Nikolao Hohlov: Emigrantoj

Nikolao Hohlov

Nikolao Hohlov (Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, 1891-1953) en Esperantujo estas konata ĉefe kiel poeto kaj aŭtoro de La tajdo (1928) – unu el la plej gravaj poemaroj verkitaj en Esperanto. Sed li verkis ankaŭ proze. Ni proponas al vi legi lian verketon Emigrantoj, kiu aperis antaŭ 98 jaroj en Literatura Mondo.

Ĉirkaŭite de bruema akompanantaro konsistanta el kelkaj studentoj, la profesoro vigle marŝis laŭlonge de mallarĝa, apenaŭ videbla vojeto, kondukanta ien, en la densaĵon de la aŭtuna bosko.

Profesoro kaj studentoj, ĉiuj estis rusoj, elmigrintoj pro la civila milito kaj tie ĉi, en la fratema sudslava lando, kiu donis al ili rifuĝon kaj eblecon daŭrigi sian edukadon, post multaj jaroj de senripoza migrado, bataloj kaj moralaj turmentoj ĉiuj sentis sin en paca loko, kun koroj malkvietaj, premigitaj sole de nostalgio.

Ili faris sian dimanĉan promenadon, for el la urbo, kie ilin ĉirkaŭis karesaj bildoj de abundaj vinberejoj plantitaj tie kaj tie ĉi sur lokoj neokupitaj de arboj, aŭ purigitaj de ili. La promenantojn ligis komuna sento de komunaj doloroj: la ĉiama animstreĉo en serĉado de eliro el tiu premanta stato de forpeliteco. Malriĉe vestitaj, multaj en malnovaj militaj manteloj – ili aspektus kompatindaj, se ne brilus tiel akre la fajro de defendanta, ambicia fiero el sub la malgaje kunpremitaj brovoj. Estis stranga kaj tamen ĉarma tiu ĉi fajro en la okuloj de kelkaj junaj, palaj kaj delikataj vizaĝoj. Kiam la bosko finiĝis kaj antaŭ la okuloj de la promenantoj aperis belega bildo de malproksimaj montoj kaj pejzaĝo de pli proksimaj montetoj, kovritaj de flavaj, rikoltitaj grenkampoj kaj vinberejoj, – la profesoro haltis, demetis sian ĉapelon kaj proponis al ĉiuj ripozi kelkajn minutojn.

Kiel ĉiam inter rusaj elmigrintoj, kiam ili kunvenas en amika rondo, inter la studentoj aperis paroloj pri la forlasita, kun sopiro amata patrujo. Aperis novaj sciigoj, famoj, novaĵoj. Sed la revena vojo al tiu lando, kiel antaŭe, ŝajnis esti barita, netrairebla kaj tiu penso premis la animojn de ĉiuj. La profesoro silentis. Liaj okuloj, tiuj de konata scienculo-kemiisto, restis kvietaj kaj senfajraj. En ili lumis perinfana pureco, simile al la okuloj de Tolstoj, profunda delikateco de animo, inspiranta amo. La studentoj amis kaj bone konis tiujn okulojn. Ili ŝatis sian fieron – la profesoron, sian patrujan fieron, transportitan al alia lando kune kun ili.

La profesoro kun varma amikeco sekvis la vortojn de la interparolantaj studentoj. Kelkfoje la anguloj de lia buŝo moviĝis per apenaŭ videbla tremeto, sed malfacile estis diveni, kion esprimis la tremeto, ĉu kaŝitan ridon, aŭ estingitan emocion.

Kaj kiam super la tuta bruo de interparoloj tratondris la maldelikata baso de alta, kun akraj angulaj konturoj de figuro, studento B.: “… Sen batalo kaj forto ne povas esti kreita nova Rusujo!…” – la lipanguloj de la profesoro ektremis pli energie, tra liaj okuloj striis ia apenaŭ rimarkebla ombro kaj li mole demandis la basulon:

– Sen batalo de kies flanko, kara B.?

– De nia flanko, de flanko de la tuta rusa elmigrintaro, de flanko de tiuj, kiuj restis tie en Rusujo kaj nur atendas la oportunan okazon por kune kun ni forĵeti la malamatajn, malicajn uzurpistojn!

Literatura Mondo– Vi faras tre simplan diagnozon rilate al la efektivaj intencoj de ĉiuj rusaj patriotoj kaj vi ĝeneraligas la dezirojn de la rusaj elmigrintoj kaj de iliaj diverspartiaj samideanoj restintaj tie en Rusujo. Tiel simple pensante, kara B., vi neniam trovus la eliron, eĉ por via persona penso, ĉar vi ne scias kiel kaj kiam kaj per kiuj rimedoj oni ribelos kontraŭ la uzurpistoj. La eliro ne estas tiel ordinara kaj la rimedoj por ĝin akceli ne estas tiel primitivaj, kiel vi pensas.

Ĉies vizaĝoj sin turnis al la profesoro. Estis la momento, kiam li unuafoje ektuŝis la dolorigan por ili ĉiuj temon. Oni preskaŭ neniam aŭdis antaŭe, kion precize li pensas pri la emociiga problemo, li – ĉiam kviete leganta siajn lekciojn pri la absoluta, pozitiva scienco, li, aparteninta al neniu politika partio aŭ tendenco.

Tiu muta demando, kiu regis sur la vizaĝoj de ĉiuj, eĉ sur la vizaĝo de la basvoĉa B. signifis, ke ĉiuj kvazaŭ atendis la nepran respondon. Sed la profesoro tre malvolonte parolis pri similaj temoj. Tro ofte li estis renkontinta la fajron de ankoraŭ nemalvarmiĝinta venĝemo, la senton de ricevita vangofrapo inter siaj sampatrujanoj-studentoj. Li opiniis ke ne venis ankoraŭ la tempo por diri ĉion malkaŝe. Li atendis la kuracon de tempo, la malvarmiĝon de la pasioj dum la paciga marŝado de la ĉiutaga vivo, sub la kvietiga influo de sciencaj studoj.

Sed daŭra silentado de ĉiuj devigis lin ion respondi. Kviete, kiel ĉiam, li stariĝis kaj farinte kelkajn paŝojn tien kaj reen, ekparolis.

– Karaj amikoj. Oficiale mi estas profesoro de kemio. Neoficiale, en hejmo, mi volonte okupas min pri la biologiaj problemoj. Se vi observos la leĝojn de la vivanta naturo, vi facile trovos en ĝi multajn trajtojn, anologiajn al nia homa vivo, al niaj vivbataloj, same kiel vi ofte trovos la respondon al multaj problemoj sociaj. Malgraŭ tio ke la nunaj homoj estas grandaj materialistoj, la historia periodo, en kiu ni vivas, estas la plena romantikismo. Pri nia tempo oni povas rakonti nur per fabeloj kaj alegorioj.

Sub ĉies avida rigardo, la profesoro paŝis al granda tremolo staranta super la murmuretanta arbara torento kaj sin klinis al la malseka grundo sub la arbo. Li revenis kun skeleto de tremola folio kaj montris ĝin al ĉiuj. Nur nudaj fibroj, bela reto de fibroj restis de tiu folio, sed ĝi konservis sian gracian figuron kaj elastecon. La profesoro tenis ĝin en mano.

– Tiu ĉi folio – estas mi. Mi konservas ankoraŭ la formon de homo, mi elaste defendas la lastajn tagojn de mia ekzisto, mia cerbo, pli vere la skeleto de mia arbo instruas la aliajn, kiel povas instrui naturstudanton tiu ĉi folio pri siaj formo kaj konstruo interna. Sed por la lando, kie mi loĝis, kiun mi nun senespere amas, mi, kiel la folio por tiu ĉi tremolo, estas mortinta. Mia destino estas diseriĝi por doni nutron al aliaj, novaj fortoj. Kaj la plimulto el ni, elmigrintoj, estas la samaj folioj. Se ili ne putriĝis ankoraŭ, ili instruas, ili parolas pri rusa estinta vivo, estinta arto, estinta lukso, rajto kaj senrajteco, sed ili ne rimarkas ke ili fariĝis jam fibruloj, ke ili kuŝas jam defalintaj de la arbo kaj komencas diseriĝi, ili ne estas plu bezonataj por la arbo kiel vivaj organismoj, ĉar ili ne taŭgas jam por vivi sur ĝiaj branĉoj.

Nun vidu la foliojn tiel bele purpuriĝintajn de aŭtuno, tie, supre sur la tremolo. Vidu kiel fiere ili etendas ankoraŭ sian sangan mantelon, kiel ili tremetas, kvazaŭ fluanta torento, sub la kisoj de la subiranta suno. Vere – ilia aspekto estas inspira por poetoj kaj geamantoj. Sed – vi ja ĉiuj scias – ili jam estas ankaŭ duonmortaj posedante la branĉojn de la arbo. Ili faris sian rolon kaj ili defalos baldaŭ, sub la blovo de unua forta vento. Tiu ĉi foliaro estas la homoj, kiuj fiere pensas ke ili tenas en siaj manoj la povon super Rusujo-tremolo. Ili fiere flirtigas la ruĝan standardon sub la radioj de ilia subiranta suno. Sed ili jam estas baldaŭ defalontaj, kiel defalis siatempe tiu ĉi fibrulo; unu momenton pli frue, unu momenton malpli – estas egale.

Venos la aŭtuno, purigos la aeron la vintro kaj nova printempo kisos la arbon. Tiam, aperos novaj folioj por nova vivo, por siavice, post la ŝanĝanta natura evolucio aŭ revolucio doni la lokon por la pli novaj, dum staros la arbo. En tio kuŝas la parteto de vero pri diveno rilate al la problemo: kien trenas la sorto Rusujon. Biologiaj leĝoj jam montris al ni ke kreskas la freŝaj, sanaj fortoj de la popolo, kreskas la burĝonoj el kiuj aperos la novaj folioj sur la tremolo: nia Rusujo. Malgraŭ la malsata aŭtuno, la terura anima vintro, repurigita, la arbo – Rusujo ĝisvivos la epokon, kiam ekfloros ĝiaj floroj. Neniu el ni jam dubas pri tio. En tio estas por ni granda konsolo, kelkia dozo da feliĉo persona.

– Sed, ĉu ni ankaŭ, profesoro, estas malnovaj folioj, skeletoj? – demandis juna studento.

– Pardonu, mi tuŝos ankoraŭ la temon. Vi estas tro junaj por ke mi nomu vin folioj. Vi estas semoj, ŝarĝitaj per energio de vivo, defalintaj de arbo kaj per vento transportitaj al fremdaj landoj. Viaj vivoj, viaj agoj povas esti plantitaj tie ĉi, sur fratgenta lando aŭ laŭvole transportitaj denove al sia naskolando, kiam ĝin benos la baldaŭa printempo. Povus okazi, ke kelkaj semoj difektiĝis, kelkaj estos perditaj – sed la plimulto ekburĝonos sub la suno de venonta frata amo.

– Kaj la vento, profesoro, kiu deŝiras la purpurajn foliojn, por doni lokon al la novaj verdaj – ĉu ĝi ne estas tiu batalo, pri kiu vi aludis – demandis denove la basulo B.

– Se vi volas, ni opiniu tiel, kara B. Sed tie ĉi staras antaŭ ni la problemo de estonta vivo, ne de estontaj aventuroj kaj riskoj. La aŭtuno kaj vintro estas ja neeviteblaj por tremolo. Eĉ se ili estas senventaj – la ruĝaj folioj defalos tamen sub la puŝo de la nove burĝonantaj verdaj. Estas tro malvasta celo: servi al sia lando nur kiel vento forŝiranta la duonvelkintajn foliojn. Pli gloran celon oni havu – konservi la embri-eblecon de freŝaj, junaj semoj, kaj ke neniu sana semo perdiĝu neeluzite. En tio estu via vivo kaj feliĉo, junuloj.

La vizaĝoj de ĉiuj studentoj fariĝis gravaj. Ĉiuj montris ke ili pensas profundan, senfinan penson. Kiel ĉe la profesoro, tremis ĉe kelkaj la buŝanguloj, ĉe unuj pro rideto, ĉe aliaj pro emocio.

Sed la vizaĝo de la profesoro estis kvieta.

Liaj okuloj brilis per sia ĉiama lumo de pura amo, kiu donas al la rigardo eĉ pli grandan altiron ol la fajro de flamanta pasio.

N. Hohlov

Fonto: Literatura Mondo, 1923, numero 5(8), p. 93-95.

Legu ankaŭ:

Aleksander Korĵenkov. Nikolaj Ĥoĥlov – 130-jara
Aleksander Korĵenkov. Ĥoĥlov: Muzikon antaŭ ĉio
Aleksander Korĵenkov. Dimanĉa poezio: Nikolao Ĥoĥlov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/hohlov-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi