La 11an de februaro 2021 en Ústí nad Labem pro la koronviruso Covid-19 mortis Vlastimil Novobilský (1935-2021). Hodiaŭ, la 15an de februaro li iĝus 86-jara.
Vlastimil Novobilský estis ĉeĥa kemiisto, universitata profesoro, rektoro de la Nordbohemia universitato J. E. Purkyně (1995-2001). Filo de la Esperanto-aktivulo Jaroslav Novobilský (1903-1942) mortpafita en la koncentrejo Mauthausen, li lernis Esperanton memstare en 1946, aktiviĝis en la 1950aj jaroj kaj redaktis la junularan gazeton Tagiĝo. Li gvidis multajn Esperanto-kursojn (ankaŭ universitat-novele), ofte prelegis. Profesoro Novobilský rektoris la Internacian Kongresan Universitaton kadre de la 81a UK (Prago, 1996).
Inter liaj verkoj estas multaj artikoloj en/pri Esperanto kaj kelkaj libroj, inkluzive de Skizo pri la Esperanta literaturo (ĝi aperis en 1956, kiam li studis en la Karola universitato en Prago), bibliografio Ĉeĥa literaturo en Esperanto (1983) kaj Francisko Valdomiro Lorenz: Atesto pri la vivo kaj verko de eksterordinara homo (2017). La libron de Chava Pressburger Taglibro de mia frato (2005) li tradukis kune kun sia edzino Věra, filino de la ĉeĥa Esperanto-poeto Jiří Kořínek.
Ni funebras kaj kondolencas al lia vidvino Věra, kiu nun estas danĝere malsana je Covid-19.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/nekrologo-57