Belartaj Konkursoj de UEA: Novaj retpoŝtadreso kaj limdato

Belartaj Konkursoj

Lastnovembre UEA alvokis al partopreno en la 72-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2021. Ĉiuj detaloj pri partopren-reguloj kaj premioj troveblas en la Gazetara Komuniko N-ro 915. Tamen pro teknikaj problemoj, bedaŭrinde ne eblas nuntempe aliro al la antaŭe indikita retpoŝtadreso sciosfero@gmail.com. Dum teamo provas solvi la alirproblemon al la retpoŝtadreso, UEA petas ĉiujn kandidatojn sendi aŭ resendi siajn konkursajn proponojn al la nova retpoŝtadreso bk@co.uea.org (kopie al belartajkonkursoj@gmail.com). Same ni petas de la komunumo, landaj asocioj kaj informgrupoj diskonigi pri tiu problemo, tiel ke kandidatoj povu sendi aŭ resendi al la funkcianta adreso.

Por ne malhelpi kandidatojn, la limdato por akcepto de proponoj estas prokrastita ĝis la 30a de aprilo 2021.

Ĉiuj aliaj informoj, inkluzive de la fizikaj adresoj, restas validaj. UEA dankas vian komprenemon kaj kalkulas je via helpo por diskonigo cele al unu plia sukcesa okazigo de la Belartaj Konkursoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №937.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi