Stanislav Belov: La plej legata artikolo en nia retejo

BelovAntaŭ du semajnoj, okaze de la kvarcenta sinsekva tago de la ĉiutaga aktualigo de nia retejo, ni aperigis komentarion kaj la liston de la plej legataj artikoloj en La Ondo de Esperanto. En ĝi plej supre estis eseo de la redaktoro de La Ondo pri la artikolo Prudento aŭ Kredo? de Lev Tolstoj kun 1572 legoj. Tiam ni skribis, ke “… post kelkaj tagoj ĝin avancos la artikolo Granda skismo en Esperantujo de Stanislav Belov, kiu dum malpli ol unu monato estis legita 1556 fojojn”. Tio realiĝis, kaj jam post kvar tagoj la Belova artikolo iĝis la plej populara teksto en nia retejo. Ĝi estas (ek)legita 1686 fojoj n. Gratulon al la Siberia aŭtoro!

Vidu la plejliston de la dek kvin plej legitaj tekstoj ekde februaro 2020:

1.686 Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
1.627 Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
1.510. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
1.497. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
1.337. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
1.327. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
1.224. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
1.102. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
1.091. Reza Kheirkhah: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
1.060. Gorecka H., Korĵenkov A.: Parlamenta medalo por Povilas Jegorovas
1.054. Louis Beaucaire: Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA
1.044. Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)
1.029. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en junio 2020
1.017. Vi estas mia heroo: libro de UN pri KOVIM-19 aperis en Esperanto
991. Wennergren B.: La nova eldono de PIV estas presita

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj verkitaj speciale por la almanako, kiu konservis la faman nomon La Ondo de Esperanto.

Malkiel la retejo, kiu plu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanakon ricevos nur tiuj, kiuj abonos ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia retejo https://sezonoj.ru/donacoj/ kaj en la almanako (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj).

La ricevataj pagoj devas kovri la bazajn kostojn de la subtenado de la novaĵretejo kaj de la produktado de la almanako. Temas pri kostoj aparataj (aĉeto kaj riparado de la komputilo, printilo, skanilo, fotilo k. a.), kostoj programaj, kostoj retaj (nomo kaj funkciado de la retejo, abonado de la reto, sekurigo), sen mencii la laborkoston de la geredaktoroj (ĉirkaŭ 180 laborhoroj por produkti ĉiun numeron de la almanako, same pri la literatura suplemento, kaj ĉirkaŭ 80 laborhoroj monate por ĉiutaga prizorgado de la retejo, entute ĉ. 2000 laborhoroj jare). El la samaj kotizoj estas financata ankaŭ nia podkasto “Radio Esperanto”.

Niaj klopodoj trovi sponsoron inter esperantistaj asocioj, instancoj kaj fondaĵoj estas malsukcesaj, kaj la estonteco de la sola ĉiutage renovigata Esperanta novaĵretejo dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj legas ĝin kaj abonas la almanakon La Ondo de Esperanto.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/ondo-78

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi