106a UK: favorpreze aliĝu ĝis la 31a de marto

UK-106La 106a Universala Kongreso de Esperanto (UK) laŭplane devos okazi de la 17a ĝis la 24a de julio 2021 en Belfasto, Nord-Irlando, sub la temo “Paco kaj Konfido: universalaj valoroj” (uea.org/gk/920). Ni kuraĝigas interesatojn aliĝi per nia reta aliĝilo: uea.org/kongresoj/alighilo – la dua favorpreza aliĝperiodo finiĝas la 31an de marto.

Kvankam la pandemio ankoraŭ postulas de ni ĉiuj plej seriozan atenton, la nuna surloka situacio daŭre ebligas la okazigon de la 106a UK, tiel ke ĝia preparado progresas. La Estraro de UEA kune kun la Centra Oficejo restas atentaj pri la evoluoj kaj akurate informos la aliĝintojn kaj la tutan komunumon pri la sekvaj decidoj pri la UK. Frua aliĝo de interesatoj gravas por taksi nombron de partoprenontoj kaj bonorde prepari ĉion. La sekva ĝisdatigo pri la kongreso okazos plej malfrue ĝis la mezo de majo.

Por doni sekurecon al la interesatoj partopreni la UK-on, la Estraro de UEA frue aprobis ke, okaze de nuligo de la kongreso, ĉiuj aliĝkotizoj por Belfasto, estos repagitaj (minus 15 EUR pro administraj kostoj; alternative aliĝintoj ankaŭ povos plene konservi sian aliĝon por unu el la du venontaj UK-oj kaj ĉiuj mendoj (kiel hoteloj kaj ekskursoj) faritaj pere de UEA aŭtomate nuliĝos; la pagitaj sumoj restos en la UEA-konto de la koncernaj kongresanoj je ilia dispono. Kongresanoj, kiuj deziras malmendi (hotelo, ekskursoj) povas fari tion ĝis la 15a de majo.

Ĉe mendo de flugoj, aliĝintoj bone konatiĝu kun nuligo-kondiĉoj. Multaj flugkompanioj momente ofertas la eblon plene nuligi aŭ ŝanĝi flugbiletojn. Kiel ĉiam, estas rekomendata vojaĝasekuro, kun kovro de nuligo ne nur pro personaj, sed ankaŭ pro eksteraj kialoj. Atentu, ĉar ofertataj kondiĉoj tre varias de lando al lando.

La preparlaboroj por Belfasto daŭras. Ni sekvos ĉiujn postulojn de la nordirlanda kaj brita registaroj por sekura okazigo de nia jara renkontiĝo. Ĉiuj, kiuj volas subteni la laborojn por la UK, povas donaci al la Universala Kongreso aŭ solidare aliĝi al la K.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №938.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi