto en koncentrejoj. Ĉu ni ne sukcesos travivi esence pli facilan situacion?

Kaj kiel vi nun esperantumas?
Mi esperantumas bone. Vendrede la Londona klubo aranĝas retajn prelegojn kun amaso da partoprenantoj. kaj en la aliaj tagoj mi respondas mesaĝojn kaj instruas rete. Aparte plaĉa por mi estas kurso por azianoj, el kiuj mi lernas vere multon pri iliaj problemoj lerni Esperanton, kaj pri iliaj kulturoj.

Vi estis prezidanto de Itala Esperantista Federacio, de TEJO kaj UEA, sekretario de la Akademio de Esperanto, entute vi okupis plurajn rolojn kaj ĉiam vi estas tre aktiva en la movado. Pri kiu via agado vi estas plej kontenta? Kion vi nomus via plej granda sukceso?
Mia sukceseto estis la disvastigo de la ideo, ke Esperanto estas lingvo por la mondo kaj ke UEA devas pensi pri si mem kiel monda organizaĵo kaj aranĝi UKojn en ĉiuj mondopartoj kaj mia alia sukceseto nomiĝas Hans Bakker, la homo, kiu tutsola esperantigis kontinenton, Afrikon. Li estis komisiito de UEA pri agado en Afriko kaj koresponde instruis Esperanton al multegaj afrikanoj. Tiel komenciĝis la moderna movado por Esperanto en Afriko. Miaj grandaj malsukcesoj estas la malkapablo interesi UEAn pri tio, ke ĝi devas disvastigi Esperanton, produkti esper­antistojn kaj ne nur servojn por esperantistoj. Produkti esperantistojn estas io tre pli malfacila. Kaj la dua malsukceso estis konvinki sufiĉe da esperantistoj paroli pli simplan lingvon, kiun ĉiu aziano povas kompreni. Eŭropaj esperantistoj rezignos pri siaj privilegioj nur kiam ili estos devigataj.

Corsetti

Renato Corsetti kaj lia edzino Anna Löwenstein interparolas per La Bona Lingvo.

Antaŭ kelkaj jaroj vi transloĝiĝis kun la familio el Italio al Britio. Vi aktive kaj fervore ekagis en Londono. Ĉu vi bone retrovis vin en la nova loko? Kio mankas al vi el Italio?
Mi mem neniam transloĝiĝus al lando kun la neFundmaneta finaĵo -io. Mi trans­loĝiĝis al Britujo kaj nature tre bone rilatis kun la lokaj esperantistoj kaj kunlaboris kun ili. Tio, kio mankas al mi el Italujo estas la ĉielo. Pri ĉio cetera oni povas trovi anstataŭaĵojn.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Legu pli pri Renato Corsetti en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, paĝoj 60-62.

Ĉi tiu intervjuo aperis en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/corsetti-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi