Bjalistoka Literatura Konkurso 2020

konkurso

La konkursa komisiono konsistanta el Eligiusz Buczyński (prezidanto, reprezentanto de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko) kaj Stanisław Dobrowolski (membro, reprezentanto de Bjalistoka Esperanto-Societo), establita por taksi verkojn de la 10a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” por rakonto pri la temo “Pandemio: neĉiutaga ĉiutageco”, decidis, ke el inter 29 verkoj senditaj ĝustatempe kaj laŭregulare premiitaj estas:

Unua premio: verko de Elżbieta Karczewska Belega Davido à la kronviruso – 19
Dua premio: verko de Andrzej Liczmonik Pandemionium
Tria premio: verko de Justyna Rut-Thiam Memorlibro el pandemio

Krompremiitaj estis la verkoj de:

  • Helena Biskup Alvenas novaj tempoj
  • Ines Kahin Izoliteco, katalizilo
  • Henryk Liszkiewicz Karateo sako
  • Wacław Rekowski Lidka
  • Jean-Claude Roy Ĉu dancado post kantado?
  • Maria Rosaria Spanò Kiam ankroj neatendite falas
  • Paulo Sergio Viana Kvaranteno

Ni gratulas al ĉiuj gajnintoj, dankas al ĉiuj kontribuintoj kaj kuraĝigas vin partopreni en la venonta jaro!

Elŝutu la enhavon de la 10aj Bjalistokaj Kajeroj: Bialistokaj-kajeroj-2020.pdf

Fonto: https://espero.bialystok.pl/eo/literatura-konkurso-2020-rezulto/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi