La koronvirusa pandemio jam pereigis pli ol du milionojn da homoj kaj ĉiutage al tiu nombro aldoniĝas kelkaj miloj da viktimoj. Multaj famaj artistoj, verkistoj kaj politikistoj forpasis, trafitaj de tiu ĉi plago. Tamen inter ĝiaj viktimoj multas ankaŭ homoj, kiujn ni vidas ĉiutage, sed apenaŭ rimarkas – kurieroj de manĝoliveraj servoj.
Formikoj en uniformo
La ĉefa rimedo, aplikata tutmonde kontraŭ la disvastiĝo de la koronviruso, estas trudizoliĝo. Milionoj da homoj restis hejme dum monatoj, foje sen havi permeson eliri surstraten. En grandaj urboj multaj alkutimiĝis almenaŭ parte manĝi hejme, sed pluraj homoj – speciale gejunuloj aŭ altpagataj fakuloj – tute ne kuiras hejme. Por ĉiuj ĉi homoj manĝoliveraj servoj iĝis vera savilo.
Tiu komerco rapide kreskis, sed dum la pandemio ĝi preskaŭ eksplodis danke al drasta multiĝo de la mendoj. Eĉ se vi ne interesiĝas pri tiu ĉi industrio, vi certe rimarkis, ke surstrate aperis multe da hastantaj homoj en firmaaj uniformoj kun kvadrataj dorsosakoj. Iuj preskaŭ kuras, aliaj rapidas sur skutiloj aŭ bicikloj, iuj veturas en ĉipaj aŭtoj. Ili estas kurieroj – formikoj de la manĝoliveraj servoj, soldatoj de la granda armeo. Kiel ĉiuj soldatoj ili batalas en ombro de sia armeo kaj mortas nerimarkitaj.
En Ruslando ĉi tiun merkaton regas “Yandex Manĝaĵoj” (Yandex.Eda) kaj “Delivery Club”. Ambaŭ apartenas al plej grandaj retserĉiloj – Yandex kaj Mail.ru, profitantaj sian unikan eblecon trovi la mendantojn kaj ligi ilin kun produktantoj kaj kurieroj per siaj mapo-servoj. Tio ebligas al iu ajn elekti per respektiva retejo aŭ aplikaĵo inter miloj da pladoj, proponataj de centoj da restoracioj kaj ricevi ilin hejme. Liverado okazas ĝis la pordo, kutime ene de duonhoro, kaze de malfruiĝo sekvas rabato. Komforte kaj tute sekure, ĉu ne? Sed tiujn komforton kaj sekurecon ni ŝuldas grandparte al la menciitaj formikoj – kurieroj, kies nomoj aperas en nia memoro post la ricevo de informa mesaĝo kaj forglitas senspure tuj post la ricevo de la mendo.
Ŝajnas ke ili devus esti same kontentaj kaj ĝojaj kiel iliaj dungantoj – ju pli abundas la mendoj, des pli grandas la kurieraj enspezoj, ĉu ne? Sed la vivo montris ke en la kapitalisma ekonomio tiu logiko ne funkcias. Post alfronti subitan kreskon de la mendoj, la manĝoliveraj servoj anstataŭ varbi proporcian nombron de kurieroj preferis pli intense ekspluati la jamajn dungitojn. Oni vastigis la areojn, kiujn devas priservi ĉiu kuriero, mallongigis la tempon de la liverado kaj enkondukis pliajn monpunojn – speciale pro malfruoj. La servoj ekĝuis monfluojn, dum iliaj “soldatoj” anhele hastas, klopodante plenumi la normojn.
Ilia situacio jam pli frue estis ekstreme malbona, kaj foje tio aŭdiĝis en amaskomunikiloj. En aprilo 2019 en Sankt-Peterburgo mortis la 21-jara kuriero, kiu post dekhora labortago falis morta de sur sia biciklo. Post tio la servo ebligis al la kurieroj memstare preni paŭzon, preminte specialan butonon en la aplikaĵo (antaŭe ili devis peti pri tio sian estron) kaj promesis malfermi “varman linion”, kien ĉiu kuriero povos telefoni kaj anonime rakonti pri siaj problemoj. “Delivery Club” reagis, promesinte al kurieroj ĉiujare libervolan medicinan ekzamenadon. Ĉu grandaj atingoj?
Al tio respondis kurieroj de la lasta firmao, kiuj ekribelis en julio 2020, deklarinte senfinan strikon. Tricent strikantoj diris, ke ekde majo ili ne ricevas salajrojn. Multaj devis forlasi luitajn loĝejojn kaj nokti en parkoj, pluraj frontis malsaton.
La situacio malboniĝas pro tio, ke en grandaj urboj tiun laboron ofte plenumas enmigrintoj – subedukitaj junuloj el Centra Azio, kie post la disfalo de Sovetunio la vivnivelo draste falis, kaj la laborpostenoj malmultiĝis. Sen profesio kaj ofte sen bona kono de la rusa lingvo ili estas kondamnitaj al tiu laboro, akceptanta ĉiujn marŝkapablajn personojn.
Hejme ilin atendas la maljunaj gepatroj kaj propraj familioj, por kiuj ili ofte estas la sola fonto de enspezoj. Sed nun ili mem transformiĝis el monhelpantoj je mizeruloj, trafitaj de la striktigo de la reguloj kaj la samtempa falo de la kurzo de la rublo. Ili gajnas malpli, sed devas sendi pli al siaj familioj, kaj ankaŭ iliaj propraj elspezoj altiĝis pro la ĝenerala kresko de la prezoj, sekvinta la kurzoŝanĝon. Perfekta kaptilo, ĉu ne?
“Ĉu ili almenaŭ gajnas multe?” – naivulo demandus. La manĝoliveraj servoj parolas pri 2500-3000 rubloj tage (34 ĝis 41 usonaj dolaroj), sed eĉ tiu bildo estas troigita. Mia fratino, kies edzo enmigris el Taĝikio kaj laboris kiel kargoportisto kontraŭ 25 mil rubloj monate (340 dolaroj), foje pensis, ke tio povus esti porokaza kromlaboro. Sed eksciinte, ke en la realo la kuriero malofte gajnas pli ol 900 rublojn tage (12 dolaroj), ŝi preferis pasigi tiun tempon kun siaj kvar infanoj.
Lukto kontraŭ nebulo
Kiel reagas la servoj? Ilia respondo estas tipa por la nuntempa kapitalismo, kies ĉefaj trajtoj estas monopolismo kaj malpersoniĝo de la respondeco. “Yandex Manĝaĵoj” klarigis, ke la kurieroj laboras en partneraj firmaoj, kiuj respondecas pri iliaj laborhoroj. La kurieroj mem elektas sian labortempon, kiu varias de 4 ĝis 12 horoj. Monpunoj kaj laborkondiĉoj ankaŭ dependas de la partneraj firmaoj, kiuj dungas la kurierojn. Simile respondas “Delivery Club”. Kaj tio estas vera!
La manĝoliveraj servoj fakte estas nuraj perantoj inter la mendintoj kaj produktintoj. Ili konektas ilin per siaj retejoj kaj aplikaĵoj kaj transdonas informojn al la tria flanko – firmaoj, kiuj dungas la kurierojn. Kaj tiuj lastaj ne zorgas pri sia reputacio aŭ socia respondeco – ili staras malantaŭ la bela fasado de siaj partneroj, ili estas konataj al neniu kaj do zorgas nur pri unu afero – profito.
Ĉu tio estas specifa trajto de la monavidaj rusiaj aĉuloj? Tute ne, ili estas nur diligentaj lernantoj de siaj okcidentaj mastroj. Oni povas admiri Steve Jobs kaj aliajn inteligentajn ĉarmulojn, sed en Ĉinio ili kreis kaj dum jardekoj subtenis veran inferon, en kiu laboregas centmiloj da laboristoj. Ĉu Jobs reagis al la ondo de sinmortigoj de laboristoj de sia ĉina liveranto “Foxconn” en 2010? Li faris nenion kaj plu insistis pagi groŝojn de siaj profitoj, do “Foxconn” reagis same cinike, instalinte ferajn kradojn sub la fenestroj – por ke laboristoj ne plu forsaltu el ili.
Eĉ se laboristoj finfine sukcesus protesti kontraŭ la ĉefa profitanto mem, ankaŭ tiuokaze ili apenaŭ atingus grandan sukceson. Akciaj kompanioj estas regataj de same dungitaj estraranoj, kiuj devas per ĉiaj rimedoj altigi profiton, plenumante la volon de la akciuloj, kiuj plejparte estas aliaj akciaj kompanioj, malantaŭ kiuj staras pliaj, do fine temas pri svaga nebulo de la finaj posedantoj, kun kiuj ilia fina dungito povas nek disputi, nek eĉ ekkoni iliajn nomojn.
Mi klarigis ĉion je ekzemplo de Ruslando, sed evidente la sama situacio formiĝis ankaŭ en aliaj landoj. Ĉina samideano sendis al mi ligilon al ĉinlingva artikolo, kiu detale priskribas la problemojn de la ĉinaj kurieroj – diferenco apenaŭ rimarkeblas.
Kion vi povas fari?
Apenaŭ multon.
Se vi estas juristo aŭ socia aktivulo, vi povas helpi al lokaj kurieroj establi sindikaton, lanĉi strikon aŭ simple kompreni, kio estas skribita en iliaj kontraktoj. Sindikato, unuiginta kurierojn de “Delivery Club”, aperis danke al helpo de maldekstra organizaĵo – unu el malmultaj, pretaj ne nur tumulti surstrate kaj makuli la murojn per laŭtaj sloganoj, sed ankaŭ doni veran helpon al la ekspluatataj laboristoj.
Se vi estas ordinara kliento, viaj eblecoj estas pli limigitaj. Vi povus fari mendojn rekte ĉe respektivaj restoracioj, sed tio signifas nur, ke la samajn problemojn frontos iliaj kurieroj. Vi povus tute rezigni je la mendoj, sed tiam ĉiuj ĉi homoj simple perdos eĉ tian laboron kaj apenaŭ trovos ion alian.
Kion do? Vi povas almenaŭ klaki butonon por montri ke la mendo venis ĝustatempe kaj se eblas – aldoni trinkmonon. Tio estos groŝoj por vi, sed vera premio por la kuriero, alportinta manĝaĵojn al vi. Eble danke al tio li povos preni tason da varma teo kaj finfine ŝanĝos sian maskon.
Stanislav Belov
Foto: Yandex-kuriero en Tjumeno (Fotis: S. Belov)
Ĉi tiu teksto aperis en la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/belov-4