Nova titolo en la Serio Oriento-Okcidento: Antologia skizo de la persa literaturo

Antologia skizo de la persa literaturo. / Pluraj aŭtoroj. El la persa tradukis Said Baluĉi. Moskvo: Impeto, 2021. 164 p. ISBN 978-5-7161-0311-5. Serio Oriento-Okcidento n-ro 58.

La Eldonserio Oriento-Okcidento, aŭspiciata de UEA, en Konsulta Partnereco kun Unesko, pliriĉiĝis per nova titolo, Antologia skizo de la persa literaturo, kiu ĵus aperis ĉe la eldonejo Impeto en Moskvo, paperforme kaj elektronike (senpaga elŝuto). Ĝi konsistas el prozspecimenoj de 33 aŭtoroj aŭ libroj kaj poemspecimenoj de 24 poetoj.

Redaktis Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, kaj provlegis Rob Moerbeek. La antaŭparolon verkis A. Giridhar Rao. La ĉefa enhavo estas grandparte traduko de Said Baluĉi el parto de originala antologio en la persa. Tiumaniere por proponi tiun antologion la tradukisto ne devis sola elekti, sed, restante pli neŭtrala, tradukis la elektojn de aliaj majstroj.

Tiu numero de la eldonserio estas aparte grava pro tio, ke je la unua fojo en ĝi aperas antologio de persa literaturo. Laŭ atentigo de Giridhar Rao en sia antaŭparolo, “jam en 2004 Abel Montagut sciigis nin pri la neegaleco en la monda kultura trafiko de tradukado. Inter la tradukaĵoj listigitaj en la Index Translationum de Unesko, la fontlingvoj por 70% el ili estis nur kvar lingvoj: la angla, rusa, franca kaj germana (nur la ordo de tiuj ŝanĝiĝis en novembro 2020). En la sama periodo en Esperantujo aperis 344 tradukaĵoj, duono el ili de la ĉina, vjetnama, nederlanda kaj japana – kaj la ceteraj de pluraj aliaj lingvoj. Simile inter 1991 kaj 2003, Montagut raportas, ke en Esperantujo nur 30% estis el tiuj kvar “grandaj” lingvoj; 70% venis de pluraj “malgrandaj” lingvoj. Do tiu ĉi irana Trezorejo ja estas plia indikilo en Esperantujo de la kultura justeco inter la lingvoj kaj literaturoj de nia mondo”.

La PDF-versio de la libro estas tute libere kaj senpage elŝutebla ĉe persa.trovu.com. La papera versio baldaŭ troveblos en la internaciaj kaj landaj Esperanto-libroservoj, i.a. en la Libroservo de UEA. Sekvu informojn pri tio en la rubriko Laste aperis: uea.org/via/retlistoj?listo=ls.

La senpaga disponigo de la libro estas parto de projekto el la eldonejo Impeto. Se vi volas helpi al la projekto, vi povas uzi la donacbutonon ĉe persa.trovu.com aŭ ĝiri al la UEA-konto impt-m (Eldonejo Impeto), kontaktante financoj@co.uea.org, kun indiko de la sumo kaj noto “Donaco por “Antologia skizo de la persa literaturo” (bv. kopii la mesaĝon ankaŭ al impeto@impeto.ru). Pagmanieroj al UEA troviĝas ĉe uea.org/alighoj/pagmanieroj.

La serio Oriento-Okcidento estas la plej longedaŭra el ĉiuj kontribuoj de UEA al projektoj de Unesko, inaŭgurita en 1961. Ĝi kontribuas al la Unesko-Programo por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento. Pri la akcepto de novaj titoloj en la serion decidas la Estraro de UEA, sed en la eldonado povas partopreni eldonistoj plenumantaj la kvalitajn kaj teknikajn postulojn de la serio. Pluraj titoloj de la serio estas aĉeteblaj ĉe katalogo.uea.org. La tuta listo aperas ĉe Vikipedio, kunlabore kun UEA: eo.wikipedia.org/wiki/Serio_Oriento-Okcidento.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №928.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi