Beletra Almanako, 2020, №39 (Oktobro)

Beletra almanakoEn sia prezento de la oktobra BA Anina Stecay rezonas, ĉu sekvado al sukcesaj verkaj strukturoj, uzado de reguloj lernitaj en fakaj kursoj ebligas krei novajn kaj interesajn verkojn. Originala prozo venas de Anina Stecay, Francisco Javier Moleón kaj Trevor Steele. El la romano Sesdek ok de Sten Johansson estas publikigita komenca ĉapitro. Osmo Buller per beletraj tombovizitoj rakontas pri kelkaj finnlandaj Esperanto-verkistoj kaj lian rakonton sekvas represo de du prozaĵoj de Martti Putaala. Poezion kontribuas Jorge Camacho kaj Jesper Lykke Jacobsen.

Riĉas sekcio de tradukita prozo. El Epikuro tradukis Nicola Ruggiero, el Kurt Tucholsky – Trevor Steele. La novelo La edzino de lia juneco de la afrik-usona (jes, tiel en la politike korekta lingvaĵo!) verkisto Charles W. Chesnutt (tradukis Barry Friedman) estas aperigata “por turni la atenton de aliregionaj legantoj al parto de la prirasa sperto de Usono kiu ne ricevis adekvatan internacian diskonigon”.

Faskon da etaj rakontoj de la rusa kaj sovetia verkisto Daniil Ĥarms proponas Stanislavo Belov. Paradoksaj, ironiaj kaj absurdaj estas rakontoj, anekdotoj kaj aforismoj de Ĥarms, kies stilon imitas liaj sekvantoj kaj nemalmulton de ili verkitan oni atribuis al la plumo de Ĥarms. Per la traduko de Nicola Ruggiero oni konatiĝas kun poemo de italino Gianfranca Gastaldi.

Yu Jianchao artikolas pri rezonadoj pri neologismoj inter Tibor Sekelj kaj Laŭlum, Sara Spanò intervjuas esperantan kaj hispanan kulturaganton Miguel Fernández. Nekrologe estas omaĝitaj Tacuo Huĝimoto kaj Eugène de Zilah, ankaŭ per fragmento el la romano La princo ĉe la hunoj.

Recenzas Jorge Camacho pri La nigra fiŝeto de Samad Behrangi; Probal Daŝgupto pri Baza literatura krestomatio, Valentin Melnikov pri Amo inter ruinoj de Trevor Steele. Federico Gobbo replikas al la recenzo de Wim Jansen en BA 38.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa (marta) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/03/ba-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi