Nikolao Ĥoĥlov – 130-jara

ĤoĥlovLa 1891a jaro estis feliĉa por la Esperanta poezio. En ĉi tiu jaro naskiĝis Kálmán (Kolomano) Kalocsay, Gyula (Julio) Baghy, Hendrik Adamson, Georgij (Georgo) Deŝkin… Kaj la 31an de januaro (aŭ la 12an de februaro, ĉar probable temas pri la Julia, sed ne Gregoria dato) en Moskvo naskiĝis Nikoláj Ivánoviĉ Ĥoĥlóv (Николай Иванович Хохлов), famiĝinta inter esperantistoj kiel Nikolao Hohlov.

Laŭ familia legendo, la familion Ĥoĥlov fondis Mark, ukraina kozako, kiu en la 18a jarcento forlasis Malgrandrusujon kaj ekloĝis en Moskvo. Pro lia deveno li ricevis la rusan familion Ĥoĥlov (la rusa vorto “хохол” estas kromnomo por ukraino). Liaj posteuloj okupiĝis pri diversaj urbaj metioj, metiisto estis ankaŭ Ivan Gavriloviĉ Ĥoĥlov, inter kies tri filoj estis ankaŭ nia jubileulo, naskiĝinta “je kvaronversto de la muroj de Kremlo”. Tamen la filoj ne sekvis la familian tradicion; Nikolao lernis en gimnazio kaj komerca lernejo kaj poste laboris en la ĉefpoŝtejo de Moskvo.

En la revolucia jaro 1917a Nikolaj konatiĝis kun Vera (pole: Wiera), filino de rusa patro (lia nomo estis Aleksandr) kaj pola patrino, tiam loĝintaj en Moskvo, kiu baldaŭ iĝis lia edzino. En 1918 pro la malfacilaj vivocirkonstancoj en Moskvo ili forveturis al Poltava (nun en Ukrainio). Tie Nikolao estis mobilizita kaj devigita servi en la “Blanka Armeo” (Armeaj Fortoj de Suda Ruslando, ВСЮР) de Denikin, kiu batalis kontraŭ la Ruĝa Armeo, revolucia armeo de Nestor Maĥno, armeo de Ukraina Popola Respubliko (petluranoj), diversspecaj ukrainaj separatistoj kaj sendependaj bandoj (la Verda Armeo). Vera, kiel polino, en 1919 sukcesis elmigri al Varsovio.

En la milito Ĥoĥlov ekhavis tifon kaj estis mirakle savita de angla Ruĝa Kruco, kiam li estis eksterurbe la sola vivanto en varvagono plena de mortintaj “tifuloj”. Li preferis ne reveni al Moskvo kaj kun la retretanta blanka armeo, kies gvidon reprenis barono Vrangelj, en printempo 1920 venis en Krimeon kaj en novembro 1920 Ĥoĥlov per la ŝipo “Ĥerson” forlasis Ruslandon kaj iris tra Konstantinopolo al Malto, kie li povis elekti inter Italio, Grekio kaj Jugoslavio (Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj). Ĥoĥlov elektis la lastan kaj printempe 1921 li venis al LA havenurbo Bakar kaj eklaboris tie kiel ŝarĝportisto. Post kelkaj monatoj li helpe de la esperantisto Dušan Maruzzi eklaboris en Adriatika Banko, en Zagrebo.

Lia edzino Vera baldaŭ venis al li: la familio rekuniĝis, kaj en Zagrebo naskiĝis ilia filo Juliusz. En 1923 la familio transloĝis al Varsovio, sed post malpli ol unu jaro ili divorcis. Vera kaj Juliusz restis en Pollando, kaj Nikolao revenis al Zagrebo, kie li kelkajn jarojn laboris, sed en 1928, li revenis en Moskvon.

Nikolaj ĤoĥlovEn la Ruslanda ĉefurbo Ĥoĥlov laboris kiel ekonomiisto en diversaj entreprenoj. En 1930 li edziĝis kun Jevdokija Gerasimovna Moĉalina (1903-1993), post unu jaro naskiĝis lia dua filo Leonid Nikolajeviĉ Ĥoĥlov (1931-2003). En 1941 post la invado de Germanio en Sovetunion, la aviadiluzino, en kiu li laboris, estis translokita al Taŝkento, kaj Ĥoĥlov kun sia familio ekloĝis tie. El Taŝkento la familio revenis Moskvon en 1944. En 1952, laborante kiel estro de planfako en la bierfabriko Ostankino, Ĥoĥlov havis apopleksion kaj dum kelkaj monatoj restis hejme, prizorgate de la edzino. Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov mortis la 26an de februaro 1953 kaj estis entombigita en la Moskva tombejo Ostankinskoje.

* * *

Nikolaj Ĥoĥlov eklernis Esperanton kiel 14-jarulo en 1905. La plej unua kajero de La Ondo de Esperanto, aperinta en februaro 1909, mencias lin kiel aktivan propagandiston de Esperanto en la poŝtoficejo. Post unu jaro en aprilo 1910, kiam li havis 19 jarojn, La Ondo de Esperanto aperigis lian trosentimentalan poemon En tombejo kun la 17a de februaro 1910 kiel la verkodato. Ankaŭ poste en la gazeto de Saĥarov aperis liaj poemoj kaj informoj pri lia agado, ekzemple pri tio, ke en 1912 Nikolao Ĥoĥlov, laborante en la Moskva poŝtoficejo, dissendis milojn da propagandiloj per la oficiala poŝto al ĉiuj anguloj de Ruslando. Kaj en 1917 li gvidis kursojn de Esperanto en speciala poŝtotelegrafa lernejo. La lasta sciigo pri lia esperantista aktivado aperis en la plej lasta numero de La Ondo, kiu havis numeron 4-5 (100-101):

“En Ĉefa Poŝtoficejo de Moskvo unu el fakoj de ĉefa pavilono nun administras nia samideano Ĥoĥlov, kiu kun plezuro donas en Esperanto informojn al ĉiu eksterlanda samideano”.

Preskaŭ tuj post la establiĝo en Zagrebo Ĥoĥlov aktiviĝis por Esperanto. En 1921 li kaj Dušan Maruzzi kunfondis en Zagrebo la gazeton La Provo (poste Konkordo), kiu ĉesis aperi en 1928, kiam Ĥoĥlov forlasis Zagrebon. En 1922 Maruzzi fondis la eldonejon Sudslava Esperanto-Servo, al kiu Ĥoĥlov tuj kontribuis per sia traduko de Krucumo de Aleksandr Drozdov (same kiel Ĥoĥlov, Drozdov servis en la Blanka Armeo, elmigris, kaj en 1923 revenis al Ruslando). Ekde 1922 Ĥoĥlov, danke al Julio Baghy, kunlaboris kun Literatura Mondo, kie aperis liaj poemoj, noveloj originalaj kaj tradukitaj, ankaŭ artikoloj. Kutime li uzis sian esperantigitan nomon Nikolao Hohlov aŭ la pseŭdonimon Skito.

Nikolao HohlovLa 5an de januaro 1924 en Zagrebo estis prezentita lia unuakta komedio La Morto de la Delegito de U.E.A., eldonita libroforme en 1924 kiel la unua volumo de la “Biblioteko de la Konkordo” en Zagrebo. En 1924 aperis en Lepsiko lia traduko de la Orientaj fabeloj de Vlas Doroŝeviĉ. Post du jaroj sekvis la unuakta vodevilo Granda bruo pro nenio de D. Dobin, kiel la 3a volumo de la “Biblioteko de Konkordo”. En 1928 aperis la teatraĵo Morto de Danton de Aleksej N. Tolstoj kaj la originala poemaro La Tajdo, ambaŭ eldonitaj de Heroldo de Esperanto en Horrem bei Köln.

Pri ĉi tiu poemaro kaj ĝeneralige pri la literatura agado de Ĥoĥlov vi povos legi en aparta artikolo.

En Moskvo Ĥoĥlov daŭrigis sian esperantistan agadon, interalie, kiel gvidanto de literatura sekcio en la lingva komisiono de SEU kaj sekretario de la lingva komisiono. Krome li gvidis la Esperanto-sekcion de la Sovetunia societo de kulturaj ligoj kun eksteraj landoj (VOKS, poste SSOD). En 1929 li estis elektita kiel membro de Lingva Komitato Esperantista.

Li multe tradukis, sed ne plu verkis poemojn post 1928. Kun Nikolaj Nekrasov li tradukis en 1931 el la rusa la studon de Ernest Drezen Historio de la Mondolingvo. Ĝi aperis en Lepsiko same kiel Per voĉo plena de Majakovskij (1930) kaj La unua soveta blumingo de Staĥanov (1932).

Laŭ konsilo de sia frato, oficiro de NKVD, en 1933 Nikolaj Ĥoĥlov ĉesis publike okupiĝi pri Esperanto, kiu post kelkaj jaroj iĝos “danĝera lingvo”. Verŝajne lia ĝustatempa malaktiviĝo savis lin de la kontraŭesperantista kampanjo, kvankam Aleksandr Samojlenko, librotenisto de SEU, la 26an de marto 1938 denuncis lin inter la aktivuloj de “kontraŭrevolucia spiona organizaĵo” kaj menciis, ke Hohlov estis varbita kiel germana spiono de Drezen mem.

Ĥoĥlov forlasis ne nur la movadon. Li ĉesis publikigi siajn verkojn en/pri Esperanto, kaj nur en ;a antologio Arĝenta duopo (1937) aperis lia artikolo pri la poemaro Preter la vivo de Julio Baghy. Probable li plu verkis private, ĉar laŭ Boris Tokarev en 1948 li tradukis la Himnon de la demokratia junularo de Lev Oŝanin. En 2010 estis publikigita lia primovada kabaredo Verda rido, verkita en Zagrebo, kiun oni opiniis perdita, sed lia studo pri la Esperanta stilistiko ĝis nun ne estas retrovita.

Aleksander Korĵenkov

Ĉefaj verkoj pri N. Ĥoĥlov

Enciklopedio de Esperanto. Vol. 1 / Red. L. Kökény, V. Bleier. Budapest: Literatura Mondo, 1934. P. 222.
Fejes M. La “malnova samovaro”: legendo kaj demento // Literatura Foiro, 2008, №232.
Gjivoje M. Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj. Borovo: Voĉo, 1985. P. 78.
Gorecka H., Korĵenkov A. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2018. P. 133-134.
Korĵenkov A. Nikolao Hohlov // La Ondo de Esperanto, 2012, №4.
Minnaja C., Silfer G. Historio de la Esperanta Literaturo. La Chaux-de-Fonds: LF-koop, 2015. P. 176-178.
Modest J. Literaturaj konfesoj. Pazarĝik: Radio, 2000, p. 1-4.
Nekrasov N. Artistoj de verso. Kritika Skizo pri N. Hohlov kaj E. Miĥalski // La Nova Epoko, 1929, №11.
Pleadin J. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. Đurđevac: Grafokom, 2002. P. 56.
Pleadin J. Ordeno de Verda Plumo: Leksikono pri esperantlingvaj verkistoj. Đurđevac: Grafokom, 2006. P. 105-107.
Sutton G. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. New York: Mondial, 2008. P. 122-126.
Tárkony L. De paĝo al paĝo. Budapest: Literatura Mondo, 1932. P. 51-58.
Tornado B. Nikolao Hohlov // Impeto ‘89. Moskva: Progreso, 1990, p. 143-150.
Tornado B. Poeto de sento profunda: Nikolao Ĥoĥlov mortis antaŭ 25 jaroj // Hungara Vivo, 1978, №1.

Mi dankas al Aleksandra Ĥoĥlova, la nepino de N. I. Ĥoĥlov, kaj al Vilmos Benczik pro ilia helpo ĉe la kompilado de ĉi tiu artikolo. La dua kaj la tria fotoj estas prenitaj el arkivo de la familio Ĥoĥlov.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Republikigo (plena aŭ parta) estas ebla nur kun la permeso de la aŭtoro.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/hohlov

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi